
Irlanda literaturo estas konsiderata kiel literaturo skribita en lairlanda aŭ literaturo skribita en laangla fare de aŭtoroj naskita enIrlando kiuj identiĝas kun la irlanda vivmaniero kaj kulturo. Ĝi interkovras parte kunangla literaturo, ĉar la plej multaj irlandaj verkintoj skribas en la angla, kaj multaj estis konataj post elmigrado al konvene anglaj kulturaj centroj, kiel ekzempleLondono.

Unu el la plej antikvaj tradicioj literaturaj kaj poeziaj en Eŭropo estas la irlandlingva, kiuj etendas seninterrompe ekde la 6a jarcento ĝis nun. Longe antaŭ la kreado de skribita literatura ekzistis abunda buŝa tradicio, kiuj konsistis el versaĵoj, legendoj, eposoj, proverboj, ktp. Poste, parto de tia materialo estis registrita en manuskripta formo, kaj formis la bazon de la frua gaela literaturo de Irlando, kaj de la kultura heredaĵo de gaelparolantoj en Skotlando. Ĝi konsistis el mitologiaj cikloj; epopeoj kiel laTáin Bó Cúailnge, pliofte nomataAn Táin (“Bovara rabekskurso de Cooley”); kaj lirikoj kaj penegiroj.

Dum la mezepoko, profesiaj bardoj komponis poezion por la gaela nobelaro, sed en la mezo de tiu periodo, la gaela socio estis detruita kaj la nobeloj devis forlasi la landon.
En la 17-a jarcento, franciskanaj klerikoj redaktis gravajn verkojn kiel laAnaloj de la kvarmajstroj, kaj dum la persekutado de la katolika religio kiu komencis per la deklaro de la tiel nomitajPunaj Leĝoj ja la fino de tiu jarcento, ekzilitaj religiuloj konservis la flamon de la gaela literaturo per verkoj pri teologio, filozofio kaj historio.Alie, malmulto restis de la gaela kulturo krom buŝaj tradicioj, kantoj recitaĵoj kaj rakontoj. En la 19-a jarcento okazis laGaela Revivigo, kiam refoje aperis verkoj en la irlanda lingvo, ofte bazitaj sur la antikvaj legendoj. Unuafoje prezentiĝis teatraĵoj en la irlanda, aŭ en la angla, sed inspiritaj de la gaelaj mitoj. Gravaj gaellingvaj aŭtoroj estis Peter O’ Leary,Pádraic Ó Conaire,Pádraic Pearse,Máirtín Ó Direáin,Seán Ó Ríordáin, Liam Ó Flaitheartaigh,Máirtín Ó Cadhain agus Brian
Ó Nualláin. Inter la plej gravaj modernaj verkistoj en la gaela estas Pádraic Breathnach, Micheál Ó Conghaile, Pádraig Ó Cíobháin, kajCathal Ó Searcaigh. La unuaj tri menciitaj estas romanistoj kaj novelistoj. Iu poeto de eksterordinara kapablo estas Diarmuid Johnson, kiu verkisSúil Saoir. Du elstaraj gaelaj poetinoj estas Eileán Ní Chuilleanáin kajNuala Ní Dhomhnaill.
Resume, la riĉa literatura tradicio, kiuj estis kreata en la Antikva Gaela Periodo (700-900), daŭras ĝis hodiaŭ en la irlanda lingvo. Plie, kvankam ĝi ne apartenas al la temo de ĉi tiu artikolo, gaellingva literaturo nuntempe spertas brilan floradon en najbara Skotlando
Pro la longega angla regado en Irlando, anglalingva literaturo ekde longe abundas en Irlando kaj estas pli konata eksterlande ol tiu en la indiĝena gaela. Renomaj anglo-irlandaj verkistoj estasJonathan Swift (aŭtoro deLa vojaĝoj de Gulivero),Laurence Sterne,Edmund Burke,Oscar Wilde kajGeorge Bernard Shaw. Tiuj verkis ekskluzive ene de la angla tradicio. Tamen, per la Gaela Revivigo, estiĝis aŭtoroj kiuj skribis en angla lingvo (ekzemple: la poetoW. B. Yeats kaj la dramistoJohn Millington Synge), sed estis inspiritaj de la antikvaj gaelaj tradicioj. La intrigoj de la teatraĵoj de du alia dramistoj, nome,Seán O’Casey kaj la mem-ekzilitaJames Joyce, okazas enDublino, la irlanda ĉefurbo. Gravegaj nuntempaj verkistoj estas la poetoSéamus Heaney, la dramistoBrian Friel. Iom aparta estasSamuel Beckett, pro la fakto ke li verkis siajn teatraĵojn dulingve: en la franca kaj en la angla. Konatafantasta verkisto el Irlando estas Paul Kearney, verkinto interalie deLa Monarkioj de Dio.