Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Irlanda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irlanda lingvo (Gaeilge)
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
Gaela lingvaro
Parolata enIrlando,Britio (ĉefeNord-Irlando)
Parolantoj141 000
Denaskaj parolantojproksimume 355.000
Fremdlingvo / dua lingvo por1.860.000 iom da kono
Skribolatina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enIrlando kajNord-Irlando
Reguligita deForas na Gaeilge
Lingva statuso3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1ga
  ISO 639-2gle
  ISO 639-3gle
  SIL?
  Glottologiris1253
Angla nomoIrish
Franca nomoirlandais
Vikipedio
vdr
Specimeno
LaPatro Nia

Ár n-athair, atá ar neamh,
Go naofar d'ainm.
Go dtaga do ríocht.
Go ndéantar do thoil ar an talamh,
Mar a dhéantar ar neamh.
Ár n-arán laethúil tabhair dúinn inniu,
Agus maith dúinn ár bhfiacha,
Mar a mhaithimidne dár bhféichiúna féin.
Agus ná lig sinn i gcathú,
Ach saor sinn ó olc.
Áiméan.

Elcento da parolantoj de la irlanda lingvo

Lairlanda lingvo (irlande Gaeilge) estasgaelakelta lingvo, kiu estas parolata enIrlando. En Irlando homoj kiuj politike malŝatas la lingvon nomas ĝin 'la gaela', sed lingvistike kaj laŭ la irlanda konstitucio de 1937 oni nomas ĝinla irlanda lingvo,la ejra lingvo, aŭla irlanda en familiara uzado. (La nomo 'gaela lingvo' estas kelkfoje konfuzebla kun laskot-gaela lingvo, parolata enSkotlando.)

Ekde la13-a de junio2005 la irlanda lingvo estas 21-a oficiala laborlingvo de laEŭropa Unio. Tiu decido efektiviĝis la1-an de januaro2007, kaj la irlanda ministro Nollaig Ó Treasaigh, T.D. estis la unua ministro kiu parolis irlande dum kunveno de la Konsilio de Ministroj de EU, la22-an de januaro2007. Ekde la 1a de januaro 2022, la irlanda lingvo plene funkcias kiel unu el la oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, tiel gajnante plenan agnoskon ene de la internacia organizaĵo. Tio signifas, ke ĉiuj dokumentoj eldonataj de la Unio estos ekde nun tradukataj ankaŭ en la irlandan.[1].

La irlanda estas parolata tra la insulo, kaj enRespubliko de Irlando (Éire/Poblacht na hÉireann), kaj enNord-Irlando (Tuaisceart na hÉireann). Ĝi estas la nacia kaj unua oficiala lingvo de Irlando.

Post lahelena kajlatina lingvoj, lamalnovirlanda estas eble la plej malnova literatura lingvo en Eŭropo, kiu daŭre skribatas ekde la sesa jarcento. La unua teksto kiun ni ankoraŭ posedas estas "Amra Choluim Cille", pri la vivo de la sanktuloColm Cille, el la jaro597.

En1366 laanglaj okupantoj de Irlando faris la unuajn leĝojn kontraŭ la uzo de la irlanda lingvo fare de la anglajkoloniistoj, kiuj siatempe pli kaj pli asimiliĝadis kun la irlandanoj, la "Statutoj de Cill Chainnigh" (angle 'Kilkenny'). Sed kiam en1541 la angla reĝoHenriko la 8-a volis proklami sin "reĝo de Irlando", oni devis laŭtlegi la proklamon irlande en la parlamento de la koloniistoj enDublino, ĉar plejmulto el ili ne plu komprenis la anglan.

Fine de la 19-a jarcento la irlanda preskaŭ malaperis: pro la malsatego de 1845-1849, en kiu unu ĝis du milionoj mortis pro malsato; pro la naciaj bazlernejoj ekde 1831 kiuj malpermesis la irlandan kaj trudadis la anglan; kaj pro la kreskanta uzado de la angla fare de irlandaj naciaj politikistoj; nur 3% de la loĝantaro 3- aŭ 4-jaraĝa parolis irlandlingve ĉiutage en1891. La lingvo oficialiĝis en1922 kiam Irlando sendependiĝis, kaj ĝi fariĝis deviga lingvo por ĉiuj lernantoj en la bazaj kaj mezaj lernejoj. Dum la lasta jardeko ĝia uzado plipopulariĝis kaj la lingvo pli kaj pli fariĝas laŭmoda. Ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva, "TG4", kaj ekde aprilo 2003 ĉiutaga ĵurnalo eldoniĝas en Nord-Irlando por la tuta insulo, "Lá" (Tago). Estas ankaŭ radio-stacioj:Raidió na Gaeltachta, kiu estas nacie dissendata tra la tuta Irlando,Raidió na Life por la irlandparolantoj de la ĉefurbo, Dublino (irlande Baile Átha Cliath),Raidió Fáilte por Nordirlando, kaj oni povas aĉeti ĉiudimanĉan gazeton nomatan "Foinse" (Fonto).

En julio 2003 la irlanda parlamento akceptis novan leĝon por antaŭenigi la irlandan lingvon, la "Leĝon pri Oficialaj Lingvoj 2003". Por detaloj en la irlanda kaj angla lingvoj, rigardu[1]Arkivigite je 2003-12-19 per la retarkivoWayback Machine.

Antaŭnelonge, la irlanda lingvo formale rekoniĝis en Nord-Irlando, sub laInterkonsento de Sankta Vendredo de 1998 kune kun malgranda minoritat-lingvo nomatala ulster-skota. (Malgraŭ tio, estas malkonsentoj, ĉu la ulster-skota estas aparta lingvo aŭ nura dialekto dela skota 'malalteja'.)

Gaeltacht

[redakti |redakti fonton]

Estas lokoj en Irlando, kie la irlanda estas la ĉefa lingvo. Oni kune nomas ĉi tiujn irlandlingvejojn laGaeltacht. La plej famaj irlandlingvejoj estas enConamara (en la graflando deGalivo/Galway/Gaillimh, enDonegal/Dún na nGall kaj en la duoninsulo deAn Daingean/en la graflando deKerry/Ciarraí. Aliaj estas en "Waterford"/Port Láirge ("An Rinn") kajMeath/.

Lingvistika strukturo

[redakti |redakti fonton]

Al kelkaj nekonantoj, la skribaĵo ŝajnas esti sensensa mikso de vokaloj kaj konsonantoj! Kiam oni komprenas ĝin, tamen, la ortografio ŝajnas esti logika kaj facila. La dekstrakornasupersigno, nomata lafada (´), plilongigas la sonojn de la vokaloj kaj kelkfoje ŝanĝas iliajn elparol-manierojn. La ŝanĝoj varias inter dialektoj - ne estas universala, parola formo de la lingvo (kvankam ekzistas unu ĉie-akceptata skriba formo), sed ekzistas nune tri apartaj dialektoj de la irlanda, kiuj estas la munstera, la konoĥta kaj la ulstera.

En la1940-aj jaroj, la Registaro de Irlando eldonis la "Caighdeán Oifigiúil" ([KAJ-djan I-fi-gjujl], normigon oficialan), kiu plifaciligis kaj normigis la ortografion. Multaj vortoj perdis literojn silentajn, kaj la vokalkombinoj plisimiliĝis al la parolata lingvaĵo.Ekzemple:

  • Gaedhilge/Gaolainn/GaedhlaingGaeilge, "la irlanda lingvo"
  • Lughbhaidh, "Louth (loknomo)"
  • biadhbia, "manĝaĵo"

Instituto

[redakti |redakti fonton]

La oficiala instituto pri la irlanda lingvo, kiu aktiviĝas en la tuta insulo de Irlando, nomiĝas Foras na Gaeilge. Ĝia estro estas Seosamh Mac Donncha.

Organizaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La plej malnova kaj granda lingvadefendorganizaĵo nomiĝas Conradh na Gaeilge. Ĝia estro en januaro 2007 estas Dáithi Mac Cárthaigh. Krome subtenaj al la lingvo iuj verkistoj irlandlingvaj, ekzempleBiddy Jenkinson, ne permesas la publikigon de anglalingvaj tradukoj de sia poezio en Irlando, sed nur eksterlande.

LaIrlanda Lingva Konsilio (irlande Foras na Gaeilge, IFA ˈfˠɔɾˠəsˠ n̪ˠə ˈɡeːlʲɟə, akronime FnaG) estas la instanco komisiita pri la promociado de la irlanda lingvo sur la tuta insulo Irlando - kaj en Irlando kaj en Nord-Irlando. La organizaĵo anstataŭigis tri antaŭajn instituciojn - la "Estraro por irlandanoj" (Bord na Gaeilge), la eldonejon "An Gúm" kaj "An Coiste Térámichta" (An Coiste Térámichta - "La Terminologia Komitato"), kiuj estis ĉiuj submetitaj al la irlanda registaro kaj ilia oficiala aŭtoritato etendiĝis nur al la respubliko.

Skribmaniero

[redakti |redakti fonton]
Gaelatiparo Corcaigh

La presita formo de la lingvo sekvis la modelon deunciala alfabeto, kreitaj de frumezepokaj irlandaj monaĥoj, kiuj konservis la kristanan kulturon post la falo deOkcidenta Romia Imperio.

En la20-a jarcento, tamen, la uzado de tiu ĉi tradicia alfabeto malpliiĝis ĝenerale, kaj oni ŝanĝis al la ordinaralatina alfabeto.

Irlandlingvaj vortoj internacie uzataj

[redakti |redakti fonton]

Kelkaj irlandlingvaj vortoj kaj frazoj, multuzataj en moderna Irlando inter angleparolantoj, estas:

  • Uachtarán na hÉireann [UAĤ-tar-AN na HE-ran] (Prezidento de Irlando)
  • Áras an Uachtaráin [AR-as an UAĤ-tar-AN] (Loĝejo prezidanta)
  • Taoiseach [TI-ŝaĥ] (Ĉefministro, ekde1937)
  • Tánaiste [TA-niŝ-te] (Vicĉefministro, ekde 1937)
  • Dáil Éireann [dAl E-ran] (Parlamentejo)
  • Seanad Éireann [Ŝa-nad E-ran] (Senato irlanda)
  • Teachta Dála [TJAĤ-ta DA-la] (Parlamentano; uzata kiel "TD".)
  • Príomh-Aire [PRI-vara] (Ĉefministro1919-1921)
  • Éire [E-re] (Irlandlingva nomo por la insulo Irlando, uzata ankaŭ por la ŝtato de Irlando ekde 1937. Fonto de "Ejrio")
  • Saorstát Éireann [SER-stat E-ran] (Nomo de la Libera Irlanda Ŝtato, en la irlanda, 1922-1937 )
  • Ard-Rí [ARD-ri] ("Alta Reĝo" (de Irlando), nomo de la feŭda irlanda ĉefreĝo en la mezepokaj tempoj)
  • Radio Teilifís Éireann [Ra-dio Te-le-fiŝ E-ran] (Irlanda nacia televid-servo, RTÉ)
  • Fianna Fáil [FIA-na fal] (La plej granda irlanda politika partio, tradukante: "Soldatoj de Irlando".) [FI-na fal]
  • Fine Gael [FIN-e gEl] (La sekvante plej granda politikogrupo, tradukante: "Familio de la gaeloj".)
  • bodhrán [BAŬ-ran] (grandadrumo, ludata en kelteca muziko)
  • Sinn Féin [ŝin fEn] (politika partio tutirlanda, tradukante: "Ni Mem")
  • Tiocfaidh ár lá [tjok-hig Ar-lA] ("nia tago venos", slogano de la irlanda respublika armeo, IRA, kiu kunfandiĝis kun la politika partio "Sinn Féin".
  • poitín [Po-tjIn] (Speco de kontraŭleĝa, forta alkoholaĵo)
  • céilí [KJE-lji] (socia kunveno, kun interparolado, muziko, dancado kaj rakontado)
  • leipreachán [LEP-re-ĤAN] (eta, petolema, supernatura kreito)

La irlanda kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Seán Ó Riain, en sia artikoloLa lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto? post mallonga priskribo de la irlanda lingvo kaj ties historio, skizas kelkajn similaĵojn de tiu kun Esperanto. Konstatinte la malsukceson de lernado de lingvoj en la eduksistemo de Irlando kaj de la irlanda kaj de aliaj lingvoj kiel la franca tradicie aŭ la germana pli ĵuse, la teksto proponas la uzadon de Esperanto kiel propedeŭtika aŭ lernfaciliga studobjekto. Fine de la artikolo montreblas listo de koincido de vortoj aŭ radikoj en Esperanto kaj la irlanda.[2]


Bildgalerio

[redakti |redakti fonton]
  • Foto kun loĝlokoj en la angla kaj irlanda lingvoj.
    Foto kun loĝlokoj en la angla kaj irlanda lingvoj.
  • Longaj kaj mallongaj vokaloj
    Longaj kaj mallongaj vokaloj
  • Ŝildo en la irlanda formas lingvan pejzaĝon.
    Ŝildo en la irlanda formaslingvan pejzaĝon.
  • Konsonantoj en Cló Gaeltach
    Konsonantoj en Cló Gaeltach

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Lingvistiko

Listo de lingvoj

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Artikolo de Garbhan Macaoidh, korespondanto de Monato en Irlando, en Monato de julio 2022
  2. Seán Ó Riain,La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto?, enLa arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) paĝoj 178-183.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Irlanda_lingvo&oldid=8973150"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp