Irano estas unu el la antikvaj landoj, situanta enMezoriento.[1][2][3] Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi tie loĝadis popoloj parolantaj enhindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kajPersio, pli poste Baktrio kaj Partio.Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de la antikva mondo, kies potenco disvastiĝadis deGrekio ĝisHindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procezoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj fare dearaboj dum la 6-a kaj7-a jarcentoj. Ili alportis novan religion -Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan -Zoroastrismon. Malgraŭ la daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en la 16-a jarcento denove kreis ŝtaton. En la 19-a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de laBahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritatareligio en Irano, postIslamo.
Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kunIrako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝiajn variecon kaj brilon.
La landnomoIrano en lamoderna persa (ایران) devenas el la malnovaAryānā Ariana - "Lando deArjoj", unuafoje atestita en la tradicio deZaratuŝtrismo nomeAvesto.[4][5][6][7] La terminoĒrān aludis al Irano en skribaĵo de la 3a jarcento dum la epoko de laSasanidoj, kaj la skribaĵo en partia lingvo kiu akompanas ĝin uzas la partian terminon "aryān" reference alIrananoj.[8]
Ĉi tiu terminoIrano estis uzita por la centra parto de Sasanida ŝtato. Mem irananoj ĉiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eŭropanoj ĝin nomis Persio laŭ la centra provincoParsi aŭFarsi kaj ĉar antikvaj grekoj nomis ĝinPersis (Περσίς). En1935 la ŝtata registaro deReza Ŝaho Pahlavi turnis sin al la ŝtatoj de la mondo nomi ĝin Irano. Poste ambaŭ nomoj estis uzataj,[9] sed Persio nur por kulturaj temoj, dum Irano ĉiam por politikaj instancoj.[10]
La historia kaj kultura pli ampleksa uzado de la vorto "Irano" ne estas limigita al la moderna ŝtato.[11][12][13] Irānshahr[14] aŭ Irānzamīn (Granda Irano)[15] korespondis al teritorioj de iranaj kulturaj aŭ lingvaj zonoj. Krom moderna Irano, ĝi inkludis partojn de Kaŭkazo, Mezopotamio, Orienta Arabio, la Hindia subkontinento kaj Centra Azio.
Ĝis1979 la lando prezentis monarĥion (oficiala nomo -Keŝvare Ŝahanŝahije Iran), poste - islaman respublikon (Ĝomhuri-je Eslami-je Iran).
Irano limas al Irako, Turkio, Armenio, Azerbajĝano, Turkmenio, Afganujo kaj Pakistano. La lando estas esence altaĵo kun dezertoj kaj stepoj, ĉirkaŭitaj dekrestoj. La klimato estas seka, kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj.
Dum la1980-aj jaroj, Irano estis inter la landoj kun la plej granda loĝantara kresko en la mondo, ĉirkaŭ 4 elcentoj ĉiujare, parte kiel rezulto de aktiva naskopolitiko dum lairan-iraka miltio inter la jaroj 1980-1988. Poste la kresko estis malpli granda kaj stabiliĝis ĉirkaŭ 1 elcento post la jaro 2000. La averaĝa aĝo ankoraŭ estas malalta kaj la senlaboreco estas alta inter la juna generacio.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloIranaj popoloj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGranda Irano.
Ruinoj de Persepolis, kiu estas sur la Listo deMonda Heredaĵo de Unesko kaj estis antikva ĉefurbo de la Persa Imperio fondita ĉirkaŭ la jaro 520 a.K.
Persa Irako (perse عراق عجم; arabe عراق العجم), literumita ankaŭ Persia Irako, estas historia termino por la centr-okcidenta regiono de Irano, kun urboj kiajEsfahano, Raj,Qazvin kajKashan. El la 11a al la 18a jarcentoj, la nomo Irako referencis al la du najbaraj regionoj: nome la araba Irako (ʿIrāq-i ʿArab) kaj la persa Irako (ʿIrāq-i ʿAjam). Araba Irako korespondis kun antikvaBabilonio (nune centra-suda Irako), kaj Persa Irako korespondis kun antikva Medio (nune centr-okcidenta Irano). Ambaŭ regionoj estis separataj per laZagros-montaro.
LaSamanida Imperio (perse سامانیان, Sāmāniyān), konata ankaŭ kiel Samanida dinastio, Samanida Emirlando, aŭ simple Samanidoj, estis Sunaisma Irana Imperio, kiu hegemoniis el 819 al 999. Tiu imperio estis ĉefe centrata en GrandaĤorasano kajTransoksiano dum sia ekzisto, sed je sia plej granda etendo, la imperio enhavis la tuton de nuntempaAfganio, kaj grandajn partojn de Irano,Turkmenio,Uzbekio,Taĝikio,Kirgizio,Kazaĥio kajPakistano.
LaBujida dinastio aŭBujidoj (perse آل بویه Āl-e Buye), estis Irana Ŝijaisma dinastio de Dajlamita deveno (934–1062), kiu estis fondita de 'Ali ibn Buja, kiu en 934 konkerisFarson kaj farisŜirazon lia ĉefurbo, dum lia plej juna frato Hasan ibn Buja konkeris partojn deĜibal fine de la 930-aj jaroj, kaj ĉirkaŭ 943 sukcesis kapti Raji, kion li faris ĉefurbon. En 945, la plej juna frato, Ahmad ibn Buja, konkerisIrakon kaj farisBagdadon lia ĉefurbo, ricevante la honoran titolon "Mu'izz al-Daŭla", dum 'Ali ricevis la titolon "'Imad al-Daŭla" ("Subteno de la Ŝtato"), kaj Hasan ricevis la titolon "Rukn al-Daŭla" ("Piliero de la Ŝtato").
Nader Ŝaho Afŝar (perse نادر شاه افشار; konata ankaŭ kiel Nader Koli Bejg نادر قلی بیگ aŭ Tahmāsp Koli Ĥan تهماسپ قلی خان) estis unu el la plej povaj regantoj de Irano en la historio de la lando, kiu regis kiel Ŝaho de Irano (Persio) el 1736 ĝis 1747 kiam li estis murdita dum ribelo.
Laangla-persa milito, ankaŭ konata kiel la angla-irana milito (perse جنگ ایران و انگلستان, lainliterigiteĝange Irân o Engelestan, kaj angleAnglo-Persian War, prononco [ˈaŋɡlə͡ʊ-pˈɜːʒən wˈɔː]), estis milito batalita inter la armeo de Britio, do formale la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando, kaj la armeo de Irano, kiu estis regata de la dinastio Kaĝaroj, en la jaroj 1856 kaj 1857.
De la fino de19-a jarcento ĝi estis duonkolonio deAnglio kajRusio. En1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo deReza Ŝaho Pahlavi, kiu en1925 estas deklaritaŜaho de Irano. En1935, Irano ŝanĝis sian nomon dePersio al "Irano".
Post laDua Mondmilito, ĉefministroMohamed Mosadek naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratian politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita fare de usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro deCENTO militista bloko kaj la reĝimo retenis disidentojn en la karceroj. LaNacia Konsulta Maĝlis (persa lingvo: مجلس شورای ملی Majles-e Showrā-ye Mellī) estis la malalta ĉambro de irana nacia parlamento antaŭ la revolucio en 1979.
En la fino de1970-aj jaroj komencis batalo kontraŭ la ŝaha reĝimo. En1978 la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj,AjatoloRuhollah Ĥomejni post reveno el ekzilo enParizo, deklarisislaman respublikon. La tiama estraro de la ŝtato realigis liberalan reformisman politikon.
Iranaj studentoj amasatakis la Usonan Ambasadejon en Teherano (4a de novembro 1979).
Dum la lastaj jardekoj de la20a jarcento Irano suferis konflikton kontraŭ hegemoniaUsono. En 197963 usonanoj estis retenitaj kiel ostaĝoj en la usona ambasadejo en Teherano. Plej parto liberiĝos nur post 444 tagojn, spite antaŭaj klopodoj usonaj liberigi ilin. Post tio Usono kaj ties aliancanoj apogis la reĝimon deSaddam Hussein invadi Iranon; tiu milito daŭris 8 jarojn (1980-1988). Dum tiu milito ambaŭ landoj detruiĝis kaj ties reĝimoj pliigis siajn perfortajn politikojn: la konflikto finis sen iu ajn venko; ambaŭ landoj simple laciĝis. Dum la1980-aj jaroj Usono spite sian propran malpermeson komerci kun Irano, eksportis tien armilojn kaj per tiu enspezo subvenciis kontraŭleĝan militagon kontraŭ la registaro deNikaragvo. La 3an de julio de 1988 militŝipo de Usono atakis "erare" civilan aviadilon el Irano kaj mortigis per tio 290 personojn. En 1989 religiaj estroj iranaj mortokondamnis la verkistonSalman Rushdie pro blasfemo; tiu devis forfuĝi, sed tio vekis tutmondajn kritikojn kontraŭ la irana reĝimo (islama fundamentismo). Samjare mortiĝis la ajatolaho Ĥomejni.
Dum la unuaj jaroj de la21a jarcento Usono konstante atakas la planojn de Irano disvolvigi sian atoman industrion kaj ĝenerale ties projektojn disvolviĝi ekonomie kaj rilati al diversaj landoj por tio.
Irano estas multetna kaj tial multlingva lando. Lahindeŭropaj,kaŭkazaj,tjurkaj kajŝemidaj lingvofamilioj estas ĉiuj reprezentitaj. Lapersa lingvo (farsi) (el la hindeŭropa familio) estas la plej vaste uzata lingvo (pli ol 50 elcentoj) kaj la sola oficiala lingvo. Laaraba (ŝemida lingvo) havas propran statuson kiel religia lingvo. La plej disvastigitaj minoritataj lingvoj estasla azera (azerbajĝana), lasorana (kurda lingvovarianto, ankaŭ hindeŭropa), labaluĉa kaj laaraba.
Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloIrana lingvaro.
Fosiliaj energifontoj estas la ekonomia dorso de Irano, kio kaŭzaspoluadon surloke kaj tutmonde kaj igas la landon vundebla per ekonomiaj sankcioj. Plej multaj internaciaj ekonomiaj sankcioj kontraŭ Irano unue estis forigitaj kun la nuklea interkonsento en 2015, sed posteUsono retiriĝis de la interkonsento en 2018. Streĉiteco inter ambaŭ partoj pintis kiam la irana generalo Kasim Soleimani estis mortigita dum usona aeratako perdroneo la 3an de januaro 2020. En la streĉa situacio kiu sekvis, la Irana Revolucia Gvardio mortpafis pasaĝeran aviadilon, erare, el nova aviadilo. Okazis grandskalaj manifestacioj.
Irano havas la duan plej grandan rezervon prinatura gaso en la mondo kaj estas la kvara plej granda produktisto depetrolo en la mondo, sed malkapablo rafini ĝin, devigas la landon aĉetinafton kajbenzinon (ĉirkaŭ duono de la necesota kvanto). LaNacia Irana Naftokompanio (perseشرکت ملـی نفت یران, Sherkat-e Melli-ye Naft-e Īrān;angleNational Iranian Oil Company, mallongigiteNIOC) estasregistarposedata korporacio sub la administrado de la Ministerio de Nafto de Irano, respondeca por la produktado kaj distribuado de lanafto kajtergaso de Irano. La ĉefsidejo de la firmao estas enTeherano. La firmao estis establita en 1948 kaj estis redifinita kiel parto de la konsorcia interkonsento de 1954. La firmao vicas kiel la dua plej granda naftokompanio en la mondo, postAramco, kiu estas posedata fare deSaud-Arabio[17].
Irano produktas 4,15 milionojn da petrolbareloj ĉiutage kaj la eksportado de tiu produkto faras la 82 % de la tuto. La eksportado depetrolo kreskiĝis dum la du lastaj jardekoj el 3,889 milinoj daeŭroj (1986) al 12,530 (1996) kaj al 36,132 (2006), tio estas pli ol dekoble en 20 jaroj. Ĉiuokaze la variado de laMEP dum2006 al2007 estis de 5,8 % kaj la enspezo pokapa estis de 2,697 eŭroj. Lainflacio estas de 17,4 % kaj la maldungo de 12 %. Lamalriĉeco estis de 18 %, sed tio estas varia kriterio depende de la uzitaj datumoj.[18]
Eksportovaroj plej gravaj estas nafto,tapiŝoj, fruktoj,kotono, tekstilaĵoj. La GNP estas de 109 mil milionoj da usonaj dolaroj.
LaKabineto de Irano (perse فيليددولت ایران, Heyatedovlat-e Iran) estas oficiala korpo en Irano konsistanta el registaroficistoj, ministroj, kaj elektita sub la gvidado de la Prezidanto de Irano. Ĝia konsisto devas esti aprobita per voĉdono en la irana parlamento. Laŭ la konstitucio de la Islama Respubliko de Irano, la prezidanto povas eksigi la membrojn de la kabineto, sed li devas fari tion skribe, kaj la novaj nomumitoj devas denove ricevi la aprobon de la parlamento. La kabineto kunvenas ĉiun semajnon sabate en Teherano.
Ekde 1989 la supera estroAli Ĥamenei havas la lastajn vortojn en ĉiuj gravaj politikaj decidoj. Tiel ne la prezidentoHasan Ruhani, sed la supera estro estas tiu kun la plej granda politika povo en Irano. En la praktiko, ĉi tiu miksaĵo dedemokratio kajteokratio havas trian potencon, nome lamilitistaron. La militistaro estas dividita en tri branĉojn: la armeo, la polico kaj laRevolucia Gvardio. La Revolucia Gvardio estis origine kreita por protekti la revolucian armeon de fortoj enlandaj kaj eksterlandaj. La Revolucia Gvardio de tiam transformiĝis en ekonomian mastodonton, kiu hodiaŭ intervenas en ĉiuj tavoloj de irana politika kaj ekonomia vivo.
LaIslama Revolucia Tribunalo (perseآداءهای عنگلای اسلامی, Dadgahha-e Enqelab aŭperseدادگاه انقلاب اسلامی) estas specialatribunalo en la Islama Respubliko Irano dezajnita por juĝi suspektatojn plejparte de provoj damaĝi la islaman reĝimon[19]. Tia damaĝo povas esti farita perperforto, disvastigo dekalumnio, disvastigo de malpermesitaj substancoj aŭ informoj (malcenzurado), kaj provojrenversi la reĝimon. La tribunalo komencis sian agadon tuj post lairana revolucio en1979 kaj daŭrigas sian agadon eĉ nuntempe[20].
Irano apartenas al diversaj internaciaj organizoj inter kiuj elstare alUnuiĝintaj Nacioj (ekde ties kreado en1945) post ludi gravan rolon strategian en laDua Mondmilito.
Protesto kontraŭ la agnosko fare de Usono de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo. Teherano, 11an de decembro 2017.
Irano estas ekde la1990-aj jaroj suspektata pri intenco kreinuklean armilon. Speciale ofte kaj laŭte tiaj akuzoj aŭdeblas de Israelo, kiu asertas ke Irano estas tro danĝera kaj agresema lando, kiu minacas ĝian sekurecon. Pro tio kontraŭ Irano dum jardekoj estis aplikataj sankcioj, starigitaj de Usono kaj eŭropaj landoj, kaj sekvataj de plejparto de aliaj landoj. Ili estis provizore mildigitaj kaj parte nuligitaj post atingo de interkonsento pri kontrolado de la iranaj nukleaj klopodoj, kiuj, laŭ asertoj de la iranaj aŭtoritatoj, strebas solvi pure sciencajn, ekonomiajn kaj sanservajn problemojn. Tamen en 2018Usono retiris sin el la irana nuklea interkonsento kaj en 2019 Irano anoncis, ke ĝi ne plu konsideras sin ligita de la nuklea interkonsento kaj antaŭenigos siajn klopodojn.
Enjanuaro 2020 Israelo, referencante al sia militskoltado, asertis ke fine de 2020 Irano havos pliriĉigitanuranion en kvantosufiĉa por konstrui atombombon. Ĝi apogas sian tempokalkulon sur la takso, ke por tio necesas 40 kg da uranio pliriĉigita je 90%. Samtempe Israelo konkludis ke Irano ne disponas pri misiloj kapablaj porti atombombon, nek penas fabriki misilojn. La israela ĉefministroBenjamin Netanjahu ripetis, ke Israelo ne permesos al Irano fariĝi nuklea potenco.
La 20-an de septembro2020 Usono unuflanke decidis restarigi sankciojn kontraŭ Irano laŭ la Viena Akordo pri Irana Nuklea Industrio, kvankam ĝi eksiĝis el ĉi-tiu akordo en 2018. Malgraŭ ke ĉi-tiale ĉi-tiuj sankcioj ne havas internacian juranlegitimecon, kaj ke multaj landoj malgloris ilin, Usono, per laeksterlandeco de sia juro, potencas minaci pri altegaj monpunoj ĉiujnfirmaojn kiuj provus preterpasi tiujn sankciojn.
La Islama Respubliko Irano ne multe zorgis pri naturprotektado kajekologio. Tial Irano luktas hodiaŭ kontraŭ aerpoludado,erozio de la grundo kaj tre reduktitabiodiverseco sekve de granda industria kaj demografia kreskado dum jardekoj.Klimata ŝanĝo kaj malbona akvo-administrado kaŭzis, ke 80 procentoj de la plej gravaj lagoj en la lando sekiĝis[21].
La plej antikvaj atestitaj kulturoj en la teritorio de la nuntempa Irano datas reen el la MalsupraPaleolitiko. Pro sia geopolitika loko, Irano influis kaj estis influita de kulturoj tiom foraj kiom deGrekio (grave kunAntikva Grekio) kajItalio okcidente, deRusio norde, de laAraba Duoninsulo sude, kaj deSuda Azio kaj eĉ deOrienta Azio.
Irano havas diversajn kuirartojn, ĉiu provinco havas sian propran pladon, kaj konservas sian propran stilon kaj tradiciojn, kiuj malsamaj de aliaj provincoj. La ĉefa persa kuirarto estas kombinaĵo derizo kunviando, kokaĵo aŭ fiŝo kun iom da cepo, legomoj, nuksoj kaj herboj. Herboj estas ofte uzatas kune kun fruktoj, kiel abrikotoj, sekvinberoj, granatoj kaj aliaj. Por atingi ekvilibran guston, oni uzasspicojn kielsafranon, sekigitajn limetojn,cinamomon.Cepo kajajlo kutime estas uzataj por prepari la pladojn, sed ofte ankaŭ aperas servitaj dum manĝado. Irana manĝaĵo ne estas tro spica. Tipa plado estas ekzemplefesenĝano aŭgorme sabzi.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloIrana muziko.
La irana muziko influis en aliaj kulturoj de Okcidenta Azio, en la konstruado de granda parto de la muzika terminaro de la najbara Turkio kaj de la arabaj kulturoj, kaj alvenis al Barato tra la Mogola Imperio de la 16-a jarcento.
Omar Ĥajam, irana astronomo, matematikisto kaj poeto (1048-1122)
En 2003, advokatoŜirin Ebadi, kiu batalis por paco kaj justeco, estis la unua irana ŝtatano kaj la unua islama virino kiu gajnis laNobel-premion pri paco.
Abbas Kiarostami, perse: عباس كيارستمي (naskiĝis la 22-an de junio 1940 en Teherano, mortis la 4-an de julio 2016 en Parizo, Francio) estis kinreĝisoro, eble la plej fama mondskale.
↑ (October 1962) “Reitzenstein and Qumrân Revisited by an Iranian”,The Harvard Theological Review55 (4),p. 261–268.doi:10.1017/S0017816000007926. “I use the term Iran in an historical context[...]Persia would be used for the modern state, more or less equivalent to "western Iran". I use the term "Greater Iran" to mean what I suspect most Classicists and ancient historians really mean by their use of Persia – that which was within the political boundaries of States ruled by Iranians.”.
↑Mīr Khvānd, Muḥammad ibn Khāvandshāh, Tārīkh-i rawz̤at al-ṣafā. Taṣnīf Mīr Muḥammad ibn Sayyid Burhān al-Dīn Khāvand Shāh al-shahīr bi-Mīr Khvānd. Az rū-yi nusakh-i mutaʻaddadah-i muqābilah gardīdah va fihrist-i asāmī va aʻlām va qabāyil va kutub bā chāphā-yi digar mutamāyiz mībāshad.[Tehrān] Markazī-i Khayyām Pīrūz [1959–60]. ایرانشهر از کنار فرات تا جیهون است و وسط آبادانی عالم است. Iranshahr stretches from the Euphrates to the Oxus, and it is the center of the prosperity of the World
↑Richard Frye. (23a de majo 2012)Persia (RLE Iran A). Routledge, p. 13.ISBN 978-1-136-84154-5. “This 'greater Iran' included and still includes part of the Caucasus Mountains, Central Asia, Afghanistan and Iraq; for Kurds, Baluchis, Afghans, Tajiks, Ossetes, and other smaller groups are Iranians”.
↑Churchill, Winston Spencer. (1951)The Second World War: Closing the Ring. Houghton Mifflin Company, Boston, p. 642.
(es) Nemat, María,La prisionera de Teherán, Espasa, Barcelona, 2008
(es) Kavanagh, Alfred,Irán por dentro, Olañeta, 2010.
(es) Kinzer, Stephen,Todos los hombres del sha, Barcelona, Debate, 2005.
(es) Merinero Martín, María Jesús,La República Islámica de Irán. Dinámicas socio-políticas y relevo de las élites, Los Libros de la Catarata, Madrid, 2004
(es) Merinero Martín, María Jesús,Irán. Hacia un desorden Prometedor. Madrid, Los Libros de la Catarata, 2001
(es) Merinero Martín, María Jesús.Resistencia creadora en Irán. Madrid, Biblioteca Nueva, 2007
(es) Merinero Martin, María Jesús:Irán 2005-2013. De Ahmadineyad a Rohani. Madrid, Editorial Síntesis, 2014
Mikaberidze, Alexander. (2011)Conflict and Conquest in the Islamic World: A Historical Encyclopedia1. ABC-CLIO.ISBN 978-1-59884-336-1.
(es) Robles, Rafael,Leer El Quijote en Teherán, Texto editores, Madrid, 2007
(en)Art of Persian, serio de dokumentaj filmoj fare de Samira Ahmed, en televidkanalo BBC 4, interalie pri kiel la lando konservis sian kulturon kaj lingvon.