Interregistara organizaĵo aŭinternacia registara organizaĵo (IRO) estasorganizaĵo komponita ĉefe el suverenajŝtatoj (referencataj kiel membroj ŝtatoj), aŭ el aliaj interregistaraj organizaĵoj. Interregistaraj organizaĵoj estas ofte nomatajinternaciaj organizaĵoj, kvankam tiu termino povas ankaŭ inkluzivi internaciajn neregistarajn organizaĵojn kiel internaciajneprofitcelaj organizaĵoj aŭtransnaciaj firmaoj.
Interregistaraj organizaĵoj estas grava aspekto de publikainternacia juro. IRO-oj estas establitaj pere de traktato kiu funkcias kielĉarto kreanta la grupon. Traktatoj estas formataj kiam legitimaj reprezentantoj (registaroj) de kelkaj ŝtatoj venas al ratifa procezo, havigante al la IRO per internacijura ekzistorajto.
Interregistaraj organizaĵoj en jura senco estu distingataj el simplaj grupigoj aŭ koalicioj de ŝtatoj, kiaj laG8 aŭ la Madrida Kvaropo. Tiaj grupoj aŭ asocioj ne estis fonditaj pere de konstitua jura dokumento kaj ekzistas nur kiel laborgrupoj.
Interregistaraj organizaĵoj devas esti distingitaj ankaŭ disdetraktatoj. Multaj traktatoj (kiaj laNordamerika Liberkomerca Interkonsento, aŭ laĜenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco antaŭ la establado de laMonda Organizaĵo pri Komerco) ne establas organizaĵon kaj anstataŭe dependas de kunsidoj por administrado, tiel iĝante jure agnoskitaj kiel fakta komisiono. Aliaj traktatoj establis administran aparaton, kiu ne havas garantion por internacia jura ekzistorajto.