Internet Explorer (ankaŭ konata kielIE aŭMSIE,esperante Interreta Esplorilo[1]) estasretumilo (foliumilo) deInterreto produktita deMicrosoft por ĝiaoperaciumoVindozo kaj poste porApple Macintosh.
Ĝi estis kreata dum1995 post aĉeto fare de Microsoft de lakodo deMosaic, retumilo de la firmaoSpyglass. Poste Microsoft ŝanĝis ĝian nomon alInternet Explorer.
La unuaj versioj, bazitaj surMosaic, ne minacis la aŭtoritaton deNetscape Navigator, ĉar ili estis simplaj kaj ne povis prilabori la plej popularajn specifaĵojn de Netscape, kielframojn (angleFrames) aŭĝavaskripton (angleJavaScript).
La aktuala (kaj fina) versio estas IE11 (Internet-Explorer 11, Esperante Interreta Esplorilo 11), kiu nur funkcias sub Vindozo 7, 8, 8.1 kaj 10.
ViduMilito de retumiloj.
Ĉirkaŭ la jaro 2000 Internet Explorer (precipe la versioj 5 kaj 6, precipe en la jaro 2002) havismonopolon inter la TTT-legiloj.
Tion helpis la kombino de jenaj aferoj:
- IE estis „senpage“ inkluzivata kun Vindozo (efektive por rajti uzi vindozan IE'on oni devis havi rajton uzi iun el certaj versioj de Vindozo, do eble nerekte pagis pro ĝi). Tial en kelkaj juĝprocesoj kontraŭ Microsoft pro misuzo de ĝia monopolo oni postulis, ke ĝi plievidentigu al uzantoj la eblecon uzi retumilojn de konkurantoj aŭ almenaŭ ebligu al ili tutan neuzadon de IE (tutan neinstalon aŭ forigon de IE el Vindoza instalaĵo Microsoft asertadis neebla).
- Multaj retejoj estis (kaj iuj plu estas) farataj ne laŭ iuj sufiĉe neŭtralaj kaj publikigitaj normoj, sed laŭ tio, kion verŝajne subtenas iu populara retumilo. Sekve estiĝis kvazaŭ neoficiala monopolo de Microsoft pri TTT-normigo (oficialaj publikaj normoj tamen disvolviĝis iom sendepende de Microsoft, vidu sube).
- Pro la ekskluziveco de IE en Vindozo, pro la monopolo, kaj verŝajne pro la nomo de la programo, iuj konfuzas Internet Explorer·on kun Interreto, kaj eĉ misuzas la emblemon de IE, bluan „e“, kvazaŭ ĝi estus la emblemo de Interreto aŭ de TTT. En filmo publikigita deGoogle multaj uzantoj de TTT entute ne sciis, kio estas TTT-legilo.
Inter la jaroj 2001 (IE6) kaj 2006 (IE7) Microsoft faris nur tre malmulte da plibonigoj en sia retumilo, kaj kelkaj rigardas tion kiel kaŭzinta kelkjaran halton de progreso de TTT. Rezulte de la “milito” IE6 ne bone akordis kun la normoj deW3C, kaj ĉar ĝi restis ankoraŭ iom populara eĉ en la jaro 2009, multaj retejposedantoj devis prokrasti adopton de novaj kapabloj aperantaj en la plejmulto de la ceteraj popularaj retumiloj (kaj eĉ en novaj versioj de IE mem, ekzemple ĝusta montrado de travideblajPNG-bildoj) aŭ speciale akordigi la TTTejojn, por ke ili estu uzeblaj ankaŭ per IE6.[2] En la jaro 2009 ankoraŭ restis retejoj kaj firmaoj kiuj postulis uzadon de nur IE, fojfoje eĉ nur IE6[3].
Dume Internet Explorer 7 kaj 8 ankoraŭ ne subtenosSVG·on, kiun iagrade subtenas ĉiu el la ceteraj popularaj TTT-legiloj.[4]