Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kenjatta Internacia Kunvenejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elInternacia konferenca centro Kenyatta)
Kenjatta Internacia Kunvenejo
nubskrapuloRedakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilobrutalismovd
ArkitektoKarl Henrik Nøstvikvd
Estiĝo1973
Malfermo1974
Teĥnikaj datoj
Alteco105 m
Etaĝoj29
Adreso
UrboNajrobio
Lando Kenjo
SituoNajrobio
Situo
Geografia situo1° 17′ 19″ S,36° 49′ 23″ O(mapo)-1.28861136.823056Koordinatoj:1° 17′ 19″ S,36° 49′ 23″ O(mapo)
Kenjatta Internacia Kunvenejo (Najrobio)
Kenjatta Internacia Kunvenejo (Najrobio)
DEC
Situo de Kenjatta Internacia Kunvenejo
Map
Kenjatta Internacia Kunvenejo
Retejohttp://www.kicc.co.ke/
vdr

LaKenjatta Internacia Kunvenejo, en anglaKenyatta International Convention Centre (KICC), iamKenyatta International Conference Centre, estas 28-etaĝa konstruaĵo enNajrobio,Kenjo. La KICC estas ĉe la Urba Placo (City Square) de Najrobio, kaj estas grava hejmo por nombraj registarajoficejoj, kiel tiuj de la ĵus elektitaj senatanoj.[1] Ĝi estas internacie fama ejo porkongresoj, kunsidoj, ekspozicioj kaj specialaj eventoj je piedira distanco de kelkaj kvinstelaj hoteloj. Dum duonjarcenta historio ĝi estis gastigejo de kelkaj internaciaj konferencoj, seminarioj, ekspozicioj kaj pintokunvenoj.

La 11an de Septembro1973, la Kenjatta Internacia Kunvenejo KICC estis malfermita al la publiko. La 28-etaĝa konstruaĵo tiam estis desegnita de la norvega arkitekto Karl Henrik Nøstvik kaj de la kenjana David Mutiso. Ĝi estas la nura konstruaĵo en la urbo kiu havas havenon porhelikopteroj kiu estas malferma al la publiko. El la konstruaĵoj konstruitaj en la1970-aj jaroj, la KICC estis la plej ekologie amikema kaj kun plej medikonscia strukturo; ties ĉefa kadro estis konstruita el surloke disponeblaj materialoj, nome gruzo, sablo, cemento kaj ligno, kaj ĝi havis grandajn malfermajn spacojn kiuj ebligis naturan aerumadon kaj naturan lumon. Kuboj formis la ĉefan kunsidejon, la turo konsistis el cilindro komponita de kelkaj kuboj, kaj la amfiteatro kaj la haveno por helikopteroj similis al konusoj. Laturo estis konstruita ĉirkaŭ betona kerno kaj ĝi ne havis murojn sed vitrajn fenestrojn, kiuj ebligas maksimumon de natura lumo. Ĝi havis la plej grandajn halojn en orienta kaj centra Afriko.[2]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "50 senators told to vacate KICC offices over forums". alirita la 21an de Julio 2016.
  2. "Our History"Arkivigite je 2019-05-13 per la retarkivoWayback Machine, The Kenyatta International Convention Centre.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kenjatta_Internacia_Kunvenejo&oldid=8268054"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp