Internacia datlinio estas internacie interkonsentita linio sur la mapo dehorzonoj, trairanta pli-malpli laŭ lameridiano de 180 gradoj, ĉirkaŭiranta ĉiujncivilizaciitajn regionojn. Kiam oni transiras la internacian datlinion, ŝanĝiĝas ladato. Oriente de la linio estas la dato je unutago malpli ol en la okcidenta flanko. Tial transirante la linion deokcidente orienten oni subtrahas unu tagon (ripetas la saman tagon en lakalendaro), kaj en la mala direkto (deoriente okcidenten) aldonas unu tagon (transsaltas unu tagon en la kalendaro), ĉar, pro la rotacio de la planedo, la landoj lokataj tuje okcidente de la datlinio estas la unuaj kiuj ŝanĝasmeznokte sian tagon.
Simpligita ilustraĵo de la interrilato de datlinio, dato kaj tempo de la tago.Horzonoj de la mondo
Filipinoj, kiel parto de laNova Hispanio ekde la16-a jarcento, sopiradis por havi sian plej gravan komunikadon kunAkapulko enMeksiko, kaj estis sekve kunigitaj al la orienta flanko de la datlinio, malgraŭ sia geografia loko for (je kvar horoj desuna tempo fore ) de ties okcidenta rando de laPacifiko. Kiam estis 00:01 de mardo enLondono, estis 17:21 de lundo en Akapulko, kaj proksimume 08:05 de lundo enManilo. Sed dum la 1840-aj jaroj, komercaj interesoj turnis alĈinio laNederlandan Hindion kaj la apudajn areojn, kaj Filipinoj re-aliĝis al la okcidenta flanko de la datlinio. La lundo de la 30-a de decembro 1844 (la 365-a tago de la jaro estis konsiderita ties lasta tago, malgraŭ ke ĝi estissuperjaro) estis sekvita de la merkredo de la 1-a januaro 1845[1].
La dato deSamoa Insularo ŝanĝiĝis en1892, ok jaroj post la internacian konferencon, kiu kvidis alfakta evoluo de la datlinio, okcidenten de la lando. Reĝo Malietoa Laupepa estis persvadita, fare de amerikaj komercistoj, por adopti la amerikan daton, estante tri horoj malantaŭKalifornio, kaj anstataŭigi la antaŭan azian daton, estante kvar horoj antaŭJapanio. La ŝanĝo estis farite ĉe la fino de la lundo, la 4-a de julio 1892, tiel ke tiu jaro havis 367 tagojn (1892 estis supejaro), inkluzive de du lundoj de 4 julio[2][3].
La Respubliko deKiribato enkondukis ŝanĝon de datopor ĝia orienta duono, la 1-an de januaro1995, de horzono -11 kaj -10 al +13 kaj +14. Antaŭ tio, la lando estis dividita per la datlinio. Post la ŝanĝo, la datlinio oriente ĉirkaŭiris tiun landon. Sed la plej multajmaparoj daŭre ignoras la ŝanĝon de la kiribatan dalinio, kaj reprezentas la internacian datlinion kiel rekton, en la kiribata areo[4].
En2011, pli ol 119 jaroj post la orienta ŝanĝo de 1892,Samoo movis denove al la okcidenta flanko de la datlinio, transsaltante la vendredon de la 30-a de decembro 2011[2][5]. Tio ŝanĝis la horzonon de UTC-11 al UTC+13. La internacia datlinio pasas inter Samoo kaj Amerikana Samoo, tiu lasta plu sekvas la amerikan daton. Samoo plenumis tian ŝanĝon, ĉarAŭstralio kajNovzelando estas ĝiaj precipaj komercaj partneroj, kaj ĝi ankaŭ enhavas gravajn kunularojn de elmigrintoj.
Tokelao, teritorio deNov-Zelando ( norde de Samoo), kiu antaŭe uzis UTC-10, ankaŭ trapasis la datlinion samtempe, pro samaj kialoj, kaj nun sekvas UTC+14[6].