| Internacia Societo por Fotografmetrio kaj Distanca Sondado | ||
|---|---|---|
| International Society for Photogrammetry and Remote Sensing | ||
| internacia ne-registara organizaĵo esplora instituto | ||
| Komenco | 1910vd | |
| Lando(j) | Germaniovd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
LaInternacia Societo por Fotogrametrio kaj Distanca Sondado (angle International Society for Photogrammetry and Remote Sensing ; mallongigitaISPRS) estas internacia neregistara organizaĵo kiu kunigas organizaĵojn traktantajn en la kampo detelesensado (distanca sondado),fotogrametrio, kajaerfotado[1].
La organizaĵo estis fondita en Svislando en 1910. La scienc-teknikaj programoj de la organizaĵo estas organizataj de kvin komitatoj, kiuj kunvenas en la kongresoj de la organizaĵo. Ĉiu komitato de la organizaĵo sub ĝia aŭspicioj estas elektita por la kvarjara periodo inter kongresoj. La prezidantoj kaj vicprezidantoj de la komitatoj respondecas pri la starigo de ĉirkaŭ 60 laborgrupoj. Ĉiu el ĉi tiuj respondecas pri antaŭenigado de esplorado pri certaj temoj en la kampo. En la mezo de la kvarjara periodo okazas sciencaj konferencoj de ĉiu komitato. Krome, la laborgrupoj ankaŭ okazigas konferencojn kaj esplorlaborrenkontiĝojn en ĝia nomo[2]. La organizaĵo laboras ankaŭ por eldoni librojn kaj precipe por eldoni sciencajn kaj profesiajn artikolojn en tri konataj fakaj revuoj, kiuj havas tre altan statuson (indekson).
Interalie, la organizaĵo respondecas pri fonduso kiu donas stipendioj kaj premiojn por antaŭenigi la esploradon de telesensado, aerfotografio kaj fotogramometrio. Krome, ĝi ankaŭ respondecas pri internacia kunlaboro inter landoj kaj teknologia progreso en la kampo.