Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
emblemo
esperanto-organizaĵoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1949vd
SidejoRoterdamo
RetejoOficiala retejo
vdr

LaInternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (mallongeILEI)[1] estasfaka asocio de esperantistajinstruistoj kaj instruantoj deEsperanto fondita en1949. Ĝi estasne-registara organizaĵo (NRO). Ĝi ligiĝas alUniversala Esperanto Asocio UEA.

Celoj kaj taskoj

[redakti |redakti fonton]
  • Celoj:
    • Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo.
    • Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.
  • Taskoj:
    • enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn,
    • celtrafa instruado de Esperanto en ĉiuj medioj kaj ĉiuj niveloj,
    • esplorado kaj solvado de pedagogiaj problemoj en la lingvo-instruado,
    • eldonado de modernaj lerniloj, fakaj revuoj, libroj kaj informfolioj,
    • organizado de internaciaj aranĝoj (ILEI-konferenco, seminarioj ks),
    • prizorgo de internaciajn ekzamenojn pri kapablo en apliko kaj instruado de Esperanto,
    • kontaktoj kun registaraj kaj edukaj instancoj kaj kun aliaj organizaĵoj kies celoj estas konformaj al tiuj de la Ligo,
    • aranĝado kaj utiligado de retpaĝoj kaj diskutlistoj.
Kovrilpaĝo de Ni ludas por... lerni, 1-a eld. 1995 (lernolibroj por 3-jaruloj

Agadoj

[redakti |redakti fonton]

Revuoj de ILEI

[redakti |redakti fonton]

Projektoj

[redakti |redakti fonton]

Eldonado de pedagogiaj verkoj

[redakti |redakti fonton]

Eldoni pedagogiajn verkojn apartenas ankaŭ al la celoj kaj taskoj de ILEI. En 2020 aperis la kvara eldono de laManlibro pri Instruado de Esperanto, komplete reviziita kaj kompletigita eldono aktualigita. La grandan redaktan laboron faris d-inoKatalin Kovats, kiu gvidis teamon de aŭtoroj kaj skipon de provlegantoj.

Konferencoj → Kongresoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloILEI-Kongreso.

ILEI konferencas ĉiujare en alia lando kun varia faka, kultura kaj turisma programo inkluzive de:

Strukturo

[redakti |redakti fonton]

Sekcioj

[redakti |redakti fonton]

La1-an de januaro 2019 ILEI havas 41 sekciojn, 13 reprezentantojn kaj 16 kontaktpersonojn. Laŭ tio ILEI havas piedon en 70 landoj.

Ekzemploj estas laEduka teamo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, la brazila sekcioBrazILEI aŭ pli rekonebleILEI Brazilo (Seção brasileira da liga internacional dos professores esperantistas), laEsperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI,Suomen opettajien esperantoyhdistys/Lärarnas esperantoförening i Finland), laGrupo de Francaj Esperanto-Instruistoj (Groupe des Enseignants Espérantophones, GEE, de Espéranto-France), laAsocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (Verband Deutscher Esperanto-Lehrer), laHungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj (Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete) kaj laAmerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) enUsono kajKanado.

Partneroj

[redakti |redakti fonton]

Estraro

[redakti |redakti fonton]
Letero de Edward Symoens.

La Estraro de ILEI gvidas la Ligon. Ĝi estas elektata de la supera instanco, la Komitato.

Estraro por la deĵorperiodo 2022-2025

[redakti |redakti fonton]

La komitato de ILEI elektis la 10-an de aŭgusto dum VEKI 2, la virtuala kongreso, novan estraron por la 3 sekvontaj jaroj:

  • Prezidanto :Ahmad Reza Mamduhi, Irano
  • Sekretariino: Elena NADIKOVA, Rusio
  • Kasistino : Karine ARAKELYAN, Armenio
Estraranoj
[redakti |redakti fonton]

Estraro por la deĵorperiodo 2018-2021

[redakti |redakti fonton]

La 24-an de julio 2018 okazis elektoj por nova ILEI-estraro dum la komitatkunsido en Madrido okaze de la51-a ILEI-Kongreso 2018.[2][3].

Elektiĝis

Plie elektiĝis en la estraro

Listo de prezidantoj

[redakti |redakti fonton]

Prezidantoj de ILEI estis ekde1972[4]:

Historio

[redakti |redakti fonton]

ILEI estas fondita la12-an de aŭgusto 1949 enBournemouth,Britio. Antaŭ la dua mondmilito ekzistisTutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE), fondita en1924.

La unua estraro en 1949 konsistis elViolet C. Nixon (Britio, prezidantino),Einar Dahl (Svedio, sekretario-kasisto),Jeanne Dedieu (Francio, konsilanto) kajPieter Korte (Nederlando, konsilanto)[6].

Poste ILEI havis plian prezidantinon:Jeanne Dedieu (Francio) en 1956.[7]

ILEI sepdekjara

[redakti |redakti fonton]

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis fondita en la jaro1949. En 2019 okazas jubileo, ĉar la Ligo fariĝas 70-jara.

La unua evento en tiu jaro estos laborkunveno de la ILEI-estraro enLes Brenets,Svislando, ĉe la prezidantoMireille Grosjean, de la 23-a ĝis la 27-a de januaro 2019. Gravas, ke tia kunveno okazas tuj post la elektiĝo de novaj estraranoj, kio okazis enMadrido en julio2018 okaze de la51-a ILEI-Kongreso 2018.

La enhavo de la revuo de ILEIInternacia Pedagogia Revuo IPR prezentis diversajn artikolojn pri la historio de la Ligo.

Okaze de la52-a ILEI-Kongreso 2019 enĈaĉak,Serbio, okazis ludvespero kun diversajkvizoj pri la historio de la Ligo. Tiuj kvizoj aperis poste en IPR.

Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

[redakti |redakti fonton]

Por la jaro 2020 la plano estis havi kongreson enKebekurbo,Kanado. Tamen lakronvirusa pandemio de 2019-2020 malebligis tion. Pro tio la estraro de ILEI decidis starigi virtualan eventon. La evento havu la numeron 53 kaj la nomo estu Konferenco. La mallongigo estas VEKI laŭ la ideo deStefan MacGill. Vidu prian artikolon:53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Nomoj en aliaj lingvoj: angle:International League of Esperanto-Speaking Teachers: france:Ligue internationale des enseignants espérantistes/ Ligue internationale des enseignantsd'espéranto; germane:Internationaler Verband der Esperanto-Lehrer;hispane:Liga Internacional de Profesores Esperantistas; itale:Lega Internazionale degli Insegnanti di Esperanto; katalune:Lliga Internacional de Professors Esperantistes; latine:Associatio Esperanticum docentium internationalis; pole:Międzynarodowa Liga Nauczycieli Esperantystów; portugale:Liga internacional de professores e professoras de Esperanto; ruse:Международная лига преподавателей эсперанто; koree:국제 에스페란토 교육자 연맹; ĉine:国际世界语教师协会
  2. Laŭ la dissendolisto ilei-sekciestroj+reprezentantoj pri la ILEI-Kongreso en Madrido, sendita la 25-an de julio 2018esperante
  3. foto de la nova ILEI-estraro 2018-2021 el Facebook
  4. 2019-08-15, MireilleGrosjean, “Enkonduka prelego por la ILEI-Kongreso Ĉaĉak 2019” enInternacia Pedagogia Revuo 19/3, p. 5–14
  5. La nova estrarano. Arkivita ella originalo je 2021-11-14. Alirita 2021-11-14 .
  6. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! En:La Juna Vivo, septembro 1949, paĝo 355.
  7. laŭHumphrey Tonkin,Poznano,Pollando 8-an de februaro 2014

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

(eo)THINK Global Schools

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Internacia_Ligo_de_Esperantistaj_Instruistoj&oldid=8919982"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp