Insurekcio estas arkaismo signifintaribelon kaj uzata kielribelo de la tuta nacio (de lalatina vortoinsurgere - ribeli kontraŭ io).
La insurekcio komenciĝis la12-an de marto kiam generaloAntoni Madaliński rifuzis malmultigon de la 1-a Grandpolia Brigado de Nacia Kavalerio kaj gvidis ĝin deOstrołęka alKrakovo.
Mi, Tadeusz Kościuszko, ĵuras je Dio al la tuta pola nacio, ke donitan potencon por tirani neniun mi uzos, sed nur por protekti limojn, reakiri sendependecon kaj firmigi universalan liberecon mi uzados. Helpu min ho Dio kaj pasiono de la filo.
La akto de insurekcio igis Kościuszkon ĉefo de nacia militforto. Li ekde tiam havis tutan potencon. La plej grava problemo estis tro malmulta nombro de soldatoj. Kościuszko komandis ke ĉiuj kvin domoj armigos unu infanterian rekruton kunfusilo,lanco aŭhakilo. Dum du semajnoj devis esti armigotaj homoj inter 18 kaj 40 jaraĝo. Realece oni tamen ne sukcesis en krakovavojevodio kolekti 10 mil soldatojn. Pro manko de armiloj oni kreis trupojn kunlancoj kajmilitaj falĉiloj.
La17-an de aprilo komenciĝis la insurekcio de Varsovio. Plebo sub gvido de ŝuistoJan Kiliński forpelis rusan garnizonon de laĉefurbo. En la ambasado de Rusio oni trovis pruvojn ke politikaj eminentuloj ricevadis rusajn salajrojn. Kiel nova prezidento de Varsovio oni elektisIgnacy Wyssogota Zakrzewski.
La18-an de aprilo Kościuszko eldonis ĉe BosutowoOrdonon por rabatoj en servuto kaj humana traktado de kamparanoj.
La19-an de aprilo en Varsovio estis kreita la Provizora Konsilantaro Anstataŭa deMazovia duklando. La24-an de aprilo estis kreita la klubo de polaj jakobenoj.
La23-an de aprilo enVilno komenciĝis insurekcio gvidita deJakub Jasiński. Oni anoncisAkton delitova nacia ribelo. La ribelo sukcesis, malliberigitaj estis multaj rusoj.
La24-an de aprilo en Vilno estis kreita La plej alta Litova Reganta Konsilantaro.
La3-an de majo La plej alta Litova Reganta Konsilantaro nomis generalon Jakub Jasiński ĉefa komandanto de la litova armeo.Katerino la 2-a nomisNikolao Repnin ĉefa armea komandanto por sufoki la insurekcion.