Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Insuloj Falklandoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Insuloj Falklandoj
FlagoBlazono
 
Estas
Britaj transmaraj teritorioj,kronkolonio,pridisputata teritorio[+]

ĈefurboStanlejo
- koordinatoj52° S,59° U(mapo)-51.73-59.22Koordinatoj:52° S,59° U(mapo)[+]
Akvokolektejo12 200km² (1 220 000ha)[+]
Areo12 200km² (1 220 000ha)[+]

Loĝantaro4 550[+](2018)
Denseco0,37 loĝ./km²[+][+]

Fondo3-a de januaro 1833

HorzonoUTC-03:00[+]
ISO 3166FK

Insuloj Falklandoj (Tero)
Insuloj Falklandoj (Tero)

Insuloj Falklandoj (Insuloj Falklandoj)
Insuloj Falklandoj (Insuloj Falklandoj)
DEC

Map
Insuloj Falklandoj

Vikimedia Komunejo:  Falkland Islands[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]


AkvejoAtlantiko

Koordinatoj51° 43′ 48″ S,59° 13′ 12″ U(mapo)-51.73-59.22
Akvokolektejo12 200km² (1 220 000ha)[+]
Areo12 200km² (1 220 000ha)[+]
Loĝantaro4 550[+](2018)
HorzonoUTC-03:00[+]

Map
Insuloj Falklandoj

Vikimedia Komunejo:  Falkland Islands[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

Falklandoj[1] (angle Falkland Islands,hispane Islas Malvinas) estas dependa teritorio deBritio en Sud-Ameriko, disputataj kunArgentino, kies registaro konsideras ĝin provinco de la lando.

La insularo situas en sudaAtlantiko ĉirkaŭ la koordinatoj 52° S / 59° U, proksimume 60–800 km oriente de Argentino kajFajrolando. Ilia klimato estas malmilda, kaj ili estis sen loĝantaro, ankaŭ post la observo fare de la brita navigistoJohn Davis en1690 kaj la alveno de lia samlandanoJohn Strong en1690. Li nomis la insularon "Falklanda" honore alVicgrafo Falkland.

Geografio

Kune, la du ĉefinsuloj konsistigas pli ol 90% de la kampara regiono de la Falklandinsuloj.

Historio

Unuaj setlejoj ekestis en1764 subfranca regado; la setlintoj devenis elSaint-Malo, kio kredeble instigis la argentinan nomonMalvinas. En1766 Francio transdonis la kolonion al Argentino. De tiam pri ĝi disputis Anglio unue kun Hispanio, poste kun Argentino.

Franca epoko

Haveno Sankta Ludoviko setlita de Bougainville (Dom Pernety, 1769).

Post laPaco de Parizo (1763), la franca registaro elpensis la projekton de koloniigado de la "Malouines". Tiuj insuloj estis en tiu tempo preskaŭ nekonataĵo.Bougainville entreprenis la taskon ĉe siaj propra elspezo por helpi akadianojn kiuj estis elpelitaj el Kanado reen al Francio; tiuj estus protektitaj de la malproksimeco de la insularo. Tiu ekspedicio estis apogita de la franca ministro de Eksterlandaj Aferoj, nomeÉtienne François, duko deChoiseul, laŭ kiu Bougainville nomigis lamarkolonChoiseul ĉe lainsulo Soledad.[2]

La 15-an de septembro 1763 Bougainville startis el la haveno deSaint Malo per lafregato "Aglo" ("L'Aigle", kapitano Nicolas Pierre Duclos-Guyot) kaj la ŝalupo "Sfinkson" ("Le Sphinz", kapitano François Chenard de la Giraudais) kun ŝipanaro de 150 homoj.[3] Tiu ekspedicio inkludis la naturaliston kaj verkiston Antoine-Joseph Pernety (1716–1801) konatan kiel Dom Pernety, la pastro kaj kronikisto akompananta la ekspedicion, kaj la inĝenieron kaj geografiiston Lhuillier de la Serre.[4] La ekspedicio haltis ĉeMontevideo por kolekti necesaĵojn kaj animalojn por la kolonio. Ili informis al la hispanaj aŭtoritatoj ke ili navigas al Hindio.

Haveno Sankta Ludoviko (Dom Pernety, 1769).

La ekspedicio alvenis fine de Januaro 1764 al la plej ŝirma parto de profunda golfeto kiun ili nomigis kiel Franca Golfeto kaj esti poste renomata Berkeley Sound. Ili alteriĝis ĉe Haveno Ludoviko (Port Louis) nome laŭLudoviko la 15-a. Post konstruo de fortikaĵo koj setlejo oni celebris formalan ceremonion de ekposedon de la insularo la5-an de aprilo1764, post kio Bougainville kaj Pernety revenis en Francion lasinte en la insularo 28 setlantojn. Ludoviko la 15-a formale ratifis la ekposedon la12-an de septembro1764.[3] Bougainville revenis al la insuloj en Januaro de 1765 kun pliaj 53 setlantoj. Post mallonga restado ĉe Port Louis, Bougainville navigis al laMagelana Markolo, por akirilignon por la kolonio. Li revenis en Marto kaj post unu monato, li denove navigis al Francio, lasinte setlintan kolonion de 79 setlantoj. La tria vizito de laŝipo de Bougainville nomeL'Aigle komence de 1766 alportis pliajn homojn kaj varojn, alportante al la kolonio ĉirkaŭ 130 homojn, sed Bougainville mem ne akompanis la ŝipon, ĉar li ricevis ordonon de la reĝo Ludoviko la 15-a veturi al Madrido por negoci la transmeton de la kolonio al Hispanio.[2]

Ĝis la 1760-aj jarojHispanio neniam estis montrinta intereson pri la Falklandoj kiuj ĝis tiam ankoraŭ eĉ ne havis hispanlingvan nomon, sed ili ja estis malpermesinta la britojn formi kolonion tie en 1749. La francia setlejo, tamen, estis vidita kiel strategia minaco kontraŭ la hispanaj interesoj en Sudameriko. La hispana registaro plendis, ke la insuloj estis laŭrajte hispanaj kaj en 1767 devigis la redonon de la franca setlejo al Hispanio. Eĉ se la franca kolonio estis de ne pli ol 150 homoj, pro financaj tialoj (Bougainville estis paginte la ekspediciojn) kaj diplomataj tialoj (Hispanio timis, ke la Falklandoj iĝus malantaŭa militbazo atakonta ties peruanoron), Bougainville ricevis ordonon de la franca registaro malmunti sian kolonion kaj vendi ĝin al Hispanio. Bougainville ricevis 200 000 frankojn en Parizo kaj pliajn 500 000 frankojn en Bonaero. Francio insistis, ke Hispanio plutenu la kolonion de Port Louis kaj tiel evitu, ke Britio postulu la insulan posedon kaj Hispanio konsentis.[3] La 31-an de januaro 1767 ĉeRío de la Plata, Bougainville renkontiĝis kun Felipe Ruiz Puente, estro de la fregatoj La Esmeralda kaj La Liebre (smeraldo kaj leporo) kaj estonta guberniestro de la Falklandoj, por ekposedi la insulojn, kaj translokigi la francan populacion.

La francoj ne agnoskis superajn hispaniajn rajtojn al la insuloj sed la tiamaj francaj kaj hispanaj reĝaj familioj estis ligitaj pro la aparteno al lasama familio Burbonoj kaj Francio simple agadis laŭ la hispana premo. Bougainville mem ne kredis, ke Hispanio havas superan posedrajton kaj en 1800 li eĉ kontaktis kun Napoleono insiste al la franca postulo al la Falklandoj kaj al negocado konduke al laPaco de Amiens (1801).

En siaj memoroj, verkitaj en 1770, Bougainville plendis, ke la francoj estis fondintaj Port Egmont antaŭ la britoj kaj estis nominta ĝin “Port de la Croisade”. Multaj verkistoj kaj argentinaj kaj britaj sekvis tiujn plendojn. Tamen tiu aserto estis malprava ĉar la francaj neniam estis fondintaj Port Egmont. La hispanoj trovis Port Egmont en februaro 1770. La loko nomita de la francoj estis alia diferenca, nome Keppel aŭ Pebble Sound trovita en aprilo/majo 1766. Francoj konis Port Egmont la 4-an de decembro 1766, kiam la brita kapitano John MacBride vizitis Port Louis.[5] Bougainville verkis:Ne estis antaŭ 1766, kiam angloj sendis kolonion setliĝi en Port de la Croisade, kion ili nomis Port Egmont; kaj kapitano Macbride, de la fregato Jason, venis al nia setlejo la saman jaron, komence de Decembro. Li pretendis, ke tiuj partoj apartenas al lia Brita majesto, minacante la teron, se iu plu rifuzis tiun liberon, vizitis la guberniestron, kaj fornavigis denove la saman tagon.[6] MacBride agadis laŭ ordonoj de la Brita Admiralaro. Oni ordonis lin peti civitanojn de aliaj landoj (pace kun Britio), forlasi la insulojn, sed se ili ne faris ĝin, ne uzi perfortojn kontraŭ ili se ne estas memdefende.

Brita epoko

Britio en1833 instalis mar-armean bazon kaj tiel demonstris sian pretendon; Argentino kontestis ilin kaj siavice pretendis la insularon. En1837 Britio instalis kolonian administracion kun guberniestro.

Falklanda milito

Je la2-a de aprilo1982 argentinaj trupoj okupis la brite administratajn insulojn kaj tiel ekigis laFalklandan Militon. Britio sendis ŝiparon, kies trupoj alteriĝis sep semajnojn poste. Sekvis mallongaj, tamen mortigaj bataloj, kaj je la14-a de junio Argentino cedis. La brita ŝiparo suferis neatenditajn perdon, unue, ĉar ĝiaj aluminiaj ŝipoj (kiuj neniam antaŭe estis en batalo) ekbrulis pro raketajpafoj, kaj due, ĉar Argentino posedis brit-devenajn batalilojn, kiujn la britaj defend-sistemoj agnoskis kiel proprajn. Pro la milito mortis pli ol mil homoj. Sur la insularo restas garnizono, en2002 ĉ. 1.700 soldatoj.

Aktualo

De1985 la insuloj havasparlamenton el la guberniestro, la ĉefadministranto kaj ok deputitoj. En la ekonomio gravas bredado deŝafoj kaj kaptado de fiŝoj. La ekstera komerco, kiu grandparte estas kun Britio, havas deficiton, kiu proksimas duonon de lamalneta enlanda produkto. La insularo do estas ekonomie ne vivkapabla sen ekstera subteno. Ekde la fino de la20-a jarcento Britio kaj Argentino kune ekspluatas proksimajn submarajn naftejojn. Tamen, komence de2010 komenciĝis nova diplomatia disputo pri la esplorado de nafto en ĉirkaŭaj maroj fare de britaj kompanioj.

Demografio

Katedralo Christchurch, Stanley
Kampa setlejo

La loĝantaro estas 2.913, laŭ la censo de 2001. Plejmulto devenas el britaj koloniantoj, kaj parolas la anglan lingvon.

La loĝantoj alnomas sininsulanoj, sed estas tre ofta la alnomo "kelpers" (alganoj), laŭ ordo dealgoj (esperantelaminarioj, ordo de la klasobrunalgoj,en vikidatumoj), kiu kreskas en la apudaj maroj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. https://bertilow.com/lanlin/ameriko.html#FK
  2. 2,02,1http://www.falklands.info/history/history2.html
  3. 3,03,13,2The Falklands/Malvinas Case Breaking The Deadlock in the Anglo-Argentine Sovereignty Dispute | author = Roberto C. Laver | ISBN = 90-411-1534-X
  4. Essential Oceanic Expeditions from the beginning of Zoological binominal nomenclature until the 1950s.Arkivigite je 2016-03-31 per la retarkivoWayback Machine; alirita: 1a Novembro 2010
  5. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-07-26. Alirita 2012-11-10 .
  6. http://ia600706.us.archive.org/31/items/VoyageAroundTheWorldByLewisDeBougainvilleIn1766-9/Bougainville_Voyage_Eng_Transcr_JFF.pdf |Voyage Around The World By Lewis De Bougainville In 1766-9

Eksteraj ligiloj

v  d  r
Komunumo de Nacioj
Membraj landoj
Dependaj teritorioj
de membraj landoj
Transmaraj teritorioj
(kronaj kolonioj):
Aparta statuso:
v  d  r
Ŝtatoj enSudameriko
Dependaj teritorioj:
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Insuloj_Falklandoj&oldid=9099041"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp