Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Insigno

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

6 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je2 mar. 2009.
Armeaj insignoj de la hispana Ĝenerala Kapitano de la Terarmeo.

Insigno estas signo aŭ marko, kutime el metalo aŭ ŝtofo, distinganta grupon, rangon, aŭ funkcion. Ĝi povas simboli la povon de persono aŭ de oficiala grupo aŭ reganta organizaĵo. La unuopaj insignoj de la elementoj de rango aŭ ofico kunformas ties insignaron. Multaj specoj de insignoj ekzistas, interaliecivilaj kajarmeaj dekoracioj,kronoj,emblemoj, kajblazonoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La uzado de insignoj estas pli malnova ol historio, kaj por personaj kaj por grupaj celoj (precipe armeaj). Kiam oni volis ke la insigno vidiĝu, oni metis ĝin sur la pinto de stango aŭlanco. La plej fruaj armeaj insignoj estis tre simplaj. Oni metis branĉojn de arboj, birdajn kadavrojn, bestajn kapojn, aŭ faskon de seka herbo sur stango aŭ bastono por ke batalantoj povu rekoni siajn amikojn, aŭ por marki renkontejon dum malvenko aŭ retiriĝo. Dum militaj teknikoj evoluis, oni dezajnis ĉiam pli fortikajn kaj okulfrapajn insignojn kaj elektis karakterajn simbolojn. Kiel insignon uzis la persoj oran aglon, la asirianoj kolumbon, la armenoj leonon, kaj la egiptoj interaliepapagon kajkrokodilon. La aglo fariĝis tre grava insigno ankaŭ de la romajlegioj ĉirkaŭ la jaro -100.

Funkcio

[redakti |redakti fonton]

En laUsona Terarmeo, insignoj distingantaj la branĉojn de la armeo helpas kreigrupan identecon ene de ĉiu branĉo, tiel ke armeano sentas pli fortan fieron kaj fidon pri la propra branĉo ol pri aliaj.[1]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. McChrystal, Stanley, k. al. 2016.Team of Teams: New Rules of Engagement for a Complex World. Ĉ. 10, "Hands Off". Penguin Audio.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Insigno&oldid=9043789"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp