Inkvizicio[1] aŭSankta Ofico (latineInquisitio Haereticae Pravitatis Sanctum Officium) estas aro da institucioj organizitaj de lakatolikaEklezio, por kontraŭbataliherezojn. Ĝi estis unue kreita en1184 kaj restrukturita en1232 de laPapoGregorio la 9-a. La oficiala Inkvizicio finiĝis enHispanio en1834. Ĝiajn funkciojn transprenis ekde1967 la eklezia institucio "Sankta Kongregacio pro Doktrino de la Kredo". La inkvizicio estis la plej nigra ĉapitro de la eklezia historio kaj unu el la plej gravaj krimoj en la homa historio, en kies nomo estis murditaj milionoj da homoj.
Jam de la komenco de la Eklezio kiel institucio, alvenis la problemo de la traktado de la herezoj, tio estas, de la kristanoj kiuj havis malsamajn vidpunktojn rilate al la oficiala institucio. Tre ofte la konfrontado estis perforta, kaj ankaŭ intervenis la civilaj instancoj.
EnMezepoko alvenis la ideo krei specifan institucion por kontraŭbatali la herezojn. Speciale danĝera por laPapo estis laalbigensismo, disvolviĝinta enFrancio ĉirkaŭ la12-a jarcento, kaj tiam formiĝis en 1184 la unua Inkvizicio.
LaPapa Inkvizicio estiseklezia justica institucio kreita de la papoGregorio la 9-a en 1231-1244 por persekutuherezulojn kaj kiu estis sub lia rekta aŭtoritato. Ĝi anstataŭis la papan inkvizicion kreitan kvin dek jarojn antaŭe en kiu la persekutado al herezuloj korespondis al laepiskopoj. Ĝi estas nomita ĝenerale ankaŭmezepoka inkvizicio, por distingi ĝin disde la Inkvizicio de laModerna Epoko kies modelo estis konstituita de la hispana inkvizicio.
En la Hispana Inkvizicio, estas unuĜenerala Inkvizitoro,[2] nomita de lapapo, krom li, estris la inkvizicion laConsejo de la Suprema (Konsilantaro de la Plialta) (tribunalo de rejuĝo kun administraj funkcioj). En la Consejo de la Suprema estis naŭ membrojn: 5 konsilantoj, unu kontrolisto, tri konsilantoj nomitaj de la reĝo kaj unu dominikana konsilanto. La konsilantoj nomis reprezentanton apudRomo. La Consejo estis egaligita al reĝaj tribunaloj kaj en la ceremonioj ŝtataj, ĝi estis en honora loko, poste la Reĝa Konsilantaro kaj la Aragona Konsilantaro.
La Hispana Inkvizicio havis multajn aliajn oficiistojn: laalguacil mayor ("plejgranda akvoportisto"), lareceptor ("ricevisto"),notario del julgado ("notisto de l' juĝita afero"),procurador del fisco ("prokuroro de l' fisko),notario de los procesos civiles ("notisto de la civilaj procesoj"), defendaj advokatoj, kuracistoj, pastroj, nuncio kaj "portisto".
Historie, la Inkvizicio en Hispanio okazis pro la revenko de la hispaniajMaŭroj, kaj celo kristanigi la judojn kaj maŭrojn loĝantajn en Hispanio.
LaSacra Congregazione estis formita de seskardinaloj nomitaj de laPapo kaj agis en lakurio. Ĝi ne havis blazonon aŭ publikajn ceremoniojn. Ĝia celo estis kontroli la kandidatojn al papeco. Krom la kardinaloj, estis unu kuna komisaro kiu ricevis ladenuncojn, komencis procesojn kaj administris la "domon de Sankta Ofico". Tiu komisaro estis ĉiamdominikano kaj eniris la funkcion laŭvice. La Roma Inkvizicio ankaŭ, akcesore, kontrolis la herezojn enItalio, kun tribunaloj en kelkaj urboj. EnVenecio la respublika registaro rajtis nomi tri delegitojn al inkvicia tribunalo.
La Ĝenerala Inkvizitoro nomis konsilantaron post konsulti la reĝon. Krom ili, estas unu dominikana konsilanto. Estis ankaŭ deputitoj organizataj laŭ aĝo.
LaKonsilio de la Supera Inkvizicio (hispane:Consejo de la Suprema Inquisición, kies oficiala nomo estisKonsilio de la Supera kaj Ĝenerala Inkvizicio, estis la plej alta instanco de la Hispana Inkvizicio. Ĝin prezidis la Ĝenerala Inkvizitoro, kiu ricevis sian aŭtoritaton el lapapo, donita por la defendo de la kredo kaj la persekutado de la herezaĵoj en la Hispana Krono.
Lakomisaro de la Sankta Inkvizicio estis la ministro aŭ eklezia delegito, kiun la tribunalo de la Inkvizicio havis en la ĉefpastrejoj kaj loĝlokoj por plenumi kelkajn aferojn kiuj koncernis al li, kaj precipe, por krei la liston de deliktoj kiun tiu tribunalo jam konis.
Inkvizitoro estis membro de Inkvizicia tribunalo. Granda inkvizitoro estas la ĉefo de ĉiuj inkvizitoroj en certa regiono.