The page has not been checked
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kuniniciato. |

Inico (el lalatina:initiatio) estas la rito, kiu transirigas eksterulon en grupon aŭ komunumon. Ekzemplo de inico estas lakristanabapto, kiu igas la baptaton membron de laeklezio, la komunumo de kredantoj. La inicito estas akceptita partopreni specifajn agadojn de socio aŭ asocio aŭ aliron al sekretaj scioj. Inico estis uzitaj de pratempoj por anigi membrojn al misteraj kultoj aŭ skoloj. La inico al religiaj funkcioj estas nomitaordinacio.
La kristanajbapto kajkonfirmacio havas pro siaj simbolaj ecoj inican celon. La spiriteco estas centro de laceremonio. La savo de laanimo per transiro en la rondon de kredantoj estas por multajreligioj la centra ero de inico.
Inicoj en judismo estasBar-Micvo por 13-jaraj knaboj kajBat-Micvo por knabinoj. Ili devas publike kanti el latorao.
Junaj viroj el la altajkastoj devas sperti laUpanayana-inicon (inicorito por knaboj).Tiu kulta ago igas homon laŭ kredo de hindoj „Dvijati“, t.e. "dufojonaskiton".
En budhismo, knaboj kiuj enirasmonaĥejon estas unue bonege nutritaj, vestitaj kaj rajtas multe ludi. Nur poste venas la inico, kiam oni fortondas ĉiujn iliajn harojn, forprenas la veston kaj donas al ili la monaĥan veston, kiu simbolas la estontecon, ĉar ili disiĝas de mondumaj ĝojoj.
Bandoj de junuloj ofte havas inicojn, kiuj postulas kuraĝpruvon de la petanto, ekzemple ŝtelon. Ofte novuloj devas submeti sin al naŭzigaj kaj potenctestoj. EnFrancio tiaj humiligaj ritualoj nomiĝas „bizutage“, enBrazilo „Trote“.
Ankaŭ sekretaj socioj kiel tiuj deframasonismo kajrozkrucismo estas inicaj socioj.