Budhismo ankaŭ instruas ke ekzistas kvin (foje ses) sferoj de renaskiĝo, kiuj tiam povas esti plu subdividitaj en gradojn daagonio aŭplezuro. El tiuj regnoj, la inferaj regnoj, aŭNaraka, estas la plej malsupra sfero de renaskiĝo. De la inferaj regnoj, la plej malbona estasAvīci (sanskrita kajpalia vorto por "sen ondoj"). Ladisĉiplo de laBudho,Devadatta, kiu provis mortigi la Budhon en tri okazoj, same kiel kreiskismon en lamonaĥa ordeno, laŭdire estis renaskita en la infero de Avīci.
Tamen, male al multajreligioj kajmitologioj, kiel ĉiuj sferoj de renaskiĝo en budhismo, renaskiĝo en la inferaj regnoj ne estas permanenta, kvankamsufero povas daŭri dumeonoj antaŭ esti renaskita denove. En laLotusa Sutro, Budho instruas ke eventuale eĉ Devadatta iĝosPratyekabuddha (budhana esprimo por individuoj kiuj atingissavon sen gvidado de alia persono) mem, emfazante la provizoran naturon de la inferaj sferoj. Tiel, budhismo instruas eviti la senfinan migradon de renaskiĝoj (kaj pozitivaj kaj negativaj) per la atingo deNirvano.
Ilustraĵo de la 19-a jarcento, montrante pekintojn estantajn torturitaj en la Diyu.
Enĉina mitologio, infero estas konata kielDiyu (地獄). Pro la influoj de budhismo enĉina kulturo, ĝi parte tenas lakoncepton de Naraka kombinita kun tradiciaj ĉinajpostvivaj kredoj kaj gamo da popularaj vastiĝoj kaj re-interpretoj de tiuj du tradicioj. Regite fare deYanluo Wang, laReĝo de infero, Diyu estaslabirinto de subteraj niveloj kaj ĉambroj kie animoj estas prenitaj porpentofari siajn terajn pekojn.
Enkorpigante ideojn detaoismo kaj budhismo same kiel tradicianĉinan popolreligion, Diyu estas speco depurgatoria loko kiu servas ne nur por puni sed ankaŭ por renovigispiritojn pretajn por ilia venontaenkarniĝo. Ekzistas multajdiaĵoj asociitaj kun la loko, kies nomoj kaj celoj estas la temo de multe da konfliktantaj informoj.
EnŜintoismo,Jomi similas al la infero grekaHadeso, en tio, ke ĉiuj animoj iras tien, negrave siaj agoj en la vivo, por havi mizeran ekziston kaj suferi eternan punon por ĉiam.
Jomi estas diferenca de la kristana Infero en tio, ke ĉiuj animoj iras tien, negrave iliaj agoj en la vivo; kaj oni ne ricevas punon pro malbonaj agoj faritaj vivante. Ĝi estas malpura kaj poluita loko. Enjapana kulturo,poluo estas kutime rilata almalbono. Laŭ la tradicio deKojiki, Yomi verŝajne estas kutime subtera, kaj ĝia enirejo supozita situi enIzumo-provinco.
Infero, laŭSpiritismo, estas stato dekonscio de lahomo, kiu faras agojn kontraŭajn al tiuj starigitaj de laMoralaj Leĝoj, kiuj estas ĉizitaj en lakonsciencon de ĉiu homo. Post kiam la persono havas sian konsciencon "vundita", li komencas vivi en pli-malpli signifa malĝustigo laŭ la graveco de siaj malfeliĉaj agoj, kaj ili estas stampitaj per spiritaj, emociaj, psikologiaj aŭ eĉ organikaj malekvilibroj. Ĉi tiu situacio kaŭzas al li teruran malkomforton.
Unufoje mortinta, se la persono ne evitis malfeliĉajn agojn en sia vivo, serĉante sanan vivon laŭ diaj leĝoj, li iras al la Spirita aŭ senkorpa Ebeno. Tie, li aliĝas al aliaj spiritoj, kiuj alportas similajn konsciencajn tumultojn. Tiel, la specoj de agoj kiujn la persono faris estas altiritaj.
La Spiritaj Ebenoj de sufero estas sennombraj kaj, konservas malsamajn nivelojn de sufero, kies niveloj estas establitaj de la tipoj de degradado de konscio, rezultanta de la agoj faritaj de ĉiu persono.
Tial, laŭ la spiritisma vidpunkto, la Infero, kiel regiono kreita de Dio por la eterna sufero de lakreitaĵo kaj geografie konstituita, ne ekzistas. Se iam ĉiuj tiuj homoj suferantaj en erareco regeneros, tiuj ĉi regionoj ĉesos ekzisti. Ĝi estasanalogia al kvazaŭ ĉiujpacientoj en teraazilo estus resanigitaj; lahospitalo povus esti malkonstruita kaj doni sian spacon alĝardeno, ktp.
Ankaŭ, en la spiritisma doktrino,Dio ne imputas eternan punon al iu ajn el siaj infanoj. Ili povas suferi ĝis ili vekiĝos al la bono kaj decidas iri la ĝustan vojon. Pli aŭ malpli frue li, en siakompato kajamo, donos al la suferanto revenon al lakarno por daŭrigi sian lernadon kaj plibonigon.
Hadeso regis tiun landon. Li estis la frato deZeŭso kajPosejdono. Dum Zeŭso estris laĉielon kaj Posejdono lamaron, li estris lasubmondon. Liapalaco staris en laTartaro, kiu estis la punloko por malhonestaj mortintoj. Li sidadis sur siatrono, tenante enmanesceptron. Tre malofte Hadeso eliris el tiu subtera mondo.
Tamen, iam, li iris surteren forrabiPersefonon, la filinon deDemeter. Ŝi fariĝis lia edzino kaj tiel ankaŭ reĝino. Severmiene sidante sur sia trono apud Hadeso, ŝi tenistorĉon enmane kaj kelkfojepapavon. Laŭ la helena legendo, dum ses monatoj, ŝi regis sube kun Hadeso, kaj dum la ses aliaj monatoj ŝi supreniris por helpi sian patrinon Demeter pri lakreskado de plantoj.
Hermeso sidante sur roko pretigas sin por gvidi mortintonKarono remante
Hermeso, la mesaĝisto de la dioj, konduktis ĉiujn mortintojn ĝis la bordo de la riveroStikso. Ĉiuj alvenis tien, bonuloj kaj malbonuloj, riĉuloj kaj malriĉuloj.
Tie ilin atendisKarono. Li aspektis kiel maljunulo surmetinta malsekigitajn vestaĵojn.Otuso akompanis lin. Necesis, ke la vivantoj metumoneron en labuŝon de la mortintoj por pagi la boatgvidanton, kiu veturigis ilin trans la riveron. Se ili ne havis tiun moneron, ili devis vagadi dum cent jaroj antaŭ ol akceptiĝi. Nur mortintojn li povis veturigi, kaj nur unufoje.NurEneo, kiu donacis oran branĉeton, kajHeraklo, kiu minacis lin per fortajpugnobatoj, sukcesis venki lin.
LaStikso donissenmortecon al ĉiuj, kiuj en ĝibanis sin. Pro tio la patrino deAĥilo enakvigis la tutankorpon de siabebo. Bedaŭrinde latendeno de lakalkano ne estis enakvigita, ĉar tiun parton ŝi kovris per siamano. Kiam li estosplenkreskulo, mortemasago atingos lin en tiu preciza loko.
La riveroAĥerono venenis ĉiujn, kiuj trinkis ĝian akvon. Laŭ la Helenoj, Karonoremadis laŭ la Stikso. Laŭ la Romanoj, li remadis laŭ Aĥerono.
Ĉiuj, kiuj trinkis akvon el laLeteoforgesis kaj suferojn kaj plezurojn. Tio estis bonakuracilo por tiuj, kiuj ne deziris memori pri la antaŭa vivo. Kaj la mortintoj, kiuj havis permeson reveni inter la vivantoj estis devigitaj trinki el ĝi antaŭ ol foriri.
Pli fore sur la bordo de la Stikso kuŝis la minacantaCerbero, trikapahundo. Li malhelpis mortintojn reveni ĉe la vivantoj, kaj la vivantojn iri en la mortintujon.Por la lasta el siaj dekdu laboroj,Heraklo devis porti alEŭristeio Cerberon. Li ĵetis lafelon de laleono deNemeo sur la besto, kaj kaptis ĝin en la faldojn. Li revenis alTirinto kaj poste resendis la hundon en la Inferon.
Laanimoj de la mortintoj estisjuĝataj en la Infero. La juĝistoj nomiĝisMinoo,Radamantiso kajEako. Ili estis elektitaj pro sia ekzempla konduto dum sia vivo. Radamantiso estis helpita de la patro de Zeŭso,Krono, kies alia nomo estisTempo. Li iam estis kruela dio, sed li fariĝis milda maljunulo, post kiam li estis ekzilita en la Inferon.Persefono kaj Hadeso malofte partoprenis la juĝon de mortintoj, sed ĉiam Persefono estis kompata.
Laŭ laverdikto, la animoj iris en unu el tri malsamaj lokoj.
En la ebenaĵo de laAlfodeloj kreskis tristajarboj kun falantajbranĉoj, kiuj plorĝemadis. Tie vivis mortintoj, kiuj estis nek bonaj nek malbonaj. Estis la loko dekrepusko, la loko deenuo. Trans tiu ebenaĵo, etendiĝis lapaŝtejoj deErebo kaj lamarĉoj deLeteo. La ebenaĵo de la Alfodeloj estis la loko plej proksima al la mondo de vivantoj.
EnlaElizeo vivis laherooj, lavirtuloj, en eternaprintempo. Ĝi nomiĝis ankaŭ laInsulo de Feliĉo. Lasuno ĉiam brilis kaj la maloftajnuboj estis ĉiam blankaj. Restadante sur la branĉoj, labirdoj kantadis, kaj tio ĉefe okazis en la teritorio de la blankapoplo deTemiso. Ensenarbarejoj, oni aŭdisnotojn deflutoj kajliroj. Tiel belaj estis lamelodioj, ke oni dezirisdanci. Neniamnoktiĝis en tiu lando. Dum oftajbankedoj,vino fluadis senĉese kaj oni neniam malsatis. Feliĉuloj havis alian apartan favoron: ili povis reveni surteren, inter la vivantoj. Sed neniu provis fari tion, ĉar la vivo sube estis pli feliĉa.
En la tria loko, la plej malproksima de vivantoj, oni aŭdis nurkriojn. Ĝi nomiĝisTartaro kaj estis terura punloko. Trioblamurego elbronzo ĉirkaŭis ĝin. Tiu lando estisdezerta, kovrita deglaciigitaj aŭsulfurajlagoj, kie baniĝis malhonestaj animoj.
Hekato estris kiel diino de la Tartaro, diino de laombro, defantomoj. Ŝi portistorĉon en la mano. Ŝi estis helpata de multe dademonoj.Okazis eĉ kelkfoje, ke Hekato sendis demonojn por turmenti la vivantojn, kiuj malbone agis, dumlunplenaj noktoj.
Sizifo, filo deEolo, reĝo deKorinto, iamkatenis laMorton, kiam ĝi venis por preni lin. Dum longa tempo, neniu plu mortis, kaj tioĉagrenis Hadeson. DoAreso liberigis ĝin, kaj Sizifo estis kondamnita. Li devis poreterne puŝi ŝtonegon, laŭdeklivo, ĝis lapinto de monto. Sed ĝi malfeliĉe retroruliĝis suben, do li devis ĉiam rekomenci.
En Tartaro ankaŭ loĝis laDanaidinoj, la kvindek filinoj deDanao. Ili ĉiuj krom unu mortigis siajn edzojn. Ili estis kondamnitaj al plenigado de senfundabarelego.
Tantalo estis reĝo deLidio. Iun tagon li servis ĉetable al la dioj la karnon de sia mortinta filoPelopo. Li deziris scii, ĉu lagastoj kapablos kompreni latrompon. Pro siakrimo, li estis kondamnita al terura sufero: neniam plu li povissatiĝi kajsensoifiĝi. Li estis pendita je branĉo defruktarbo super lago. Kiam li deziris manĝifrukton, ĝi retiriĝis kaj same pri la akvo. Pri Pelopo, la dioj revivigis lin, sed bedaŭrinde unu el siajŝultroj estis formanĝita. Ili do anstataŭigis ĝin perebura ŝultro.
Orfeo sukcesis eniri, sed vane revenigisEŭridicon.Demeter subeniris serĉiPersefonon.Heraklo, por sia lasta el ladek du laboroj, devis porti al EŭristeioCerberon. Li sukcese plenumis tiun taskon.Psiĥo, kiu estis amata deEroso, mortis kiam ŝi eliris.Teseo kaj lia amikoPiritoo iris serĉi Persefonon. Sed Hadeso kaptis ilin. Heraklo malliberigis Perseon, sed Piritoo mortis en lakaverno.
En labiblia epoko,judismo (aŭ, pli ekzakte, laisraelida religio) ne havis ankoraŭ modernajnkonceptojn deĉielo kaj infero, aŭ eĉ klarajnteoriojn pripostmorta vivo. En lahelenida periodo, tiuj konceptoj envenis kelkajnbranĉojn de lajudismo, kaj pere de ilikristanismon. En latalmuda,rabena judismo, lakredo je la ĉielo kaj la infero iĝis lanormo, sed, kvankam estis kelkaj precize priskribaj kaj pli-malpli detalajkredsistemoj pri ili, neniu el ili iĝis tute dominanta. En la19-a jarcento, lareformisma judismo eksplicite malakceptis la kredon je ĉielo kaj infero; ĝi iĝis iom svaga kaj nenecesa en lakonservatismo kaj inter la pli moderne orientitaj inter laortodoksuloj - tiugrade, ke multaj praktikantoj dejudismo kredas nun, ke iliareligio neniam havis kredon pri ĉielo kaj infero; ĉi tiuopinio estas historie ne vera, sed ĝi ankaŭ ne estas tute malvera, ĉar la konceptoj de ĉielo kaj infero estas postbibliaj (rilate, memkompreneble, al la juda, ne la kristanaBiblio).
Laŭkristanaj ĉiuekleziajekzegezistoj, la priskriboj pri infero kiel loko kunfajroĉiam brulanta (vidu enMateo,Marko kajLuko) estas nurmetaforoj aludantajrealon veran sed ne priskribeblan. La modernaj, kaj ankaŭ antikvaj,teologioj uzas lanovtestamentan koncepton“esti kunKristo” (paradizo),“ne esti kun Kristo” (infero), kie kaj fajro kaj torturaĵoj estas ignorataj pro la evidenta adaptiĝo al fantaziemo. Rilateeternecon, ne nur tiuj teologioj, sed ankaŭ la ĉiujkristanaj eklezioj, tiel pensas: se pri la tempo ni havas koncepton kaj sperton, pri la eterneco ni havas apenaŭan koncepton, ĉar pri ĝi al ni mankas lasperto. Ĉiukaze, eterneco ne estas konceptebla kiel longega tempo, kiu estus infana fantaziaĵo.
En ladia Komedio,Danto imagis, ne laŭvere priskribis, la realecan inferon (kaj aliajn postmortajn realaĵojn), eĉ por ĉion igi poezifonto materiigas elstarajn fantaziaĵojn. Cetere li tionintuiciigas “kantante” pripurgatorio kajparadizo. Rilate inferon li ĝin konsistigas elringoj.
Infero iam estis konstanta temo de kristanapredikado, sed nun estasdoktrino malofte menciata aŭ ofte moligita en la plejliberalaj branĉoj de kristanismo. Eble lametaforo (fajro ktp) forigas el la justa koncepto: perdi la kontakton kun Dio kaj ne kapabli lin ami.
Laŭ Danto, infero konsistas de samcentrajringoj ĉirkaŭantaj la infeo ĉe la centro. En la plej ekstera ringo estas lavirtaj idolanoj, ekzempleVergilio kajHomero. En la pli internaj ringoj estas la pli malbonaj pekintoj, kiuj suferas pli gravajnpunojn. En lacentro de infero estasSatano kaj la grandaj perfidintoj dehistorio, ekzemple,Marko Bruto kajJudas.
Ĉunekredantoj iros al la infero: tradicie, la kristanismo instruis, ke nekredantoj kaj la kredantoj de la aliaj specoj deabrahamismo iros al infero; la nurajesceptoj povus estiinfanoj, kaj tiuj esceptoj estus nur tre duba eblaĵo. Sed laŭ multaj modernuloj, Dio estas pli tolerema ol tio.
Laŭ Danto, la ĉisubaj, inter multaj aliaj, nun loĝas en infero :
Infero. Unua parto de la Komedio de Dante, el la itala trad.Kalocsay. 1933, 288 p., plus 14 lignogravuroj. Ĉefverko de lamondliteraturo. "La koncizo, mirinda esprimforto, vortabundo kaj kolorriĉo de l' dantea lingvo, la aparta graveco kaj beleco de ĉiu vorto kaj vortlokiĝo, la ĉiam deviga fideleco vere povas malesperigi Ia tradukanton. . . Ne ekzistas aŭtoro pli malfacile tradukebla ol Dante... Kaj E pruviĝis mirinda instrumento." (El la Antaŭparolo.)