laŭ leĝo en diversaj landoj "infano estas, kiu ne plenumis sian 14-an jaraĝon", sed ĝenerale ili estas nur parte puneblaj ĝis la 18-a jaro (ĝis 14-a jaro ili estas nepuneblaj en la plej multaj evoluintaj landoj).
laŭ etapoj en la vivo oni konsideras, ke infano estashomo inter la stadioj denasko kajpubero.[1][2] La jura difino deinfano ĝenerale referencas alneplenaĝulo, tio estas persono pli juna ol laplenaĝeco.[1]
infano estas ido enfamilio[3] aŭ,metafore,aŭtoritata koncepto, aŭ aludo al klara grupa membreco en klano, tribo, aŭ religio; ĝi povas ankaŭ signifi esti forta rilata al specifa tempo, loko aŭ cirkonstanco, kiel ĉe "infano de naturo" aŭ "infano de la Sesdekaj".[4]
Laŭlonge de la historio ne sammaniere estis konsiderata la infano. En laantikvajkulturoj kutime la infano estis egaligita, en lafamilio kajsocio, alpropraĵo nemalsimile ol aliaj materiaj aŭ alispecaj propraĵoj. Kutime lapatro praktike disponis pri la akcepto kaj malakcepto pri lanovnaskito: tio videblas ankaŭ el la etimologio de la latinalevi. En la kulturoj plej konataj kiel lagreka, aŭ lahebrea, tiu sinteno daŭris laŭ jarcentoj kvankam en ili videblas ŝanĝoj protektemaj pri la infano.
En laAntikva Grekio oni konstatas, ke la absolutecon de la plej antikva patro-monarkeco anstataŭis, en la epoko deplatonismo, la absoluteco de lamonarkieca ŝtato, kiu povis disponi je la infano laŭ sia volo; nur kun lahelenismo (ekde la tria jarcentoj a.K.) la filoj ekestis konsiderataj personoj.
Tia helenisma tendenco trovis aprobon kaj novajn motivigojn en la enscenejiĝantakristanismo, por kiu la infano estas ekdenaskiĝopersono, egalrajta al ĉiu aliaplenkreskulo, ĉar kreita laŭ labildo de Dio kaj destinita al la glora eterneco. La kristana defendo kaj protektemo por la infano iom post iom modifis la leĝaron kaj kreis sennombrajninstituciojn por la egalrajta eduko de infanaro, kiuj iel jam ekzistis en aliaj kulturoj de laAntikveco. Tiu pensmaniero iom post iom disvastiĝis, eĉ profitante de tiusencaj spuroj ĉeestantaj en diversaj kulturoj, kaj persvadis, eĉ se diversmaniere motivite, la diversajncivilizojn.[5]
Esplorado alproksimigas infanojn al idoj de aliaj proksimaj specioj, nome de mamuloj.
Infandisvolviĝo aludas al labiologiaj,psikologiaj kaj emociaj ŝanĝoj kiuj okazas enhomaj estaĵoj inter lanasko kaj la fino de laadolesko, dum la individuo progresas el dependeco al pliiĝantaaŭtonomeco. Temas pri kontinua procezo kun antaŭvidebla sekvenco, kvankam kun unika irado por ĉiu infano. Ĝi ne progresas je sama maniero ĉe ĉiu etapo kaj ĝi dependas el antaŭaj tipoj de disvolviĝo. Ĉar tiuj disvolviĝaj ŝanĝoj povas esti tre forte influitaj de genetikaj faktoroj kaj okazaĵoj dum la antaŭnaska vivo,genetiko kaj antaŭnaska disvolviĝo estas kutime inkluditaj kiel parto de la studo de infandisvolviĝo. Rilataj terminoj estasdisvolv-psikologio, reference al disvolviĝo tra la tutavivodaŭro, kajpediatrio, nome branĉo demedicino rilata al lainfanzorgado. Disvolviĝa ŝanĝo povas okazi kiel rezulto de genetike kontrolitaj procezoj konataj kielmaturiĝo,[6] aŭ kiel rezulto de mediaj faktoroj kaj lernado, sed plej ofte enhavas interagadon inter ambaŭ. Ĝi povas okazi ankaŭ kiel rezulto de homa naturo kaj la kapablo por lerni el la propra medio.
Infanzorgado estaszorgado kaj superrigardo de infano aŭ infanoj, kutime el aĝo de ses semajnoj al aĝo de dektri jaroj. Infanzorgado estas la agado aŭ kapablo zorgi infanojn kutime ĉe proprahejmo,infanzorgejo,infanĝardeno, fare deinfanvartisto aŭ de aliaj farantoj. Infanzorgado estas larĝa temo kiu kovras ampleksan gamon dekuntekstoj, agadoj, sociaj kaj kulturajkonvencioj, kaj institucioj. La majoritato de infanzorgaj institucioj kiuj estas disponeblaj postulas, ke farantoj de infanzorgado havu etendan trejnadon ensukuro kajkorpulma revivigo. Aldone, kutime oni postulas historifonan esploradon, analizon pridrogoj aŭ aliajn postulojn.
Pli alta ŝtupo de infanzorgado estas transpasata aleduka sistemo, nome allernejoj.Bazlernejo estas la plej kongrua etapo por infanoj.Mezlernejo estas etapo jam por adoleskantoj, geknaboj, kiuj povas aŭ ne esti nomataj infanoj. Pli altaj niveloj en la eduka sistemo kielaltlernejoj aŭuniversitato jam iras tute for el la infanaj etosoj kaj medioj. En la du unuaj menciitaj niveloj, krom la pure eduka (instrua) aktiveco oni metas atenton ankaŭ al sanzorgo, ĉiutaga kontrolado,higieno ktp.
La vivo de infanoj sekvas iujn modelojn proprajn de la psik-biologia maturiĝo, sed ankaŭ tiu estas influita de la hegemoniaj kulturaj modeloj. Tiu fenomeno starigis konsiderindajnantropologiajn,historiografiajn kajsociologiajn esplorojn, kio atestas pri la variaĵoj kiuj observeblas en la diversaj kulturoj kaj en la diversaj epokoj.Margaret Mead estis unu de la unuaj fakuloj kiuj pridemandis la validecon de universalaj teorioj pri la karakteroj de la transiro inter la infaneco kaj la matureco.
Unu de la temoj plej polemikigaj de tiu faka produktado estas la rekonstruado de la manieroj laŭ kiuj la diversajsocioj rilatis kun la infanoj kaj la valoroj hegemoniaj en ĉiu epoko. Por Ariès, por ekzemplo, la infaneco estus “invento de lamoderneco”; laŭ tiu ideo, la antaŭmoderna epoko ne estus havinta specifan koncepton de la infaneco, tio estas, aro de diferencaj spacoj, sociaj atendoj pri infanoj kaj specifanstatuson kiu havigus al ili protektan distingon antaŭ kaj kontra la plenkreskuloj. Tiu ideo estis skizita de la germana fakuloNorbert Elias en sia studo pri la “civiliziga procezo”. La pliiĝanta kontrolo pri la edukado de infanoj estus la unua paŝo en la konstruado de la koncepto de infaneco aŭ infanaĝo.
En variaj landoj oni progresis en la rekonstruado de lahistorio de la infanoj. Por ekzemplo, la publikigo de “The Journal of the History of Childhood and Youth” okazigis la promocion de akademiaj esploroj en tiu kampo. En Usono rimarkindis la laboroj de James Marten[7], Paula Fass[8] kaj Kriste Lindenmeyer[9] inter aliaj historiistoj. En diversaj landoj deLatinameriko estis tre interesaj proponoj fare de Susana Sosenski, Bianca Premo, Nara Milanich kaj de la ĉilia fakulo Jorge Rojas Flores.
Aliaj interpretoj pri la historio de la infaneco devenas de lapsikologio de lahistorio, kiu klopodis klarigi fenomenojn kiel lainfanmortigo laŭlonge de la historio, kaj reala kajmitologia.
Unu el multaj montroj de la transformoj kiuj okazis ĉe la kompreno de la infanoj laŭlonge de la historio kaj de la kulturoj estas evidentigita se kompari la ŝanĝojn en la strukturo de lafamilio, la manierojn por idozorgado (ekzemple en la uzado demamnutristinoj), la praktikon en la uzado kaj akiro deludiloj, la kreado kaj disvolvigo de laporinfana literaturo, la disvolvigon de publikaj politikoj kaj de la doktrino de larajtoj de infanoj. Ĉefe dum la 20-a jarcento okazis plej el tiuj plej grandaj ŝanĝoj tiukadre, kion jam antaŭvidis Ellen Key kiam ŝi anoncis en 1990, ke la finanta jarcento estus estinta "la jarcento de la infanoj".[10]
La teksto de la dokumento, publikigita deSave the Children enĜenevo la 23an de Februaro 1923, estas la jena:
1. La infano devas ricevi la necesajn rimedojn por sia normala disvolvigo, kaj materia kaj spirita.
2. La infano malsata devas esti nutrata, la infano malsana devas esti mamnutrita, la infano malprogresa devas esti helpita, la infano deliktema devas esti rekuperata kaj la orfo kaj la abandonita infano devas esti protektita kaj helpita.
3. La infano devas esti la unua kiu ricevikonsolon en momentoj deangoro.
4. La infano devas esti en kondiĉoj vivteni sin kaj decas esti protektita kontraŭ ĉiu maniero ekspluati.
5. La infano devas esti edukita en la scio ke ties talento devas esti dediĉita al servo de ties proksimuloj.
Ju pli oni disvolvigas lapozitivajn sciencojn (tiuj kiuj baziĝas sur konstateblajfaktoj), kaj naturaj kaj sociaj, des pli la infaneco venas formi parton de tiuj kiel studobjekto pere de tre diversaj fakuloj, traktaĵoj kaj esploroj. Kvankam la infaneco estis konata kieltemo enOkcidento ekde tiesgreklatinaj komencoj, oni fokuzis al la procezo de lernado, instruado aŭ kulturigo. Tiel laklasikaj grekoj stampis la terminon "Paideia" (grekeπαιδεία, "edukado" aŭ "formado", kaj degrekeπαις, país, "infano") por referenci la procezon de ido-"produktado".
Ne estante la unua kiu traktis la temon,Rousseau starigas precedencon kiam proponis ideon de infaneco kiun diferencigis ĝin kvalite tute aparte de la aĝo de plenkreskuloj.[12]
Jam en 1896, Oscar Chrisman reklamis la neceson deholisma kajinterfaka scienco por fronti la temon de la infaneco kiel tuto kaj studobjekto.[13] Tiel naskiĝis lapedologio kiu tamen kiel akademia fako havos mallongan vivodaŭron pro diversaj cirkonstancoj, inter kiuj, la ĉeso de akademiaj esploroj kaj interagado pro la eksplodo de laUnua Mondmilito kaj krome pro la alproprigo de la temo fare de branĉoj de aliaj fakoj, ĉefe de lapsikologio.[13] Siaflanke, lapedagogio centriĝis en la procezo deedukado.
Oni festas la "Internacian tagon de infanoj" je diversaj tagoj en pluraj lokoj tra la mondo. Inter la gravaj tagoj estas la "Universala tago de infanoj" de laUnuiĝintaj Nacioj. Ĝi okazas je la20a de novembro.
EnBarato, oni festas la "Tagon de infanoj" je la14a de novembro, la naskiĝtago deJawaharlal Nehru, la unua ĉefministro de Barato. Multaj lernejoj aranĝas tiutage kulturajn festojn en kiuj ĉefrolas la infanoj.
La malpliiĝo de la grandeco de lafamilio en laevoluinta lando malaltigas la verŝajnecon, ke la infano havos gefratojn, bebojn aŭmaljunulojn en sia ĉirkaŭaĵo, kiuj loĝas kun li en la samadomanaro. Ĉi tio situacio plialtigas la gravecon kaj bezonon dedorlotbestoj por la emocia kaj socia disvolviĝo de la infano[14].
Eble la plej bona medio por ke infana kreskiĝo estas lanaturo, lakampoj kaj lasovaĝejo, esplorante lanaturmedion kun sia propra korpo kaj sentaro, enigante la multajnstimulojn de la natura mondo. Estas konata ke antaŭ nelonge en antaŭaj tempoperiodoj infanoj vagadis libere en siaj ĉirkaŭaĵoj, kutime sen zorgo de plenkreskulo, sed kutime en aro.
Knabo kolektantarubaĵojn enĜakarto,Indonezio.En Britio oni aprobis leĝojn pri infanlaboro, la nomitajFactory Acts, en la 19a jarcento. Infanoj pli junaj ol naŭ ne estis rajtigita labori, tiuj aĝe 9–16 povus labori 16 horojn tage laŭ laCotton Mills Act. En 1856, la leĝaro permesis infanlaboron post 9 jaraĝo, por ne pli ol 60 horojn semajne, nokte aŭ tage. En 1901, la permesita aĝo por infanlaboro estis plialtigita al 12.[15][16]
Infanmortigo aŭ infanmurdo estasdelikto kiu konsistas en la okazigo de la morto de infano (ĉu ina ĉu malina) intencite. En multaj socioj de la pasinteco kelkaj formoj de infanmortigo estis konsiderataj permeseblaj, dum en la majoritato de la modernaj socioj oni konsideras tiun praktikon absolute kontraŭmorala kajkrima. Tamen, bedaŭrinde ankoraŭ okazas — en la okcidenta mondo ĝenerale promensa malsano de iu el la gepatroj aŭ samfamilianoj aŭ per aliaj violentaj kondutoj, kaj en kelkajsubevoluintaj landoj kiel maniero kontroli la loĝantaron (ĉu ĝenerale aŭ familinivele), foje kun iu de socia akcepto.
Infanlaboro estas la uzo de infanoj (difinitaj kiel homoj malpli ol 14-jaraĝaj) por ekonomicela laboro, kiu respondas al profesio de plenkreskulo. Internacie laInternacia Organizo de Laboro (IOL) difinas infanlaboron rilate al aĝo kaj la peneco de la tasko, almenaŭ por infanoj pli ol 12-jaraĝaj. Laŭ la IOL nuntempe laboras ĉirkaŭ 250 milionoj da infanoj inter 5- kaj 14-jaraj. En publikaĵo de junio 2006UNICEF indikis 190,7 milionojn da infanoj de tia aĝo kaj "ĉirkaŭ 218 milionojn da infanoj" sen aparta aĝmencio.
Infansoldatoj estas infanoj kiuj estas uzataj porarmeoj ĉu regulaj kaj leĝaj ĉu neregulaj aŭ kontraŭleĝaj por plej diversaj funkcioj, ekde rekta militado ĝis helpaj funkcioj, kielportistoj, helpantoj,kurieroj kaj eĉprostituitoj. Aliaj kromaj funkcioj estus la uzado de infanoj kielhomaj ŝildoj aŭ kielpropagandilo pormilitistaj kampanjoj. Laŭ la IOL infanoj estas homoj kiu aĝas ĝis 18 jaroj. Tiun praktikon kaj situacion multaj organizoj tutmonde kontraŭbatalas. Ĉiuokaze la problemo estas, ke la vivo de infanoj estas terure endanĝerigita.
Laseksa misuzo de infanoj estas konduto per kiu infano estas uzata kielseksa objekto fare de alia persono kiu altrudas sian volon al ĝi, ofte pere de perforto aŭ emocia timigo, kun la celo obteni seksan plezuron. La infana seksa misuzo estastraŭmata sperto kaj estas vivita de laviktimo kielatenco kontraŭ siaj fizika kaj psikologia integrecoj.
Diversaj artaj manifestacioj, enkinarto,pentrarto kajliteraturo, priskribis la konceptojn kiuj aperis rilate al infaneco kaj infanoj. Ĝenerale la okcidenta socio estis konstruinta ekde la 19-a jarcento idealigitan rigardon al infanoj (heredo de laromantikismo kaj de laviktoriana epoko), tendenco kiu aperas iom ŝanĝita por ekzemplo en la verkaro deCharles Dickens. Pli ĵuse aperis manifestacioj pli kompleksaj pri la "homa naturo" partikulare en infanoj, kiel evidentas enLa muŝ-senjoro (1954), deWilliam Golding, kaj enThe Cement Garden (1978), deIan McEwen.
En ĵusaj jardekoj, en Usono kaj enEŭropo aperis specifa fako kiu studas la rilaton inter infano kajsocio, nome "infansociologio". Laantropologio jam havis pli longdaŭran tradicion tiukadre, kiu datas el klasikoj (Maine,Frazer,Boas), kiuj studis la tavoligojn depende de la aĝoj, krom laritojn de inicado (Van Gennep) kaj la transiron de la infanaĝo al plenkreskuleco (Mead). Tamen, la infanaĝo kiel centra temo estis enkondukita nur pli malfrue. Laekonomiko, siaflanke studis la rolon kiun ludas la infanoj en lakonsumsocio.
Lamalsato estas grava problemo kiu suferigas speciale la malriĉajn landojn, kaj kiu estas kulpa pri la morto de preskaŭ unu miliono da infanoj ĉiujare. Krome, la malsato kontribuas al malpliigo de lakogna funkciado, al malbona profito de la lernejo, al malbona sano kaj bonfarto ĝenerale.[17]
En 2007UNICEF faris internacian studon pri la situacio de infanoj en 21 industriaj landoj. Laŭ ĝia taksmetodo la situacio enNederlando estis plej bona. Aliaj studoj konstatis evoluon de ĝenerale senplana infaneco (stratinfaneco) al pli endoma kaj laŭplana infaneco (endomigita infaneco). La infanoj kies libertempo estas plenigita per specialaj edukproponoj ellernas krom konkretaj kapabloj kaj konoj ensporto,lingvoj aŭarto ankaŭkomunikajn kapablojn, pli grandanmemfidosenton kaj kune ĝenerale senton deaŭtonomeco; tamen, laŭ la studoj, ĉe infanoj kun strukturita, organizita infaneco, la kapablo organizi sian propran tempon kaj la stabileco de sociaj rilatoj tendencas esti malpliaj.[18]
Rakontoj en kiuj infanoj ludas gravajn rolojn aperis en ĉiuj epokoj, kulturoj kaj landoj. En lagreka mitologio, kvankamIliado kajOdiseado ja estis aferoj de plenkreskuloj, aperis diversaj historioj en kiuj infanoj, kaj partikularefiloj, gravis.Saturno devis engluti siajn filojn por plenumipromeson faritan al la dioj: la terura sceno estis priskribita de kelkaj postaj pentristoj kielPetro Paŭlo Rubens kajFrancisco de Goya. AnkaŭMedea mortigis siajn du filojn porvenĝi kontraŭJazono; ankaŭ tiu temo estis motivo detragedioj deEŭripido kaj aliaj, pentraĵoj deEugène Delacroix kaj aliaj, kaj deoperoj deLuigi Cherubini kaj aliaj.[19]
En laBiblio estas priinfanaj rakontoj kaj en laMalnova Testamento kaj en laNova Testamento. En la historio deAbrahamo, patro de laabrahamaj religioj, ludis gravan rolon la afero, ke lia edzino ne povis doni al li filojn, sed kiam finfine ja naskiĝis filo okazis larakonto pri lia rita ofero. PosteMoseo estis abandonita sur kesto flosanta en la riveroNilo ĝis kiam savas lin egipta princino.[20][21] Pri la nasko deJesuo estas du koincidaj aferoj: unuflanke la propra nasko estas reprezentataj por kristanoj, kielidilia sceno en kiu la bebo estas la centro de la tuto kaj almenaŭ aperasSankta Jozefo kaj laDipatrino, eble aliaj roluloj. Tiu sceno estas ripetita konstante ekde la komenco de la disvastigo de lakristanismo en tre diversaj manieroj: pentraĵoj, figuraroj (kripoj), teatraĵetoj, kantoj kaj partikulare en la festo deKristnasko. Ne multaj religioj havas infanon kiel dio; tamen en kristanismo tiu afero estas tre komplika:dio estas patro,filo (kaj kiel infano kaj kiel 33-jaraĝulo),sankta spirito ktp. Paralele denove venis alia tragedio, nome laMasakro de la Senpekuloj, legende ordonita de la reĝoHerodo la Granda, kaj denove motivo por multnombregaj artaĵoj, ĉefe pentraĵoj, sed ne nur.[22]
Ruĝkufulineto estas unu el la plej konataj infaninoj de la literaturo; ŝi riskas esti manĝata de lupo; tie en bildo deGustave Doré.
En tute alia kanalo, laferakontoj kaj popolajfabeloj montris ekde antaŭ kelkaj jarcentoj (ofte per parola disvastigo) historioj de infanoj, plej ofte en malfacilaj situacioj, kun morala celo. El tiurepertorio menciindas du rakontoj en kiuj la vivo de infanoj ege riskas: nomeRuĝkufulineto, kiu riskas esti manĝata delupo, kaj pri kiu tiom multe oni verkis, studis kaj polemikis, kajHansel kaj Gretel, kiuj estis abandonitaj de siaj malriĉegajgepatroj enarbaro. Aparta "infano" en tiaj rakontoj estasPinokjo, de la verkoLe avventure diPinocchio deCarlo Collodi, tradukita al Esperanto.[24] Ties partikulareco estas, ke tiu "infano" estas faktepupo elligno, sed cetere tiu rolulo koincidas kun aliajstereotipoj: diboĉas, maldecas kun malbonaj amikoj kaj eniras en malfacilaĵojn. La magia etoso de tiaj rakontoj estis revivigita fine de la 20-a jarcento kaj partikulare komence de la 21-a jarcento per serio de romanoj priHarry Potter kaj liaj gekolegoj kaj malamikoj en magia lernejo, kaj postajfilmoj, plej diversaj varoj ktp.
En la nuntempa socio infanoj konsumas tre ampleksan gamon de produktoj en kiuj infanoj mem ludas rolon kiel protagonistoj, nome enfilmoj,animacioj, libroj, bildoj,gazetoj,ludiloj,videoludoj, ktp. La grundo por tiumerkato estis preparita per la disvastigo laŭlonge de la tuta 20-a jarcento de la verkaro kaj universo kreita deTolkien, nomeLa Hobito, kiu aperis en 1937, kajLa Mastro de l' Ringoj, kiu aperis en la1950-aj jaroj. Tiu literaturo estis nek precize porinfana nek kun precize infanaj protagonistoj, sed ambaŭ faktoroj montris klarajnkonotaciojn al la mondo de infanoj kaj precize pro lafantazio, kiu poste havos aliajn trajtojn en lasagao de Harry Potter. La ponto estis nova tajdo de populareco de la mondo de Tolkien en la1970-aj jaroj, kun postaj popularigoj fare de tradukoj kaj filmoj. Fakte ambaŭ verkoj estas tradukitaj en Esperanto.[25]
Infanoj de nia Tero estas sveda fotolibroserio eldonita de Rabén & Sjögren, kiu traktas la ĉiutagajn vivojn de infanoj el la tuta mondo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.
„ 104. —Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis. Al malriĉulo infanoj ne mankas.”
„ 687. —Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon. Pli da infanoj, pli da manoj. Pli da infanoj, pli da beno. Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.”
„ 1174. —Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.”
↑McCardle, Peggy (Ed); McCune, Sandra (Ed); Griffin, James A. (Ed); Maholmes, Valerie (Ed), (2011). How animals affect us: Examining the influences of human–animal interaction on child development and human health. Washington, DC, US: American Psychological Association, xvi, 228 pp
↑Alma von der Hagen-Demszky:Familiale Bildungswelten: Theoretische Perspektiven und empirische Explorationen. In: Deutsches Jugendinstitut e. V. (Hrsg.):Materialien zum Thema Familie und Bildung I. München, oktobro 2006, p. 50 ((el Retarkivo *)).
↑Juan Manuel Prado, Ricardo Rodrigo kaj Luciano García Lorenzo (direktoroj),Historia Universal de la Literatura, De la Antigüedad al Renacimiento, tomo I, Orbis-Euroliber, 1984, 1990,ISBN 8479051434, p. 68.
↑Nándor Gion,A kárókatonák még nem jöttek vissza; Forum, Újvidék, 1977. En EsperantoLa kormoranoj ankoraŭ ne revenis, tradukita de Lászlo Huszár, KLEKS, Bielsko-Biała, Thaumiers, Subotica, 1991.Sortűz egy fekete bivalyért; Forum, Újvidék, 1982. En EsperantoSalvo al nigrabubalo, tradukita de Lászlo Huszár, Zsoli Bt, 2008.
Gabriella Seveso,Paternità e Vita familire nella Grecia Antica, Studium, 2010.
Thomas Altgeld, Petra Hofrichter:Reiches Land, kranke Kinder? Gesundheitliche Folgen von Armut bei Kindern und Jugendlichen. Mabuse-Verlag, 2000,ISBN 3-933050-21-9.
Sabine Andresen, Klaus Hurrelmann:Kindheit. Beltz, Weinheim 2010.
Philippe Ariès:Geschichte der Kindheit. dtv, München 1978,ISBN 3-423-04320-2.
Lloyd deMause:Hört ihr die Kinder weinen. Eine psychogenetische Geschichte der Kindheit. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1977,ISBN 3-518-07458-X.
Klaus Arnold:Kind und Gesellschaft in Mittelalter und Renaissance. Beiträge und Texte zur Geschichte der Kindheit (= Sammlung Zebra. Reihe B, Band 2). München und Paderborn 1980,ISBN 3-506-13152-4.
Hugh Cunningham:Die Geschichte des Kindes in der Neuzeit. Artemis & Winkler, Düsseldorf 2006,ISBN 3-538-07229-9.
Imke Behnken, Jürgen Zinnecker (Eld.):Kinder, Kindheit, Lebensgeschichte – ein Handbuch. Kallmeyersche Verlagsbuchhandlung GMBH, Seelze-Velber 2001,ISBN 3-7800-5245-8.
Anna Freud:Wege und Irrwege in der Kinderentwicklung. 7. Auflage. Klett-Cotta, Stuttgart 2003,ISBN 3-608-96004-X.
Melanie Klein:Das Seelenleben des Kleinkindes und andere Beiträge zur Psychoanalyse. 8. Auflage. Klett-Cotta, Stuttgart 2006,ISBN 3-608-95107-5.
Wolfgang Schneider; Ulman Lindenberger; Rolf Oerter; Leo Montada (Eld.) (2012):Entwicklungspsychologie. 7., vollst. überarb. Aufl. Weinheim [u. a.]: Beltz.
Peter Rossmann:Einführung in die Entwicklungspsychologie des Kindes- und Jugendalters. 4. Auflage. Huber, Bern 1996,ISBN 3-456-82723-7.
Kinder in der Weltliteratur, Erzählungen, Auswahl kaj Nachwort de Federico Hindermann, Manesse Verlag, Zürich 1998,ISBN 3-7175-1610-8.