Laŭ la nacisocialistoj (kies estroAdolf Hitler estisregna kanceliero de kvar semajnoj) la bruligo estis parto de komunista komploto. En la komenco ili verŝajne vere kredis tion, sed fariĝis jam baldaŭ evidenta ke ne ekzistis aktuale tiaj planoj. Tamen la nacisocialistoj misuzis la okazon por persekuti politikajn kontraŭulojn. La koncerna dekreto de laRegna Prezidento estas konsiderata la unua paŝo en la nacisocialistan diktatorecon. Origine Hitler planis realigi sian diktatorecon pere de novaj elektoj en marto kaj speciala leĝo, kio krome okazis.
Laŭ la komunistoj kaj multaj aliaj, la nacisocialistoj mem bruligis la parlamentejon por havi pretekston plene akiri la potencon en la ŝtato.
Trie ekzistas la tezo keMarinus van der Lubbe mem sola kaj proprainiciate bruligis, por protesti kontraŭ la nova nacisocialista-konservativa registaro. Komence de la1960aj jaroj amatora historiistoFritz Tobias kaj la posta universitata profesoroHans Mommsen pridubigis la ĝis tiam superregantan duan tezon. Fakte principe eblis ke Van der Lubbe memstare bruligis, kaj ne estis trovitaj planoj de komunistoj aŭ nacisocialistoj pri la bruligo.
La demando pri la farinto estas tikla disputaĵo pro politikaj kialoj; kelkaj kritikantoj opinias ke la nacisocialistoj devas esti nomataj la farintoj, ĉar alie oni povus dubi same pri aliaj krimoj de la nacisocialistoj. Inter la akuzitoj estis ankaŭ la posta bulgara ŝtatestroGeorgij Dimitrov.