Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Imunologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elImunologo)
Parto de serio pri
Scienco
 
vdr

Imunologio estas scienca analizo, esploro de la kontraŭstara kapablo (imuneco) de la organo kontraŭ atakoj de fremdaj organismoj.

La artefarita imuneco estas konata ekde post laboroj deEdward Jenner (1796), sed la scienca bazo de la imunologio estis ellaborita nur unu jarcenton poste. Tiam oni ekkonis, ke multajninfektajnmalsanojn kaŭzas la multiĝintajmikroorganismoj. Alia ekkono estis tiutempe la malkovro de agado de kemiaĵoj kaj ĉelaj partoj kontraŭ la fremdaj materialoj (antigenoj) en la korpo. Tiuj ekkonoj, malkovroj kondukis al sukcesaj imunizaj metodoj, kiuj kapablis aktivi kaj fortigi la naturajn defendajn rimedojn de la organo kontraŭ la malsanoj.

La scienco komprenis nur en la 20-a jarcento la estiĝon de lalimfocitoj, kiuj respondis al penetro de laantikorpoj kaj antigenoj. La moderna imunologio - krom lavakcinado – povas influi la imunsistemon de la korpo por la deziratajterapiaj celoj, per diversaj medikamentoj kaj traktadoj.

La malkovroj de la imunologio estas gravaj pri traktado de la alergio, kio estas trosentema reago de la imunsistemo je (ĝenrelae senĝenaj) antigenoj, kielpoleno. Ĉe transplantado de organoj kaj ostoj, necesas imunosupresava (imunsubprema, malfortiga je la imunsistemo, per medikamentoj) traktado, por eviti la elĵeton de fremdajhistoj.

La imunologio ankaŭ esploras la aŭtoimunajn malsanojn, ĉe kiuj laimuna sistemo atakas la proprajn histojn kvazaŭ ĝi estus fremda korpo.

Konataj immunologoj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Imunologio&oldid=9037699"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp