| Imre Pávó | |
|---|---|
| Persona informo | |
Imre Pávó, laŭ la hungarlingve kutima nomordoPávó Imre, estishungara mezlerneja kaj altlernejainstruisto,matematikisto,elektrinĝeniero.
Imre Pávó[1][2] naskiĝis la 26-an de marto 1932 (nun1932-03-26) enSzeged, li mortis la4-an de aŭgusto 2012 en Szeged.
Imre Pávó maturiĝis engimnazio en sia naskiĝurbo en 1950, poste li akiris pedagogian diplomon enScienca Universitato de Szeged en1955. Post la diplomo li instruis en gimnazio deKistelek inter 1955–1961, poste en mezlernejoj en Szeged (1961–1965), pli poste li estis laboratoriestro en Szeged. Intertempe li akiris elektrinĝenieran diplomon en 1967 enTeknikuniversitato de Budapeŝto, en la sekva jaro li doktoriĝis en Universitato de Szeged, en 1974 li kandidatiĝis (CSc) antaŭ laHungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1959, du filoj naskiĝis en 1960 kaj 1963.