Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Imperiestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperiestro
nobela rango
pozicio
profesioRedakti la valoron en Wikidata
monarko
vdr

Imperiestro (itale imperatore,france empereur,angle emperor,portugale imperador) estas plej alta rango demonarĥo, kiu norme kompreneble estrasimperion.

Historie, la unuaj estroj, kiuj uzis la titulon de 'imperiestro', estis la estroj de laRomia imperio, kvankam oni tradukas tiel ankaŭ la titolojn de multaj pli fruaj regnestroj.Ekde la imperiestroDiokleciano la Romia imperio povis havi du imperiestrojn. De Diokleciano ĝisNapoléon neniam havis plu ol du imperiestroj en la okcidenta signifo.

En pluraj eŭropaj lingvoj la vorto devenas de lalatina vortoimperator ("generalo, kiu havasimperiumon"). Post la fino de laRomia respubliko, la Romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sianarmean signifon kaj fariĝis titolo depolitika potenco.Aliaj lingvoj uzas formojn elcaesar.

Post la falo deBizanca imperio, la estro deOsmanida imperio ofte estis nomata "imperiestro de Turkio, kvankam neĝuste. Ankaŭ oni tradukas per "imperiestro" titolojn kiaj estas la japanajtennoo kajmikado, kiuj dum epoko estis nur religiaj.Kiamhispanoj atingis Japanion en la 16-a jarcento, ili komence komprenis la imperiestron kiel japanan "papon" kaj laŝogunon kiel la japanan "imperiestron". Oni tradukas perimperiestro ankaŭtlatoani (la titolon de reganto deAztekoj) kajinkao.

Ankaŭ vortoj ne devenaj de “Caesar” aŭ “imperator”, sed kiuj estas la titoloj de kelkaj regantoj, estas tradukataj kiel “imperiestro”: “Huangdi” (regantoj deĈina Imperio), “Basileus” (regantoj de la Bizanca Imperio), “Ten-no” (Japanio), “Granda Mogolo” (Mogola Imperio – sed en tiu kazo oni ĝenerale konservas la esprimon aŭ vorton “Granda Mogolo / Grandmogolo”), “Negus Negesti” (kiu signifas “Reĝo de la reĝoj” enEtiopio).

Ekde la jaro 1804 "inflacio" de titolo okazis, ĉar ekde kiamNapoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti "imperiestro", ĉefe post akirikoloniojn. Estis kelkaj imperioj – t.e. fortaj nacioj kiuj superregis aliajn popolojn - kies regantoj ne havis la titolon “imperiestro”; ekzemple la titolo de la reganto deUnuiĝinta Reĝlando, kiu estigis laBritan Imperion, estis “Reĝo/Reĝino”; la sama okazis kun la granda portugala regno de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la kazo de lapersa imperio, la regantoj estas nomataj aŭ konsiderataj “Grandaj Reĝoj”. Kurioze estas, ke de 1876 ĝis 1948 la britaj reĝoj kaj reĝinoj portis la titolon “Imperiestro/Imperiestrino de Hindio”.

Imperiestrino

[redakti |redakti fonton]

La vortoimperiestrino havas du signifojn:

  • "ina imperiestro",
  • "edzino de imperiestro".

La plej multaj imperiestrinoj iam vivintaj estis "nur" edzinoj de imperiestroj.Inter la tre maloftaj veraj "inaj imperiestroj" estas ekzemple la japanaGo-Sakuramachi, kaj la brita reĝinoViktoria kiel "imperiestrino de Hindio".

Historiaj imperiestroj

[redakti |redakti fonton]

Historiaj regantoj, nomigitaj imperiestroj postNapoléon

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Imperiestro&oldid=9289672"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp