Imeretio (kartveleიმერეთი) estas histori-geografiaprovinco en okcidentaKartvelio, en la meza kaj supra fluo de larivero Rioni. Centro:Kutaisi. Gravaj industriaj urboj estas Samtredia,Ĉiatura (manganprilaborado), Tkibuli (karbominejo), Zestafoni (metalurgio). Imeretio estas agrikultura regiono, konata pro ĝiaj morusarboj kaj vinberejoj.
Imeretanoj, kun nombro de ĉirkaŭ 500.000, parolas la imeretian dialekton de la kartvela lingvo kaj verŝajne reprezentas unu el la plej fruajn branĉojn de la kaŭkazianoj.
Imeretio estas konata de1442, kiam la kartvela reganto Aleksandro disdividis sian regnon en tri partojn inter siaj filoj; unu parto estis Imeretia reĝlando.De 1510 estis ofte invadita de laturkoj. Estis sendependa regno de la 16a al 18a jc. En 1804-1810 Imeretio batalis kontraŭRusio ĝis plena aneksado fare de la Imperio.