Illinois Jacquet | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jean-Baptiste Jacquet |
Naskiĝo | 31-an de oktobro1922 (1922-10-31) en Broussard |
Morto | 22-an de julio2004 (2004-07-22) (81-jaraĝa) en Kvinzo |
Mortokialo | Korinfarkto![]() |
Tombo | Woodlawn Cemetery![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono![]() |
Alma mater | Wheatley High School(en)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | jazz saxophonist(en)![]() bandestro muzikisto kantisto komponisto saksofonisto ![]() |
Illinois Jacquet (fakteJean-Baptiste Jacquet; *31-an de oktobro1922 en La Broussard[1],Luiziano; †22-an de julio2004 enNovjorko) estis famaĵazmuzikisto. Latenorsaksofonisto estis konata pro siaj stiltranspaŝaj ideoj kaj komponaĵoj kaj ludis kun preskaŭ ĉiu ĵaz- kaj blusfamulo siatempa.
Li famiĝis en1942 pro sia 80-sekunda soloo enFlying Home deLionel Hampton. Ekde1981 li koncertis kun sia propra bandego. Jacquet validis kiel unu el la plej grandiozaj saksofonistoj de laĵazhistorio. Al pli vasta publiko li konatiĝis en 1993, kiam li kune kun la tiamaprezidanto de Usono kaj ŝatokupa saksofonistoBill Clinton ludis duope okaze de ties solena enoficiĝo. Lastan fojon li koncertis16-an de julio 2004 en Novjorko; ses tagojn poste li mortis prokorinfarkto.
Jean-Baptiste „Illinois“ Jacquet estis filo desiuanino kaj de kreola fervojlaboristo. La ŝercnomo „Illinois“ devenas de la indiana vortoilinivek (= superulo). Lia pli aĝa frato estis trumpetisto Russell Jacquet (1917–1990).
Jacquet komencis labori en la aĝo de tri jaroj kielfrapdancisto en la patra bando. Poste li ludis tie komencefrapinstrumentaron, postsekve saksofonon. Kiel membro de la bandego de Lionel Hampton Jacquet ludis en 1942 je la aĝo de 19 jaroj dum la kantoFlying Home tute novstilan soloon. Tiel li atentigis aliajn popularajn muzikistojn pri si. En1945 li anstataŭisLesteron Young ĉe la bando deCount Basie kaj surdiskigis kun ĝi multajn furorkantojn. En1946 Jacquet fondis sian unuan propran bandon kaj jam frue koncertvojaĝis kun ĝi tra la mondo.
En1983 li elkonstruis ĝin al grandaorkestro, kun kiu li vojaĝis pli ol 20 jarojn traUsono kajEŭropo. Jacquet akompanis ankaŭ famulojn kielLouis Armstrong,Nat King Cole,Dizzy Gillespie,Charlie Parker,Jo Jones,Buddy Rich,Ella Fitzgerald kajMiles Davis.
Al la plej konataj pecoj de Jacquet apartenasBlack Velvet,Robbin's Nest kajPort of Rico. Lia impulsiĝemo faris lin publikomagneto de la tutmonde prezenta koncertserioJazz at the Philharmonic. Lian vivon kaj verkadon dokumentis en1992 Arthur Elgort per la filmoTexas Tenor - The Illinois Jacquet Story. Inter la aktoroj ankaŭ estas la mitabasinstrumentistoRay Brown.
Lia tombo troviĝas en Novjorko sur Tombejo Woodlawn en la urbopartoBronkso apud la tombo de Davis.