Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Illana

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Illana
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
KomarkoAlkario
Poŝtkodo19119
Demografio
Loĝantaro919  (2024)[+]
Loĝdenso10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo40° 11′ N,2° 54′ U(mapo)40.185277777778-2.9069444444444Koordinatoj:40° 11′ N,2° 54′ U(mapo)[+]
Alto750 m[+]
Areo94 km² (9 400 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Illana (Kastilio-Manĉo)
Illana (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Illana
Illana (Hispanio)
Illana (Hispanio)
DEC
Situo de Illana

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoIllana[+]
vdr

Illana [iĜAna] estasmunicipo enHispanio, en laaŭtonoma komunumo, doregionoKastilio-Manĉo kaj laprovinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis919 loĝantoj sur areo de94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de9,8 loĝantoj/km². La municipa blazono estas konstituita deolivarbo, kiu estas arbo hegemonia en La Alcarria, laepiskopa bastono de laĈefepiskopujo de Toledo, el kiu la urbo dependis, kaj laKruco de Kalatrava. La loĝantoj nomiĝasillanitos [iĝaNItos] respektiveillanitas [iĝaNItas].

Situo

[redakti |redakti fonton]

Illana situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarkodistriktoAlkario en la plej dua pinto de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 750 m supermarnivelo; je 83 km elGvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 86 km elMadrido, la ŝtata ĉefurbo, kaj je 91 km elKvenko. Lageografiaj koordinatoj estas 40°11′07″N 2°54′25″Ok. Illana situas sur mallarĝa ravino inter altaj montetoj, ĝi estas trapasata de du malgrandaj rojoj. Najbaras la municipojAlmoguera,Albalate de Zorita,Saceda-Trasierra,Barajas de Melo,Leganiel,Driebes kajMazuecos.

Historio

[redakti |redakti fonton]
fontano kaj preĝejo de la Asunción, do deĈieliro
tempopasa filmo pri Illana

La nomo de Illana derivas de lalatina “Juliana”, reference alsankta Juliano, kvankam ne ekzistas aktuale templo dediĉita al tiu sanktulo.[1]

La origino de Illana estas tre antikva. Tra ĝia teritorio pasis laromia vojo, kaj poste reĝa vojo, deKvenko alHuete kaj alMadrido. La bordoj plej facile transireblaj de la riveroTaĵo estis setlejo de vilaoj kaj agrikulturaj espluatejoj en la epoko de laRomia Imperio.

Dum la epokoalandalusa la montaro Altomira kaj la bordoj de la rivero Taĵo estis parto de lakora de Santaver.

En la12-a jarcento la teritorio estis konkerita de laregno Kastilio, kaj Illana estis inkludita en la teritorioalfoz deZorita, apartenanta al laOrdeno de Kalatrava. La militordeno de Manĉo, etendiĝis elstare al la nordo. En la suda zono dela Alcarria ĝi havis setlejon tre loĝata kaj riĉa. Illana estis konsiderita la plej antikva setlejo de la teritorio de Zorita, ĉar ĝi havis la privilegion paroli pli antaŭe ol la ceteraj vilaĝoj.

Illana iĝissenjorio de reĝa posedo, kvankam plue en teritorio de Zorita, agnoskante la tuja aŭtoritato de la komendadoroj.

En1605,Filipo la 3-a vendis la urbeton al la markizo de Almonacid, kaj en la18-a jarcento estis aĉetita de Juan de Goyeneche, markizo de Belzunce, kiu en la alkaria altebenaĵo fondisNuevo Baztán, kie li konstruis palacon, preĝejon kaj kolonion ĉirkaŭ floranta industrio devitro. Dum la senjorio de Goyeneche, Illana konis plej grandan kreskon, kaj instaliĝis en ĝitekstilaj kaj ledaj industrioj, detanado kaj ŝnurfadenoj. Kromvinoj, kiuj jam ekde tempo plej antikva ĝuis famon en la kortego. En la ĉefa strato, Juan de Goyeneche konstruigis palacon de stilo baroka, prilaboritaj linioj kaj granda centra blazono, tre probable desegnita deJosé Benito de Churriguera.

Post laHispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 702 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Illana, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Illana kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 919 en 2024.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Agrikulturo kajbrutobredado (ŝafoj, bovoj kaj porkoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Ĝi produktis hordeon, tritikon kaj sunfloron. Ĝi havis fabrikon de oelo kaj de faruno.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ranz Yubero, José Antonio.Diccioonario de toponimia de Guadalajara. Aache Ediciones. Guadalajara, 2007.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
municipoj de provinco Gvadalaĥaro
 
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Illana&oldid=8839990"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp