Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ilinojso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilinojso
(Illinois)
Ŝtato
Mapo de usono kun Ilinojso montrata
Blazono
Moto: State Sovereignty, National Union ("Ŝtata Suvereneco, Nacia Unio")[1]
Kromnomo: Land of Lincoln ("Lando deLincoln"),Prairie State ("Preria Ŝtato")[1]
LandoUsono Usono
Gravaj urbojĈikago
ĈefurboSpringfield
Plej alta punktoCharles Mound
 - alteco377 m s. m.
 - koordinatoj42° 30′ 00″ N91° 31′ 00″ U / 42.50000 °N, 91.51667 °U /42.50000; -91.51667(mapo)
Plej malalta punktoMisisipo (rivero)
 - alteco85 m s. m.
 - koordinatoj36° 58′ 00″ N87° 30′ 00″ U / 36.96667 °N, 87.50000 °U /36.96667; -87.50000(mapo)
Areo149 949 km² (14 994 900 ha)
Loĝantaro12 812 508 (2020)
Denseco85,42 loĝ./km²
Estiĝo3-a de decembro 1818
GuberniestroJB Pritzker
(ekde 14-a de januaro 2019)
HorzonoCST (UTC-6)
 - somera tempoCDT (UTC-5)
Vikimedia Komunejo: Illinois
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo
Map

Ilinojso (NPIV'a formo; foje uzeblas ankaŭ la formoIlinojo, angle:Illinois [il-i-NOJ]) estassubŝtato deUsono.

Ĝi ricevis sian nomon pro lafranca formo deIlini, kiun oni formis per la aldonado de la franca sufikso-ois — la 's' ne prononciĝas en la franca kaj plejofte ne prononciĝas en laangla. LaIlini estis tribo (au tribaro) de indianoj kiuj tie loĝis. Latero kie situas Ilinojso estis parto de la teritorio cedita al la novaUsono de laBrita Regno post laUsona milito por sendependeco. Je la3-a de decembro1818, ĝi fariĝis la 21-a ŝtato de Usono. Dum la19-a jarcento, Ilinojso estisgeografie tre oportuna ĉar ĝi estis la sola akvovojo inter laGrandaj Lagoj kaj laRivero Misisipo. Ĝi iĝis ankaŭ centro por fervojoj, kaj poste por lainterŝtata ŝosea sistemo. Ilinojso fidelis al la Usona Unio dum laUsona interna milito de1861-1865.

La flankoj de Ilinojso tuŝas en la nordoViskonsinon (angle: Wisconsin), en la oriento lalagon Miĉigano,Indianaon kaj lariveron Ohio, kaj en la okcidento, la Misisipo-Riveron. La ĉefaj produktoj en la ŝtato estasmaizo,bovoj, kajporkoj. Du gravaj naciaj laboratorioj, Fermilab kaj Argonne National Laboratory, situas en la ŝtato.Universitato de Ĉikago enĈikago,Nordokcidenta Universitato enEvanston kajUniversitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign estas tri gravaj universitatoj en Ilinojso.

En Ilinojso loĝas (en2000) 12,4 milionoj da homoj. La plej grandaurbo estasĈikago, kie loĝas 8,0 milionoj da homoj (inkluzive de iom da homoj en Indianio kaj Viskonsino), 2,9 milionoj interne de la urbolimo mem. Aliaj grandaj urboj estasRockford (Ilinojso),Aurora (Ilinojso),Naperville kajPeoria (Ilinojso). La ĉefurbo estasSpringfield (Ilinojso). Ilinojso havas 22 reprezentantojn en la usona kongreso (inkluzive de la 2 senatanoj).

Famaj ilinojsanoj estasAbraham Lincoln kajRonald Reagan,usonaj prezidantoj;Adlai Stevenson, usona ambasadoro ĉe laUNO; rokmuzikistoEddie Vedder; senatanoHillary Clinton; kaj komikistoJack Benny. Inter vidindajturismaj lokoj estas la laborejo de laarkitektoFrank Lloyd Wright enOak Park, kajNavy Pier en Ĉikago, la Lincoln-domo en Springfield, kaj ŝtat-parkoj ĉie en la ŝtato. La solanordamerikabahaa templo situas enWilmette, norde de Ĉikago.

Politike, Ilinojson ne tute regas laDemokrata Partio nek laRespublikana. Ĉikago estas forte Demokrata, sed la ĉirkaŭaj kantonoj ĉefe preferas la Respublikanojn. Ilinojso oficiale permesasmortpunon, sed ekde 2000, pro ordono de la ŝtatestro George Ryan, ekzistas moratorio ĝis estontaj reformoj de la justeca sistemo. De 2019 la guberniestro de Ilinojso estasJ. B. Pritzker.

Urbegoj laŭ loĝantarnombro

[redakti |redakti fonton]

Urboj laŭ alfabeto (elekto)

[redakti |redakti fonton]

Esperanto en Ilinojso

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1 Illinois State Motto (angle). Ŝtato de Ilinojso. Arkivita ella originalo je 2021-11-21. Alirita 2020-12-26 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Subŝtatoj kaj teritorioj deUsono
Ŝtatoj de UsonoFlago de Usono
Federacia distrikto
Dependaj teritorioj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ilinojso&oldid=9225180"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp