![]() | Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojnIlanz (komunumaro) kajIlanz (stacidomo). |
Ilanz | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
former municipality of Switzerland • urbeto • kvartalo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 46′ 30″ N9° 12′ 22″ O / 46.77500 °N, 9.20611 °O /46.77500; 9.20611(mapo)Koordinatoj:46° 46′ 30″ N9° 12′ 22″ O / 46.77500 °N, 9.20611 °O /46.77500; 9.20611(mapo) |
Areo | 4,67 km² |
Alteco | 702 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 7130 |
Komunumkodo | 3574 |
![]() | |
Ilanz (en la romanĉa lingvoGlion) estas historiaurbo, komunumo kaj ĉefloko de lakomunumaro Ilanz kaj de ladistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 2338 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.
la pitoreska mezepoko urbeto situas ĉe la bordo de laAntaŭa Rejno, kaj nomas sinla unua urbo ĉe la brodo de Rejno. Oriente de la urbocentro alfluas al riveroGlogn, kiu fontas en la Valo Lugnez, al la Antaŭa Rejno. Al la komunumo Ilanz apartenas krom la urbeto Ilanz mem la vilaĝojStrada kajSontga Clau.
La komunumo Ilanz limas en nordo alRuschein, en nordoriento alSchluein, en oriento alCastrisch, en sudoriento alSevgein, en sudo alLuven, en sudokcidento alMundaun, en okcidento alRueun, kaj en nordokcidento alSchnaus.
Tra Ilanz pasas la kantona ĉefvojo nr-o 19 deTamins alOberalppasejo kaj en Ilanz komenciĝas la vojo al la Valo Lugnez. Ilanz disponas pri stacidomo ĉe la linio deRetia Fervojo deKoiro traOberalppasejo alRealp. De la stacidomo deIlanzpoŝtaŭtolinioj kondukas alFlims,Vrin kajValzo.
La unua dokumenta mencio de Ilanz datiĝas el la jaro765 kielIliande. En la jaro1289 la unuan fojon Ilanz estis menciita kiel urbo. Ĝis proksimume1380 la centro de la tribunalejo Gruob estisSagogon. Tiam per la konstruo de ponto trans Rejno Ilanz fariĝis doganstacio, kio havis esencan signifon de Ilanz kiel urbo kaj centro de la regiono. Dummezepoko Ilanz estis sub la regado de la voktejo de la Baronoj de Belmont kaj ek de1400 de la Baronoj de Sax. Interne de la urbomuroj ekzistis propra malalta tribunalo. Laurborajto de1390 enhavis regularon pri konstruado, fajroprotektado kaj ekonomio. Dum la belmonta konflikto de1352 la urbo estis parte dezertigita, kaj en la jaro1483 ĝi komplete bruliĝis, sed jam tuj poste estis rekonstruita. En la jaro1395 en Ilanz estis fondita laGriza Federacio.[1]
En la origineromanĉlingva urbo en la lastaj jaroj, kiel preskaŭ ĉe en la romanĉlingva regiono la elcentaĵo degermanlingvanoj konsiderinde kreskis. Okaze de la lastapopolnombrado ankoraŭ 30% de la loĝantaro parolis denaske la romanĉan lingvon, dum la germanan parolis jam multe pli ol la duono. Ekzistas nuntempe projekto krei dulingvan lernejon, sed ĉu per tio la malkresko de la romanĉa lingvo povas esti malhelpata estas dubinda.
|