Ikso-radioj aŭX-radiado aŭRentgena radiado estas tipo dejoniga radiado, kiu formas parton de laelektromagneta spektro, kaj estas do formata defotonoj. Ĝi estas tre energia, kvankam ĝenerale oni uzas la nomon por parto de la spektro kun malpli granda frekvenco ol lagama-radiado. Ĝia ondolongo troviĝas inter 10 kaj 0,1nanometroj. La iksoradioj estis malkovritaj en1895 de la germanafizikistoWilhelm Conrad Röntgen. Li dokumentis ĝiajn propraĵojn, kaj, ĉar nekonataj, donis al ili la nomonX. En diversaj lingvoj ili estas ankaŭ konataj kiel Röntgen- aŭrentgena radiado.
Radiografio de la mano de infano
La ikso-radioj formiĝas en la ekstera tavolo de laatomoj, pro fenomenoj okazantaj alelektronoj en siaj orbitoj, jen prosaltado inter energiaj tavoloj, aŭ pro subita malakcelo de la elektrono. Fakte tiu origino estas la ĉefa diferenco al la gama-radiado, kiu estas formita en la atomanukleo.
La ikso-radioj estas uzataj ĉefe por la bildigo de la interno de la materio, profitante ĝian grandan kapablon de trairado de la fizikaj korpoj. La plej konata utiligo estas la medicinaradiografio, kiu permesas la vidadon de la interno de la korpo, ĉefe de la malmolaj organoj. Ankaŭ estas kutima la industria radiografio, por ekzameni la internon de la materialoj aŭ la ujoj.