Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ignacy Krasicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacy Krasicki
Persona informo
Ignacy Krasicki
Naskiĝo3-an de februaro1735 (1735-02-03)
en Dubiecko,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto14-an de marto1801 (1801-03-14) (66-jaraĝa)
en Berlino, Reĝlando Prusio,  Sankta Romia Imperio
TomboPrimatial Basilica Metropolitan Cathedral of Gniezno(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiokatolika ekleziovd
Etnopolojvd
Lingvojpolafrancavd
ŜtatanecoRespubliko de Ambaŭ NaciojRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materLviv Jesuit College(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboIgnacy Krasicki
Familio
DinastioHouse of Krasickivd
PatroJan Boży Krasicki(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoAnna Starzechowska(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupokatolika episkopo(1766–)
katolika sacerdoto(1759–)
romkatolika diakono(1758–)
dramaturgo
ĵurnalisto
tradukisto
verkisto
romanisto
lingvisto
poeto
episkopoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojLa aventuroj de Nikolao Doświadczyński ❦
Monaĥomaĥio ❦
Ho sankta amo de la amata patrujovd
 
Postenoj
Postenojromkatolika ĉefepiskopo de Gniezno(1795–)
Roman Catholic bishop of Warmia(en)Traduki(1766–)
titulara episkopo(1766–)
Crown Chaplain of the Kingdom of Poland(en)Traduki
deputito
Primate of Poland(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojPrusa Akademio de Sciencoj
Warsaw Society of Friends of Learning(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
(Princ-)episkopo de Varmio
princepiskopo
Dum1766–1772
AntaŭuloAdam Stanislaus Grabowski
Sekvantoneniu(princepiskoplando nuligita kaj aligita alPrusio)
2-a periodo
episkopo
Dum1772–1795
SekvantoKarl von Hohenzollern-Hechingen
Ĉefepiskopo deGniezno
Primaso dePollando
Dum1795–1801
AntaŭuloMichał Poniatowski
SekvantoIgnacy Raczyński
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Ignacy Błażej Franciszek KRASICKI (3-a de februaro 1735 – 14-a de marto 1801) estis pola nobelo kaj episkopo, ekde 1766princepiskopo de Varmio (germane Ermland) kaj ekde 1795ĉefepiskopo deGniezno (tial,primaso dePollando),pola grava poeto de laKlerismo[1] ("princo de poetoj"), kritikisto de la pastraro,[1] "La Fontaine de Pollando", aŭtoro de la unua pola romano, dramaturgo, ĵurnalisto, enciklopediisto, kaj tradukisto el la franca kaj greka.

Liaj plej elstaraj literaturaj verkoj estisBajki i przypowieści (Fabloj kaj Paraboloj, 1779),Satiroj (1779), kaj poeziaj leteroj kaj religia liriko, en kiu la artisteco de lia poezia lingvaĵo atingis pinton.[1]

Ignacy Krasicki

Li debutis per la himnoŚwięta miłości kochanej ojczyzny (Sankta amo de amata patrujo). Poste li kreis ankaŭ la poemon hero-komikan (komedian eposon)Myszeida. Tiu malgranda verko iĝis prominenta. La intrigo de tiu humura eposo estas inspirata per la legendo priPopiel, la pola princo pagana kiu estis manĝita de musoj. La verko estas skribita per alta stilo malgraŭ la humura rakonto. Ĝi estas alegoria moko de laegoismo kaj drinkemo deSarmatoj. La aŭtoro kritikas tie la barokan tradicion literaturan.

Poste Krasicki kreis sian duan gravegan verkon por la pola kaj eŭropa literaturo - ĝi estis la unua pola romanoMikołaja Doświadczyńskiego przypadki (Aventuroj de Nikolao Doświadczyński). En la humura romano Krasicki priskribas malsaĝan polan nobelon kiu enamiĝinta al malriĉa Julianne estas sendita de sia patrino eksterlanden. Li vizitas la tutan Eŭropon deVieno ĝisParizo kaj poste li venas al Batavio, tamen lia ŝipo detruiĝas ĉe la bordo de lando Nipu (Japanio). Priskribo de tiuutopia lando estas la tuta kritiko de la klasika kulturo de la aŭtoro. Pola nobelo strebas reveni al Eŭropo kaj hispanoj lin malliberigas. Laborante en Sudameriko li poste estas liberigita kaj li revenas al Eŭropo. Post reveno al Pollando li zorgas pri la bono de sia lando. La tuta humura romano estis tre populara dum Klasikismo. La famo de Krasicki estis tiom granda ke li estis partoprenanto de famajtagmanĝoj ĵaŭdaj (pole:obiady czwartkowe - ĵaŭdoj kiam reĝoStanislao renkontiĝadis kun gravaj kulturaj personoj, kiuj estis simbolo de la pola klasikismo).

Grandan skandalon li provokis kiam li eldonisMonachomachia (Monaĥomaĥio - la batalo de monaĥoj). La hero-komika poemo estis satira priskribo demonaĥejoj. La humura batalo inter monaĥoj pro vino estas opiniata kiel majstra verko de la pola kaj eŭropa satira poezio. En la posta verkoAntymonachomachia li skribis:Ankaŭ rido povas esti ofte la instruo, kiam oni pri difektoj, ne pri personoj ridas. Post la falo de Pollando Krasicki ĝismorte estis kontraŭa al okupaciantoj. Li eĉ ne donis alFrederiko la 2-a Prusa sianomaĝon, nome tributo de vasaleco, sed li tamen tenis bonan amikecan rilaton al li.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,2 "Ignacy Krasicki", Encyklopedia Polski (Enciklopedio de Pollando), p. 325.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  • Edward Balcerzan, eld.,Pisarze polscy o sztuce przekładu, 1440–1974: Antologia (Polish Writers on the Art of Translation, 1440–1974: an Anthology), Poznań, Wydawnictwo Poznańskie, 1977.
  • Jan Zygmunt Jakubowski, eld.,Literatura polska od śreniowiecza do pozytywizmu (Polish Literature from the Middle Ages to Positivism), Warsaw, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1979,(ISBN 83-01-00201-8), pp. 245–54.
  • Encyklopedia Polski (Enciklopedio de Pollando), Kraków, Wydawnictwo Ryszard Kluszczyński, 1996,(ISBN 83-86328-60-6).
  • Julian Krzyżanowski,Historia literatury polskiej: Alegoryzm-preromantyzm (Historio de Pola Literaturo: Alegorismo-Praromantismo), Warsaw, Państwowy Instytut Wydawniczy, 1974, pp. 435–54.
  • Zbigniew Landowski, Krystyna Woś,Słownik cytatów łacińskich: wyrażenia, sentencje, przysłowia (A Dictionary of Latin Citations: Expressions, Maxims, Proverbs), Kraków, Wydawnictwo Literackie, 2002,(ISBN 83-08-02866-7).
  • Czesław Miłosz,The History of Polish Literature, 2nd ed., Berkeley, University of California Press, 1983,(ISBN 0-520-04477-0), pp. 176–81.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ignacy_Krasicki&oldid=8519774"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp