Pli detalaj informoj troveblas en artikoloIdo-movado.
La instigo por tiu ĉi lingvoprojekto estis emo de multaj esperantistoj al perfektigado de la Internacia Lingvo. Multaj homoj opiniis, ke nesufiĉa perfekteco de Esperanto bremsas ĝian progresadon. La lingvoprojekto Ido aperis kiel rezulto de laboro de laKomisiono pri elekto de la plej bona projekto de internacia lingvo. Post apero de Ido sekvis gravaskismo en la internacia Esperanto-movado.
La nova projekto allogis precipe lingvistojn. La onidiro, ke Esperanto fariĝis lingvo sen gvidantoj, dum Ido lingvo sen popolo, estas iom troiga; laŭ Enciklopedio de E. transiris al Ido apenaŭ 20% da E-gvidantoj kaj nur 3-4% el la tuta esperantistaro.
La Idistoj daŭre emis al senĉesaj reformoj en la lingvo – temas pri la strukturo, gramatiko kaj vortprovizo. La reformoj sekvis unu post la alia, kaj rezulte la lingvo perdis multajn siajn adeptojn.
Post ladua mondmilito la lingvo stabiliĝis, sed ĝia movado grandparte forvelkis[2], kvankam ankoraŭ organizita Ido-movado ekzistas eĉ nun, plejparte danke al laInterreto kaj kelkaj entuziasmuloj. Ekzemplo estas la grupiĝoIdo-Societo Hispana, eldonanta la retbultenonAdavane.
La pronomoj de Ido estis reviziitaj por fari ilin pli akustike apartaj ol tiuj de Esperanto, kiuj ĉiuj finiĝas per i. Precipe la unuopaj kaj pluralaj unua-personaj pronomoj mi kaj ni eble malfacile distingiĝas en brua medio, do Ido havasme kajni anstataŭe. Ido ankaŭ distingas inter intimaj (tu) kaj formalaj (vu) duapersonaj singularaj pronomoj same kiel plurala duapersona pronomo (vi) ne markita por intimeco. Cetere, Ido havas tut-genran triapersonan pronomonlu (ĝi povas signifi "li", "ŝi" aŭ "ĝi", depende de la kunteksto) aldone al ties vira (il), ina (el), kaj neŭtra (ol) triapersonaj pronomoj.
singularo
pluralo
refleksiva
nedifinita
unua
dua persono
tria persono
unua
dua persono
tria persono
familiara
formala
malina
ina
neŭtra
ajnagenra
malina
ina
neŭtra
ajnagenra
Ido
me
tu
vu
il(u)
el(u)
ol(u)²
lu³
ni
vi
ili
eli
oli
li
su
on(u)
Angla
I
thou
you
he
she
it
he/she/it
we
you
they
one
Esperanto
mi
ci¹
vi¹
li
ŝi
ĝi
ni
vi
ili
si
oni
ci, kvankam teknike la konata formo de la vorto "vi" en Esperanto, malofte estas uzata. Zamenhof mem ne enmetis tiun ĉi pronomon en la unuan libron pri Esperanto kaj nur poste kontraŭvole; poste li rekomendis ne uzi la formon "ci", ĉar malsamaj kulturoj havas konfliktantajn tradiciojn pri la uzo de la familiarecaj kaj formalaj formoj de "vi".[3]
ol, kiel la anglait kaj Esperantaĝi, ne limiĝas al senvivaj objektoj, sed uzeblas "por entoj kies sekso estas nedeterminita:beboj, infanoj, homoj, junuloj, pliaĝuloj, homoj, individuoj, ĉevaloj, [brutoj], katoj, ktp. "
lu ofte estas erare etikeditaepicena pronomo, tio estas pronomo, kiu rilatas al ambaŭ viraj kaj virinaj estaĵoj, sed fakte,lu estas pli ĝuste "tut-genra" pronomo, ĉar ĝi ankaŭ estas uzata por aludi al senvivaj objektoj. De laKompleta Gramatiko Detaloza di la Linguo Internaciona Ido fare Beaufront:
Lu (same kielli) estas uzata por ĉiuj tri seksoj. Kelu plenumas devon por la tri genroj laŭplaĉe en singularo, tio ne estas en si mem pli miriga ol vidi, ke li servas la tri genrojn laŭplaĉe en multnombro ... Per decido (numero 1558) la Idista Akademio malakceptis ĉiun limigon pri la uzo de lu. Oni povas tiel uzi tiun pronomon tute sammaniere por afero kaj persono kun evidenta sekso kiel por bestoj de nekonata sekso kaj homo, kiu havas sen aŭ nedifinitan seksan nomon, kielbebo, infano, homo, ktp., Ĉi tiuj vere estante tiel viraj, kiel inaj.
La motivoj por ĉi tiu decido estis donitaj en "Mondo", XI, 68:Lu por la singularo estas ĝuste la sama kielli por la pluralo. Logiko, simetrio kaj facileco postulas tion. Sekve, same kielli povas esti uzata por homoj, bestoj kaj aferoj, kiam nenio devigas iun esprimi la sekson, tiellu povas esti uzata por homoj, bestoj kaj aferoj en la sama kondiĉo. La proponita distingo estus ĝena subtileco ...
Vortprovizo en Ido devenas de ses, deantaŭe definitaj, fontaj lingvoj: lafranca,itala,hispana,angla,germana kajrusa. La decido bazi la vortprovizon sur tiuj disvastigitaj lingvoj celis faciligi Ido kiel eble plej multe por la plej granda nombro da homoj. Dekomence oni analizis la unuajn 5.371 idovortajn radikojn kompare kun la vortprovizo de la ses fontlingvoj, kaj oni trovis la sekvan rezulton:[4]
2024 radikoj (38%) apartenas al 6 lingvoj
942 radikoj (17%) apartenas al 5 lingvoj
1111 radikoj (21%) apartenas al 4 lingvoj
585 radikoj (11%) apartenas al 3 lingvoj
454 radikoj (8%) apartenas al 2 lingvoj
255 radikoj (5%) apartenas al 1 lingvo
Alia analizo montris, ke:
4 880 radikoj (91%) troviĝas en la franca
4 454 radikoj (83%) troviĝas en la itala
4 237 radikoj (79%) troviĝas en la hispana
4 219 radikoj (79%) troviĝas en la angla
3 302 radikoj (61%) troviĝas en la germana
2 821 radikoj (52%) troviĝas en la rusa
Komparo de Ido-vortprovizo kun ĝiaj ses fontlingvoj
Ido, male al Esperanto, ne supozas laviran sekson defaŭlte. Ekzemple, Ido ne derivas la vorton por "kelnerino" per aldono de ina sufikso al "kelnero", kiel faras Esperanto. Anstataŭe, Ido-vortoj estas difinitaj kielseksneŭtralaj, kaj du malsamaj sufiksoj derivas virajn kaj virinajn vortojn de la radiko: Ekz.servisto por kelnero de ambaŭ seksoj,servistulo por vira kelnero, kajservistino por kelnerino. Estas nur du esceptoj al ĉi tiu regulo: Unue,patro por "virpatro",matro por "patrino", kajgenitoro por "gepatro", kaj due,viro por "viro",muliero por "virino", kajadulto por "plenkreskulo".[5]
La ĉefa kritiko de idistoj koncerne Esperanton estas pri morfologio. Aktivulo de la Delegitaro por Alpreno de Lingvo Internacia kaj membro de laLingva Komitato,Wilhelm Ostwald, aludante al derivado, diris, ke en arta lingvo devas regi unusenceco.Regnar Ström en 1905 atentigis, ke pro diferencoj en vortaroj estas malklare, ĉu spiono estas homo aŭ ago.Louis Couturat surbaze de sia logiko, apriore kreis vortfaran sistemon, en kiu ĉefa karakterizo estis lia fama ”renverseblo”. Tiutempe, malforta punkto deEsperanto estis la manko de vortfarada teorio.
Ido estis multflanke reago al tia situacio: en sia studo pri laderivado en laLingvo Internacia, kiu aperis 1907 enfranca lingvo, Couturat vaste kaj funde kritikis la esperantan vortfaradon per sia ”principo de renversebleco” kaj metis samtempe la teorian fundamenton de Ido.René de Saussure kreis la formulon deneceso kaj sufiĉo akceptotan en 1913 deLingva Komitato. La Saussure-studo ne estis nur defendo de la esperanta sistemo, sed samtempe klariga verko por la esperantistoj. Granda parto de la idista kritiko al esperanto hodiaŭ ne plu validas, simple pro la fakto, ke la Saussure-tezoj atentigis pri malkongruaĵoj kaj plibonigis per tio la lingvouzon.
Vortkategoriojn oni provadis difini en Eŭropa lingvistika tradicio, unue, ”semantike”, kiel supozeble plej larĝajn klasojn laŭ signifo, due, laŭ eblaj sintaksaj pozicioj de la supozataj vortkategorioj, trie laŭ la havataj duagradaj kategorioj (kazo, tenso, modo, nombro).
La unua aliro iom favoras, plifaciligas (ĉu prave, ĉu malprave) proksimigon aŭ identigon de vorto kaj morfemo. Tiaokaze ankaŭ vortkategorio kaj karaktero de radiko povas ne aŭ ne tre distingiĝi. La du aliaj aliroj necesigas distingon kaj diferencojn en la klasado de vortoj kaj vortelementoj, respektive.
Sekve, la kritikoj de unuaj idistoj estis bazita sur eŭropcentra vidpunkto, sed, en tiu tempo, eŭropcentrismo ne estis rigardata kiel problemo. Poste, dum jardekoj,eŭroklonoj forte kritikis Esperanton por ne esti sufiĉe ”eŭropa”, do, ne sufiĉe ”internacia”.
Malgraŭ la iam akra polemiko inter anoj de la du lingvokomunumoj, Esperanto laŭ kelkaj profitis el impulsoj, kiujn donis Ido. Precipe en la literatura lingvo enuziĝis konsiderinda nombro dasinonimoj de ”pezajmorfem-kombinaĵoj, kies neoportunecon oni ekkonis en la praktiko”, kiel konstatisDetlev Blanke en sia verkoInternationale Plansprachen.
Ekzemplojn de tiaj sinonimparoj oni trovas sube. Menciindas, ke la dua en ĉiu linio (kiu respondas al Ido-vorto) havas limigitan uzokampon kaj preskaŭ ne eniris la komunuzan lingvon.
malofta / rara
malfrua / tarda
maljuna / olda
supreniri / ascendi
malsupreniri / descendi
Tamen kelkaj (ekz-eClaude Piron enLa Bona Lingvo) konsideras tiun influon de Ido malbona por Esperanto, ĉar ĝi kontraŭas la bazan ideon de Zamenhof malpliigi la kvanton de lernindaj radikoj per vasta uzado de kunmetaĵoj.
Al tio aldoniĝas la sekvajvorteroj, el kiuj kelkaj trovis pli ĝeneralan uzon aŭ estas oficialigitaj en Esperanto:
mis- (miskompreno, miskonduto, mise...)
retro- (retroiri, retroveturi)
-end- (kiel enpagenda = deviga por pagi)
-iv- (kiel enpagiva = pagipova;-iv- estus ”internacia sufikso” laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko),
-oz- (kiel enmontetoza pejzaĝo = pejzaĝo riĉa je montetoj)
El tiuj ĉi,mis- estis oficialigita de laAkademio en 1929 kaj-end- en 1953.[6] La aliaj tri estas malpli uzataj. La-iv- oni povas anstaŭigi per-pov-; pagiva → pagipova, kreivo → kreipovo, ktp.; la-oz- oni povas anstataŭigi per-plen- aŭ-riĉ-; montetoza → montetplena, montetriĉa.
Ido. La sistemo Ido aŭ Reformata-Esperanto estas publikigita de la t. n. ”Delegacio por alpreno de la lingvo internacia”, kiel ĝia kolektiva verko. Unu el la ĉefaj gvidantoj de la tiama E-a movado, L. de Beaufront, poste montriĝis ĝia ĉefaŭtoro, aŭ estis proklamita kiel tia. Fakte, la ĉefa aŭtoro de Ido estis Louis Couturat. Li kredis, ke la esperantistaro alprenos la reformojn, ”se ili estos subtenataj de konata esperantisto. De Beaufront havis personajn malamikecojn en la franca esperanto-movado kaj kunagis”[9].
La Ido-gvidantoj celis anstataŭigi la ”liberan”, tio estas kolektivan, ”popolan” kreadon de la internacia lingvo per regulado fare de Akademio, konsistanta el limigita grupo de kompetentuloj. Kaj estas karakterize, ke dum preskaŭ 20 % da E-gvidantoj aliĝis al la lingvo, el la Esperantistaj amasoj ĝi povis altiri apenaŭ 3–4 %. La grandega plimulto de la Esperantistoj ĝuste taksis la forton de la libera evoluo kaj malkonfide rilatis al ĉiuj provoj reformi kaj reguligi la lingvon desupre (Ni memoru pri simila malsukceso de provoj samaj koncerne alVolapük kajIdiom-Neutral). La ”desupra revolucio” fiaskis per la fideleco de la amasoj. Jen, kio plej bone montras la internan forton de Esperanto. En ĝi povas ekzisti nur iom-post-ioma, natura evoluo, sed nepre ne perforta rompo aŭ ŝanĝo. Ĉiujn similajn provojn la Esperantistaro eliminas el si mem. Ido ankaŭ dum sia plua ekzisto ne sukcesis malhelpi la progreson kaj disvastiĝon de Esperanto. Dudek jarojn post la nasko de la lingvo, en 1927, la Ido-ĉefoj, perdinte la esperon pri la triumfo de sia afero kaj estante tro miopaj por vidi la sociajn kaŭzojn de la fiasko, komencis serĉi ties kaŭzojn en la lingvostrukturaj mankoj de Ido. Rezulte aperis dudeko da novaj lingvoprojektoj, kies aŭtoroj sin lasis rekonduki en la epokon de la individuisma utopia projektado. Ili ne povis rekoni la eble plej genian principon de Zamenhof: fari nur fundamenton kaj lasi al kolektivo la ellaboron: la konstruon de la lingvo-palaco.
↑ApGawain, Niklas; Hugon, P. D.; Moore, J. L.; De Beaufront, Louis (2008) [1st pub. 1999]. Muelver, Jerry (ed.).Ido for All (PDF) (1.6 ed.). North American Ido Society. pp. 42, 52, 70