| Ibn al-Baitar | |
|---|---|
Statuo enBenalmádena | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1197 en Malago |
| Morto | 1248 en Damasko |
| Lingvoj | araba |
| Loĝloko | Al Abbas Mosque |
| Ŝtataneco | Al-Andalus |
| Okupo | |
| Okupo | botanikisto farmakologo kuracisto farmaciisto |
Ḍiyāʾ Al-Dīn Abū Muḥammad ʿAbdllāh Ibn Aḥmad al-Mālaqī (ضياء الدين أبو محمد عبد الله بن أحمد المالقي enaraba, alinome "la malagano" kajal-Nabatí (la botanikisto) plej ofte konata kielIbn al-Baitar, estiskuracisto kajbotanikisto deAl-Andalus, naskiĝinta ĉirkaŭ 1190[1] aŭ 1197 en laProvinco Malago (eble enBenalmádena) kaj mortinta en 1248 enDamasko. Lia nomo "ben abidar" signifas enberbera lingvoamazigh "la filon de la lamulo", kio derivis en araba al la nomo de tiu profesio (tabib), kaj enhispana al la iom arkaika vorto "albéitar" (veterinaro).[2]
Al-Baitar studis kun la botanikisto Abu al-Abbas al-Nabati enSevilo kie li komencis kolekton de plantoj kies studo centriĝis en siaj medicinaj proprecoj. Ĉirkaŭ 1220 li elmigris alProksima Oriento traNordafriko,Anatolio kajSirio kaj finfine li setliĝis enKairo, kie li estis nomumita ĉefa botanikisto de Egipto fare de la sultano. Tie li studis la medicinajn proprecojn de la plantoj kaj faris nombrajn esplorveturojn kun siaj lernantoj. Ibn al-Baitar surprize listigis ĉirkaŭ 3000 aĵojn kiaj 800 botanikaj drogoj, 145 mineralaj drogoj kaj 130 animalaj drogoj.[3]
Ibn al-Baitar faris nombrajn verkojn kiuj kolektis la farmacian sciaron de sia tempo en Nordafriko. Lia plej konata verko estasKitāb al-Jāmiʻ li-mufradāt al-adwiya wa-l-aghdhiya ("Libro kompila de kuraciloj kaj simplaj manĝoproduktoj"). Li nomis plantojn kaj priskribis la uzadon de pli ol 1 400 specioj ĉefe de la araba farmacia sciaro. Lia verkaro estis uzita kaj tradukita dum la tuta Mezepoko.