Li estis plej bone konata pro sia libro, nomeMukadimaho (laŭvorte la "Enkonduko", konata kielProlegomena en Greka). La libro influis super laotomanaj historiistoj de la 17a jarcento kielKâtip Çelebi kajMustafa Naima kiuj uzis la teoriojn de la libro por analizi la kreskon kaj malkreskon de laOtomana Imperio.[9] Ankaŭ 19a-jarcentaj eŭropaj fakuloj agnoskis la signifon de la libro kaj konsideris Ibn Ĥaldun kiel unu el la plej grandaj filozofoj de laMezepoko.[10][11]
Ibn Ĥaldun studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj deFeso kaj Tunizo. Ekde1382, en rolo dekadio deKairo, li estis kuntrenata en la dinastiajn konkuradojn de la islamaNordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosanhistorion,Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.
La vivo de Ibn Ĥaldun estas relative bone dokumentita, ĉar li verkismembiografion (التعريف بابن خلدون ورحلته غربا وشرقا,at-Taʻrīf bi-ibn Ĥaldūn ŭa-Riḥlatih Gharban ŭa-Ŝarqan[14]) en kiu nombraj dokumentoj pri lia vivo estas cititaj laŭvorte.
Ĝenerale konata kiel "Ibn Ĥaldūn" laŭ malproksima praulo, li estis naskita en Tunizo en 1332 (732H.J.) en altklasaandalusia familio deAraba deveno,[2][3][4][5] kies familia praulo estisjemenaarabo kiu estis parenco de Huĝr ibn ʿAdī, nome kunulo de laIslama Profeto.[2] Lia familio, kiu estis tenintaj multajn altajn oficojn (postenojn) en Andaluzio, estis enmigrinta enTunizion post la falo deSevilo en la kristanaj teritorioj pro laReconquista en la jaro 1248. Dum la TuniziaHafsida dinastio kelkaj el liaj samfamilianoj ekhavis politikajn postenojn; la patroj de Ibn Ĥaldun kaj lia avo tamen retiriĝis el la politika vivo kaj aliĝis al mistika ordeno. Lia frato, Jahja Ĥaldun, estis ankaŭhistoriisto kiu verkis libron pri laAbdalŭadida dinastio, kaj kiu estis murdita de rivalo ĉar estis la oficialahistoriografo de la kortego.[15]
En sia membiografio, Ĥaldun skizas sian descendon reen ĝis la tempo deMuhammad traaraba tribo elJemeno, specife tiu de la regionoHadramaut, kiu venis al laIberia Duoninsulo en la 8a jarcento ĉe la komenco de laIslama konkero. En siaj propraj vortoj: "Kaj nia praularo estas elHadramaut, el la Araboj de Jemeno, tra Ŭa'il ibn Huĝr konata ankaŭ kiel Huĝr ibn 'Adi, el la plej bona el la Araboj, bone konata kaj respektata." (p. 2429,de la eldono de Al-Ǔarak). Tamen, la biografo Mohammad Enan pridemandas lian postulon, sugestante ke lia familio povas estiMuladioj kiuj ŝajnigis esti de araba origino por akiri socialan statuson.[16] Ankaŭ Enan mencias bone dokumentitan pasintan tradicion, rilate al iajBerberaj grupoj, tra kiuj ili trompe "pligrandigis" sin mem per iome da araba praularo. La tialo por tia invento estis ĉiam la deziro por politika kaj socia ascendado. Kelkaj spekulaciis tion pri la Ĥalduna familio; ili prilaboris, ke Ibn Ĥaldun mem estis la produkto de la sama Berbera praularo kiel la indiĝena majoritato de sia naskoloko. Io kongrua kun tiu sinteno estas ke la malkutima skribmaniero de Ibn Ĥaldun fokusiĝas al tio, kaj la admirado por Berberoj montras estimon al ili inter kiuj li estis naskiĝinta pro decidita intereso por konservi ilin en la etoso de konscia historio. Islama fakulo Muhammad Hozien asertas, ke "La falsa [Berbera] identeco estus valida tamen je la tempo kiam la prauloj de Ibn Ĥaldun lasis Andaluzion kaj translokiĝis al Tunizio kaj ili ne ŝanĝis sian postulon pri Araba praularo. Eĉ en la epoko kiam Berberoj estis regantaj la regnojn de Al-Marabats kaj al-Mowahids, et. al. la familio de Ibn Ĥaldun ne reklamis sian Berberan heredon".[17] La aludoj de Ĥaldun pri sia propragenealogio kajfamilia nomo ŝajne estas la plej forta indiko de Arabjemena praularo.[2][18]
Sekve de familia tradicio, Ibn Ĥaldūn klopodis por politika kariero. En la etoso de tumulta politika situacio en Nordafriko, tio postulis altan gradon de lerteco disvolvigante kaj rompante aliancojn prudente, por eviti fali kun la mallongdaŭraj reĝimoj de tiu tempo. La membiografio de Ibn Ĥaldūn estas la historio deaventuro, en kiu li pasigis tempon enprizono, atingis la plej altajn postenojn kaj falis denove enekzilon.
Komencaj jaroj en Tunizo, Fez, Tlemecen kaj Granado
Monero stampita en Fez dum la regado de Abu Inan Faris (1348–1358).
Estante 20-jaraĝa, Ibn Ĥaldun startigis sian politikan karieron en la kancelierejo de la tunisia reganto Ibn Tafrakin je la posteno de Kātib al-'Alāmah (portanto de la sigelo),[20] kiu konsistis en skribado per fajnakaligrafio la tipajn enkondukajn notojn de la dokumentoj de la funkciuloj. En 1352, Abū Ziad, nome Sultano deKonstantino, marŝis alTunizo kaj venkis. Ibn Ĥaldun, malkontenta pro sia posteno, respektinda sed politike sencomanka, sekvis sian instruiston Abili al Fez. Tie la sultanobenimerina Abū Inan Fares la 1-a nomumis lin redaktanto de reĝaj proklamoj, kio ne malhelpis, ke Ibn Ĥaldun komplotu kontraŭ sia patrono. En 1357 tio rezultis por la 25-jarulo prizonkondamno 22-monata. Post la morto de Abū Inan en 1358, la veziro Al-Hasan ibn-Umar liberigis kaj reinstaligis lin en liaj rango kaj posteno. Ibn Ĥaldun poste konspiris kontraŭ la sukcedanto de Abū Inan, nome Abū Salem Ibrahim la 3-a, kun la ekzilita onklo de Abū Salem. Kiam Abū Salem enpoviĝis, donis al Ibn Ĥaldun ministerian postenon, nome la unua posteno kiu bone kongruis kun la ambicio de Ibn Ĥaldun.
La Moskeo kie Ibn Ĥaldun kutime lernis kaj instruis.La Moskeo kie Ibn Ĥaldun kutime lernis kaj instruis.
La traktado kiun ricevis Ibn Ĥaldun post la elpovigo de Abū Salem fare de Ibn-Amar'Abdullah, amiko de Ibn Ĥaldun, ne plaĉis al Ibn Ĥaldum, ĉar li ne ricevis gravan oficialan postenon. Samtempe, Amar sukcese malhelpis, ke Ibn Ĥaldun, kies politikajn kapablojn li bone konis, aliancaniĝu kun Abd al-Ŭadids enTlemeceno. Ibn Ĥaldun decidis translokiĝis alGranado. Li fidis, ke li ricevos favoran bonvenigon tie, ĉar en Fez li jam estis helpinta la sultanon de Granado, nome Nasrid Muhammad la 5a-, rekuperi la povon el sia provizora ekzilo. Ibn Ĥaldun plenumis diplomatian mision favore al laregno Granada, precize, enSevilo antaŭPetro la 1-a de Kastilio, alinomeel Cruel aŭel Justiciero[21] en 1364, por apogi pactraktaton. Ibn Ĥaldun plenumis sukcese tiun mision, kaj elegante malakceptis la proponon de la kastila reĝo Petro resti en lia kortego de Sevilo kaj rericevi la posedaĵojn de sia familio enDos Hermanas, Kastilio.
En Granado, Ibn Ĥaldun rapide ekkonkurencis kun laveziro de Muhammad, Ibn al-Ĥatib, kiu vidis la fortan rilaton inter Muhammad kaj Ibn Ĥaldun per kreskiĝanta malfido. Ibn Ĥaldun klopodis eduki la junansultanon laŭ sia idealo de saĝa reganto, iniciato kiun Ibn al-Ĥatib konsideris danĝero por la paco en la lando, kaj la historio pruvis, ke li pravis. Antaŭ la instigo fare de al-Ĥatib, Ibn Ĥaldun finfine estis sendita revenen al Nordafriko. La propra Al-Ĥatib estis akuzita de Muhammad, ke li montris filozofiajn vidpunktojn malmulte ortodoksecajn kaj tiukadre li estis murdita, spite la fakton ke Ibn Ĥaldun mem klopodis interveni favore al sia iama rivalo. En siamembiografio, Ibn Ĥaldun diras malmulte pri tiu konflikto kun Ibn al-Ĥatib kaj pri la tialoj de sia foriro. La orientalisto Muhsin Mahdi interpretis, ke tiu montras, ke Ibn Ĥaldun nur poste konstatis, ke li tute malbone estis juĝinta Muhammed la 5-an de Granado.
Reveninta en Afrikon, la sultano hafsida deBeĵaja, Abū'Abdallāh (kiu estis estinta kompano lia en la prizono) ricevis lin per granda entuziasmo kaj faris Ibn Ĥaldun sia unuaĉefministro. Dum tiu periodo, Ibn Ĥaldun plenumis ambician mision por kolektiimpostojn inter la triboj de lokajberberoj. Post la morto de Abū'Abdallāh en 1366, Ibn Ĥaldun denove ŝanĝis sian tendaron kaj alianciĝis kun la sultano de Tlemeceno, nome Abū l-Abbas. Post kelkaj jaroj li estis malliberigita fare de Abu Faris Abdul Aziz, kiu estis venkinta super la sultano de Tlemeceno kaj estis enpoviĝinta. Poste li eniris enmonaĥejo kaj okupiĝis pri akademiaj taskoj ĝis en 1370 li estis sendita al Tlemeceno fare de la nova sultano. Post la morto de Abdu l-Azīz, li loĝis en Fez, kaj profitis de la mecenateco kaj la fido de la reganto.
Statuo kaj Placo Ibn Ĥaldun, Mohandessin, Kairo.
La politikaj kapabloj de Ibn Ĥaldun, ĉefe pro sia bona rilato kun la berberaj triboj, estis favore dezirataj inter la regantoj de Nordafriko, fum li mem ekenuiĝis de la politiko kaj de la konstanta ŝanĝo de tendaroj. En 1375 li estis sendita de Abū Hammu, nome Abdu l Ŭadid, sultano de Tlemeceno, por misio al la arabaj triboj Daŭadida deBiskra. Post sia reveno, Ibn Ĥaldun rifuĝiĝis en unu de la berberaj triboj, en la okcidento de Alĝerio, en la urbo Qalat Ibn Salama. Li tie loĝis dum pli ol tri jaroj sub ilia protektado, profite de ilia izoligo por verki laMuqaddimah "Prolegomeno", la enkonduko al sia planita historio de la mondo. En Ibn Salama, tamen, mankis al li la tekstojn necesajn por kompletigi la verkon.[22] Kiel rezulto, en 1378, li revenis al sia denaska Tunizo, kiun dume estis konkerinta de Abū l-Abbas, kiu metis Ibn Ĥaldun en sia servo. Tie li dediĉis sin preskaŭ ekskluzive al siaj studoj kaj kompletigis sian historion de la mondo. Lia rilato kun Abū l-Abbas restis streĉita, ĉar tiu lasta pridubis lian fidelecon. Tio forte evidentiĝis post Ibn Ĥaldun donis al li kopion de la kompleta historio en kiu mankis la kutimapanegiro al la reganto. Kun la ekskuzo iri alpilgrimado alMekko, kion islama reganto ne rajtis malakcepti, Ibn Ĥaldun povis eliri el Tunizio kaj navigi alAleksandrio.
Timur venkante la Sultanon Nasir-ad-Din Faraj de Egipto.
Ibn Ĥaldun diris pri Egiptio: "Kiu ne vidis ĝin ne konas la povon de Islamo". Dum en aliaj islamaj regionoj, oni devis fronti landlimajn militojn kaj internajn luktojn, sub lamamlukaj sultanoj Egiptio ĝuis periodon de ekonomia prospereco kaj alta kulturo. Sed, eĉ en Egiptio, kie Ibn Ĥaldun loĝis, li ne kapablis resti ekster la politiko komplete. En 1384, la egiptia sultano, al-Malik udh-Dhahir Barquq, nomumis lin profesoro de la Qamhiyyah Madrasa kaj grandakadio de la lernejo defikhoMalikia (unu de la kvar lernejaj skoloj, nome la skolo Malikia disvastiĝis ĉefe en Okcidenta Afriko). Tamen, liaj reformaj klopodoj trafis rezistadon kaj post unu jaro li devis rezigni pri sia posteno de juĝisto. Faktoro kiu eble kontribuis al sia demisia decido estis la forta persona frapo suferita en 1384, kiam ŝipo kiu transportis siajn edzinon kaj filojn vrakis ĉe la marbordo de Aleksandrio. Tiukadre Ibn Ĥaldun decidis tiam finplenumi la pilgrimadon alMekko, kiun li iom startigis.
Post sia reveno en majo 1388, Ibn Ĥaldun koncentriĝis pli forte en funkcioj pure edukaj en kelkaj madrasoj de Kairo. En la kortego li perdis la favoron de la regantoj por ioma tempo, ĉar dum la ribeloj kontraŭ Barquq, li -ŝajne instigita- kun aliaj juristoj de Kairo elsendisfatŭan kontraŭ Barquq. La postaj rilatoj kun Barquq revenis al la normaleco, kaj denove li estis nomumita la kadio de Malikia skolo. Totale, oni alvokis lin sesfoje por tiu alta posteno, kiun pro diversaj tialoj li neniam okupis dum multe da tempo.
En 1401, dum la regado de la sukcedanto de Barquq, nome lia filo Faraj, Ibn Ĥaldun partoprenis en militkampanjo kontraŭ la mongola konkerantoTimur, kiu sieĝis Damaskon. Ibn Ĥaldun pridubis la ŝancojn de la entrepreno kaj vere li ne deziris eliri de Egiptio. Liaj duboj rezultis pravigitaj, kaj la juna kaj mallerta Faraj, priokupita pro ribelo en Egiptio, lasis sian armeon en Sirio kaj urĝe revenis hejmen. Ibn Ĥaldun restis en la sieĝita urbo dum sep semajnoj, kaj oni malsuprenigis lin el la murego de la urbo per ŝnuroj por negocadi kun Timuro, en historia serio de kunsidoj pri kiuj li informis amplekse en sia membiografio.[23] Timur demandis al li detale pri la kondiĉoj de la teroj de Magrebo; je lia peto, Ibn Ĥaldun eĉ verkis longan informon tiurilate. Kompreninte la intencoj de tiu deziro, li ne dubis, reveninte en Egiption, redakti informon same etendan pri la historio de la tartaroj, kun studo de la karaktero de Timur, kaj sendis ĝin al la benimeriaj regantoj en Fez (Magrebo).
Ibn Ĥaldun pasigis la sekvajn kvin jarojn en Kairo kompletigate sian membiografion kaj sian historion de la mondo kaj funkciante kiel instruisto kaj juĝisto. Oni asertas, ke dum tiu tempo li aliĝis al eksterleĝa sekto nomita Riĝal Haŭa Riĝal. Liaj idealoj orientitaj al la reformo altiris la atenton de la lokaj politikaj aŭtoritatoj kaj la maljuna Ibn Ĥaldun estis arestita.
Li mortis la 17an de marto 1406, unu monaton post sia sesa elekto por la postengo de Malikia Kadio (Juĝisto).
Ibn Ĥaldun verkis tiun verkon en 1377 kiel enkonduka ĉapitro kaj unua libro de sia planita verko de mondahistorio, nomeKitābu l-ʻibar ("Libro de Lecionoj"; kompleta titolo:Kitābu l-ʻibari wa Dīwāni l-Mubtada' wal-Ḥabar fī ayāmi l-ʻarab wal-ʿajam wal-barbar, waman ʻĀsarahum min Dhawī sh-Shalṭāni l-Akbār, t.e.: "Libro de pruvoj, registro de komencoj kaj eventoj en la historio de araboj, persoj kaj berberoj kaj ties povaj samtempuloj"), sed jam en sia vivodaŭro ĝi estis konsiderita kiel sendependa verko per si mem.
La ĉefa verko de Ibn Ĥaldun estas laLibro de pruvoj, registro de komencoj kaj eventoj en la historio de araboj, persoj kaj berberoj kaj ties povaj samtempuloj (Kitābu l-ʕibar wa Diwānu l-Mubtada' wa l-Ħabar fī Ayyāmi l-ʕarab wa l-ʕajam wa l-Barbar wa man ʕĀṣarihim min ḏuwī s-Sulṭāni l-Akbar كتاب العبر وديوان المبتدأ والخبر في أيام العرب والعجم والبربر ومن عاصرهم من ذوي السلطان الأكبر) kiu estas dividita en sep libroj. La unua el ili estas laMukadimaho aŭProlegomeno, kiu prologas la ceteron de la verko, kvankam poste oni konsideris ĝin kiel sendependa verko. La volumoj de la dua ĝis la kvina traktas la historion de la Homara ĝis la tempoj de Ibn Ĥaldun. La volumoj sesa kaj sepa traktas la historion de la popolojberberaj kaj de la tutaMagrebo. Lia historio estas, kiel li mem asertas,Universala Historio kaj traktas la analizon de historioj de aliaj popoloj kiel laasirianoj,hebreoj,grekoj kajromianoj.
Spite al la eraroj devenaj de la verko de Fez el la 14-a jarcento, nomeRawḍ al-Qirṭās (probable de Ibn Abi Zar), en kiu inspiriĝis Ibn Ĥaldun,al-'Ibar plue estas grava fonto por la historio de berberoj. La historiografia verko ricevis pliajn kritikojn pro sia sintezo de multaj fontoj (foje kontraŭdiraj) en foresto de originalaj citaĵoj, kaj tie Ibn Ĥaldun apartiĝas de la klasika stilo de la arabaj historiistoj kiel Ibrahim ibn ar-Raqīq (m. ĉ. 1028) aŭ al -Mālikī.[38]
Aristotela Cirklo de Justeco (دائرة السياسة لأرسطو) en 15a-jarcenta manuskripto de laMuqaddimah.[39]
Kiel pioniraĵo de la fakosociologio, li elpensis teorion de "socia konflikto". Li disvolviĝis la kontraston inter la vivo sidloka kaj la vivo nomada, same kiel la koncepto de "generacio" kaj la neevitebla povoperdo kiu okazas kiam la militistoj de la dezerto konkeras urbon. Sekvante araban samtempan saĝulon, nome Sati 'al-Husri, laMuqaddimah povas esti komprenata kiel sociologia verko. La temoj traktitaj en tiu verko inkludas politikon, urban vivon, ekonomion kaj sciaron. La verko baziĝas sur la ŝlosila koncepto de Ibn Ĥaldun nome "aṣabijjah", kiun oni tradukis kiel "socia kohero", "grupasolidareco" aŭ "tribismo". Tiu socia kohero spontanee aperas entriboj kaj aliaj malgrandaj grupoj de parenceco; sed ĝi povas esti intensigita kaj ampleksigita per religia ideologio. La analizo de Ibn Ĥaldun analizas kiel tiu kohero portas la grupojn al la povo, sed ĝi enhavas ene de si la semojn (psikologiajn, sociologiajn, ekonomiajn, politikajn) de la falo de la grupo, por ke ĝi estu anstataŭigita per nova grupo, dinastio aŭ imperio ligita al pli forta grupo (aŭ de kohero malpli ĵusa kaj pli vigla). Ibn Ĥaldun estis foje konsiderata rasisto, sed liaj teorioj pri la ascendo kaj la falo de imperioj ne havas rasan komponanton, kaj tiun konsideron pri lia verko oni atribuis al eraroj de traduko.[38]
Eble la plej ofte citita observaĵo de la verko de Ibn Ĥaldun estas la nocio ke kiamsocio iĝas grandacivilizacio (kaj, probable, la kulturo dominanta en sia regiono), ĝia pinta punkto estas sekvata de periodo de dekadenco. Tio signifas, ke la sekva kohera grupo kiu konkeras la dekadencan civilizacion estas, kompare, grupo de barbaroj. Kiam la barbaroj plifirmigas sian kontrolon super la konkerita socio, tamen, sentas sin altiritaj de ĝiaj plej rafinitaj aspektoj, kiel lalegopovo kaj la artoj, kaj asimiliĝas aŭ eĉ alpropriĝas de tiaj kulturaj praktikoj. Poste, finfine, la eks-barbaroj estos konkeritaj laŭvice de nova grupo de barbaroj, kiuj ripetos la procezon.
Unu de la ĉefaj kontribuoj de Ibn Ĥaldun al lahistoriografio estas lia rompo disde la antaŭa modorigardo. Nek en la antikveca mondo, nek en laMezepoko, kaj enOkcidento kaj en laIslama mondo, estas antaŭaĵo rilate al la koncepto de historio de Ibn Ĥaldun. Lia maniero rigardi la historian estontecon, same kiel ĉiujn elementojn kiuj influas en ĝi, estas tre simila al tiu kiun jarcentojn poste establos laSkolo de Analoj estrita deMarc Bloch,Lucien Febvre kajFernand Braudel. Amboŭokaze, oni povas diri, ke ili faras socian historion, en kiu la homa estaĵo estas la protagonisto, ne nur individuo, sed la tuta komunumo. Oni povas diri sendube ke Ibn Ĥaldun estas la "patro" de la historio laŭ la nuntempa koncepto de tiu fako.
↑2,02,12,22,3Savant, Sarah Bowen. Genealogy and Knowledge in Muslim Societies: Understanding the Past. Edinburgh University Press, p. 77.ISBN 978-0748644971. “Banu Khaldun al-Hadrami (Yemen, but not Qahtan), to which belonged the famous historian Ibn Khaldun. The family's ancestor was 'Uthman ibn Bakr ibn Khalid, called Khaldun, a Yemeni Arab among the conquerors who shared kinship with the Prophet's Companian Wa'il ibn Hujr and who settled first in Carmona and then in Seville.”.
↑3,03,1The Historical Muhammad, Irving M. Zeitlin, (Polity Press, 2007), 21;"It is, of course, Ibn Khaldun as an Arab here speaking, for he claims Arab descent through the male line.".
↑4,04,1The Arab World: Society, Culture, and State, Halim Barakat, (University of California Press, 1993), 48;"The renowned Arab sociologist-historian Ibn Khaldun first interpreted Arab history in terms of badu versus hadar conflicts and struggles for power."
↑5,05,1Ibn Khaldun, M. Talbi,The Encyclopaedia of Islam, Vol. III, ed. B. Lewis, V.L. Menage, C. Pellat, J. Schacht, (Brill, 1986), 825;"Ibn Khaldun was born in Tunis, on I Ramadan 732/27 May 1332, in an Arab family which came originally from the Hadramawt and had been settled at Seville since the beginning of the Muslim conquest..."
↑Dhaouadi, M. (1a de Septembro 1990). "IBN KHALDUN: THE FOUNDING FATHER OF EASTERN SOCIOLOGY". International Sociology 5 (3): 319–335. doi:10.1177/026858090005003007.
↑Haddad, L. (1a de Majo 1977). "A FOURTEENTH-CENTURY THEORY OF ECONOMIC GROWTH AND DEVELOPMENT". Kyklos 30 (2): 195–213. doi:10.1111/j.1467-6435.1977.tb02006.x.
↑Joseph J. Spengler (1964). "Economic Thought of Islam: Ibn Khaldun",Comparative Studies in Society and History, 6(3), pp.268-306. • Jean David C. Boulakia (1971). "Ibn Khaldûn: A Fourteenth-Century Economist",Journal of Political Economy, 79(5), pp.1105–1118.
↑Lewis, Bernard. (1986)Studies in Islamic history and civilization: in honour of Professor David Ayalon. BRILL, p. 527–530.ISBN 978-965-264-014-7.
↑Bernard Lewis: "Ibn Khaldun in Turkey", en:Ibn Khaldun: The Mediterranean in the 14th Century: Rise and Fall of Empires, Fondaĵo El Legado Andalusí, 2006,ISBN 978-84-96556-34-8, pp. 376–380 (376)
↑S. M. Deen (2007)Science under Islam: rise, decline and revival. p. 157.ISBN 1-84799-942-5
↑Akbar Ahmed (2002). "Ibn Khaldun’s Understanding of Civilizations and the Dilemmas of Islam and the West Today",Middle East Journal56 (1), p. 25.
↑26,026,1H. Mowlana (2001). "Information in the Arab World",Cooperation South Journal1.
↑27,027,1Warren E. Gates (Julio–Septembro 1967), "The Spread of Ibn Khaldun's Ideas on Climate and Culture", Journal of the History of Ideas (University of Pennsylvania Press) 28 (3): 415–422 [415], doi:10.2307/2708627
↑Alatas, S. H. (2006), "The Autonomous, the Universal and the Future of Sociology", Current Sociology54: 7–23 [15], doi:10.1177/0011392106058831
↑Salahuddin Ahmed (1999).A Dictionary of Muslim Names. C. Hurst & Co. Publishers.ISBN 1-85065-356-9.
↑Mohamad Abdalla (Summer 2007. "Ibn Khaldun on the Fate of Islamic Science after the 11th Century",Islam & Science5 (1), p. 61-70.
↑Warren E. Gates (Julio–Septembro 1967), "The Spread of Ibn Khaldun's Ideas on Climate and Culture", Journal of the History of Ideas (University of Pennsylvania Press) 28 (3): 415–422 [416], doi:10.2307/2708627
↑I. M. Oweiss (1988), "Ibn Khaldun, the Father of Economics",Arab Civilization: Challenges and Responses, New York University Press,ISBN 0-88706-698-4.
↑Jean David C. Boulakia (1971), "Ibn Khaldun: A Fourteenth-Century Economist",The Journal of Political Economy79 (5): 1105–1118.
kbar Ahmed (2002). "Ibn Khaldun’s Understanding of Civilizations and the Dilemmas of Islam and the West Today",Middle East Journal 56 (1), p. 25.
Fuad Baali. 2005The science of human social organization : Conflicting views on Ibn Khaldun's (1332–1406) Ilm al-umran. Mellen studies in sociology. Lewiston/NY: Edwin Mellen Press.
Cheddadi, Abdesselam,Ibn Khaldûn: l'homme et le théoricien de la civilisation, Parizo: Gallimard, 2006.ISBN 2-07-076496-6
Walter Fischel. 1967Ibn Khaldun in Egypt : His public functions and his historical research, 1382–1406; a study in Islamic historiography. Berkeley: University of California Press.
Allen Fromherz. 2010 "Ibn Khaldun : Life and Times". Edinburgh University Press, 2010.
Garrot, José Luis (eld.). Miradas Españolas sobre Abenjaldún, Madrid: Editorial Edisaf, 2008.ISBN 978-84-95803-61-0
Ibn Ĥaldun. 1951التعريف بإبن خلدون ورحلته غربا وشرقاAl-Taʻrīf bi Ibn-Khaldūn wa Riħlatuhu Għarbān wa Sharqān. Publikigita de Muħammad ibn-Tāwīt at-Tanjī. Cairo (Membiografio en araba).
Ibn Ĥaldūn. 1958The Muqaddimah : An introduction to history. Tradukita el araba de Franz Rosenthal. 3 vol. New York: Princeton.
Ibn Ĥaldūn. 1967The Muqaddimah : An introduction to history. Trad. Franz Rosenthal, eld. N.J. Dawood. (mallongigita).
Ana Maria C. Minecan, 2012 "El vínculo comunitario y el poder en Ibn Jaldún" in José-Miguel Marinas (Ed.),Pensar lo político: Ensayos sobre comunidad y conflicto, Biblioteca Nueva, Madrid, 2012.
Mahmoud Rabi'. 1967The political theory of Ibn Khaldun. Leiden: E.J. Brill.
Róbert Simon. 2002Ibn Khaldūn : History as science and the patrimonial empire. Tradukita de Klára Pogátsa. Budapest: Akadémiai Kiadó. Origina eldono, 1999.