Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ibizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo. Artikolo pri la samnoma urbo estasIbizo.
Ibizo
Flago de Ibizo
Blazono


insulo • komarko de la Balearoj
Geografia situo38° 57′ N,1° 24′ O(mapo)38.951.4Koordinatoj:38° 57′ N,1° 24′ O(mapo)f1
Ibizo (Ibizo)
Ibizo (Ibizo)
DEC
Lokigo de Ibizo en Balearoj

Map

Areo571,7641 km²f4
Loĝantaro134 460(2011)
235 loĝ./km²
Ĉefa lokoIbizo
Oficialaj lingvojhispana,kataluna
Municipoj5
vdr
Skema mapo de la Balearoj

IbizoEjviso (katalune Eivissa,hispane Ibiza) estas nomo de la tria plej granda insulo deBalearoj (postMajorko kajMinorko). Ibiza havas surfacon de 572 km², la centro estasIbizo (Eivissa Vila). En Ibizo vivas ĉirkaŭ 82.000 loĝantoj daŭre, el kiuj ĉirkaŭ 6.500 oficiale anoncitaj eksterlandanoj.

Kune kun la sude situantainsuloFormentero (Formentera) kaj multnombraj pli malgrandaj, neloĝatajrokaj insuloj, formas Ibizo la insularonPitiusoj. Oficialaj lingvoj estas hispana (kastilia) kaj kataluna.

Pejzaĝo

[redakti |redakti fonton]

La Balearoj estas daŭrigoj de laandaluzarokmontaro, kiu etendiĝas deĜibraltaro ĝisSierra Nevada. Hispanion kaj Ibizon dividas ĉirkaŭ 1.500 metrojn profunda mara fosego. La Pitiusoj havas – kiel la aliaj Balearoj - propransoklon (soklo estas subgrundo ĉirkaŭ insulo, ne pli profunda ol 200 m).

Ibizo estasmontara kajgolforiĉa insulo. Ĝi situas ĉirkaŭ 90 km oriente deHispanio. La plej alta pinto de Ibizo estasAtalaya (476 m super marnivelo).

Ibiza havas la plej ekvilibranklimaton de la Balearoj. Latemperaturo somere estas ĉirkaŭ30°C, vintre preskaŭ ĉiam super la frostopunkto.

Strukturo

[redakti |redakti fonton]

Ibizo estas parto de la aŭtonoma regiono de la Balearoj. Ĝi samtempe havas ian aŭtonomion, formante specialan unuon kun Formentero, regatan de administrativa unuo nomataConsell Insular.

La 3 plej gravajkomunumoj de Ibizo estas Eivissa (Ibizo-urbo),Santa Eularia des Ríu kajSant Antoni de Portmany, kiuj estas ankaŭ la ĉefhavenoj de la insulo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

En lamezepoko, Ibizo havis certan bonvivon danke al lasalkampoj ĉe Ses Salines. Tiuj kampoj estis ĝis la19-jarcento en komuna posedo ("Universida") kaj ĉiu Ibiz-ano devis partopreni en ties prilaboro.

La interno de la insulo uzatas poragrokulturo kajbestobredado (precipeŝafoj). Ĝis mezo de la 1960-aj jaroj, la insulo estis memzorga kaj apenaŭ eksportis agrikulturaĵojn. Nuntempe oni devas importi tiujn sur la insulon.

La unuaj (britaj)turistoj aperis meze de la [1930-aj jaroj, sed laHispana Enlanda Milito kaj laDua mondmilito fortimigis ilin. La turistoj revenis post la milito, kaj en la 1960-aj jaroj la insulo estis ŝatata fare dehipioj, parto de kiuj restis kaj ankoraŭ loĝas en la plej trankvilaj partoj. Sed la granda antaŭenpaŝo de la turisma industrio okazis en la 1970-aj jaroj kun apero de la amasturismo. En2002 vizitis la insulon ĉirkaŭ 1,5 milionoj da turistoj, kies duono estis elBritio.

Ibizo estas rigardata hodiaŭ kiel ripozcelo dejunuloj kaj unuopuloj, ĉar la insulo famiĝis kiel loko de "riĉuloj kaj beluloj". Oni povas trovi sur la urba teritorio de Sant Antoni de Portmany (aŭSan Antonio) la plej grandan noktoklubon de la mondo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Praloĝantoj (ĉ. 2000 a. K.)

[redakti |redakti fonton]

Inter 2000 kaj 1600 a. K. evoluis sur la Balearoj la t.n.Talajot-kulturo (el arabaAtalayi, elrigardo).La talajotoj estisŝtonturoj, kiuj servis kiel gardejoj kajkultejoj, sed oni ne trovis tiujn sur Ibizo.

La kavernopentraĵoj deSes Fontenelles ĉe Sant Antoni kiel lamegalitoj de Ca Na Costa sur Formentero montras do al tio, ke la insuloj estis jam tiam loĝataj.

La fenicoj (7-a ĝis 2-a jc. a K.)

[redakti |redakti fonton]

Lafenicoj fondis en ĉirkaŭ-700 ĉe la orienta parto de lahavenagolfo de Ibizo kolonion, kiun ili nomumisIbes,Ebusim (verŝajne laŭ la feniciadioBes). Ekzemplo de restaĵo el tiu epoko estas laDamo de Ibizo.

Laurbo havis la rajton farimonerojn kaj estis grava komerca haveno. La fenicoj ekspluatis ankaŭ la riĉajn salkampojn kajplumbo-minejojn ĉeSant Carles.

La romianoj (ekde-123)

[redakti |redakti fonton]

Post la dua punika milito (-202) en-123 okupis la BalearojnQuintus Caecillius Metellus, nomumitaBalearicus. La romianoj nomis la Ibizo-urbonEbesus. La urbo rezervis iom da aŭtonomio (pri moneroj, impostoj), sed en-70 ĝi estis sub nomoFlavia Augusta alligita al Romio. La imperiestroVespasiano elkonsturigis ekonomion kaj infrastrukturon. Tiam konstruiĝis la havenojPortus Salarius sur Formentero (hodiaŭLa Savina) kajPortus Magnus (Sant Antoni de Portmany).

La suda najbarinsulo de Ibizo, Formentero, ricevis la nomon deFrumentaria (tritikoriĉa), kiu servis pro la fruktema agro kaj la riĉa dolĉakvaj fontoj kiel grenejo.

En380 iĝiskristanismo ŝtatareligio de laromianoj kaj tiel ankaŭ en la Balearoj.

Atako de vandaloj (5-a jc. p. K.)

[redakti |redakti fonton]

Lavandaloj prirabis kaj okupis la insulon (426 -533/534) sub gvido de Gunderiko. La insulo poste venis sub la regon deBizanca imperio.

La maŭroj (8-a jc. – 13-a jc.)

[redakti |redakti fonton]

Lamaŭroj okupis Hispanion kaj ankaŭ la insulon en711 kaj nomis ĝin Yabisa. La insuloj apartenis alkalifejo deKordovo. En1009, la Balearoj iĝis kun urboDenia sendependa reĝlando.

Inter1203 -1235 regis tie laAlmoravidoj, kiuj estis fanatikajislamanoj netolerantaj aliajnreligiojn.

La kataluna okupo (ekde1229)

[redakti |redakti fonton]

En1235 Ibizo estis konkerita de Jaume la 1-a de Aragono, reĝo de la unuigita reĝlando de Katalunio kaj Aragono. La insulo estis loĝata de katalundevenaj enmigrintoj, kiuj alportis sian lingvon.

La reĝlando de Majorko (ekde1256)

[redakti |redakti fonton]

La ibizaj Korsaroj (16-19-a jc.)

[redakti |redakti fonton]

Nuntempo

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ibizo&oldid=9030526"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp