Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Iberio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elIberia duoninsulo)
Ĉi tiu artikolo temas pri sudokcidenta parto de Eŭropo ("Ibera duoninsulo"). Por antikva lando en Kaŭkazio rigardu la paĝonReĝlando de Iberio.
Iberio
Duoninsulo
duoninsulo[+]

LandojHispanio,Portugalio

AkvejojAtlantika oceano,Mediteraneo

Koordinatoj40° 14′ 24″ N,4° 14′ 21″ U(mapo)40.24-4.2391666666667Koordinatoj:40° 14′ 24″ N,4° 14′ 21″ U(mapo)[+]
Plej alta punktoMulhacén[+]

Akvokolektejo596 740km² (59 674 000ha)[+]
Areo583,25km² (58 325ha)

Loĝantaro58 974 804[+]
Denseco98,83 loĝ./km²[+][+]
HorzonoUTC±00:00,UTC+01:00[+]

Iberio (Tero)
Iberio (Tero)

Iberio (Iberio)
Iberio (Iberio)
DEC
Map
Iberio
Vikimedia Komunejo:  Iberian Peninsula[+]
vdr
Topografio de la Iberio

Iberio (ankaŭ nomataIberujoIbera duoninsulo) estas granda duoninsulo en Eŭropo sude de laPireneoj, norde deAfriko, interAtlantiko kajMediteraneo, enhavanta la reĝlandonHispanio kaj respublikonPortugalio, kaj laBritan kolonionĜibraltaro.

Ne certas, ĉu la nomo venas el riveroEbro (latineIberus) aŭ la praloĝantojiberoj.

Iberia duoninsulo estas en sudokcidentaEŭropo, disigita de la kontinento pernatura landlimo, nome montojPireneoj. Aktuale en ĝi estas du ĉefaj ŝtatoj, nomeHispanio kajPortugalio, krom eta ŝtato, nomeAndoro kaj brita mezkolonioĜibraltaro. Tamen tiu disigo ne estis ĉiama historie.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Dum prahistorio, romiana, visigota kaj araba epokoj la landlimoj estis aliaj. Vidu ekzemple por la epoko de laRomia Imperio la artikolonHispanio (Romia Imperio). Dum la mezepoko la portugala landlimo jam ekzistis, sed same kiel aliaj landlimoj inter la diversaj hispanaj regnoj, nome Kastilio, Leono, Aragono, ktp. Poste ĉiuj ŝtatoj kuniĝis ja la fino de la 15-a jarcento, escepte Portugalio. Militoj estis oftaj inter la du ŝtatoj kaj eĉ antaŭe inter la diversaj hispanaj regnoj. Komence de la 19a jarcento la Napoleona armeo invadis ambaŭ ŝtatojn. Komence de la 20a jarcento ambaŭ regnoj iĝis respubliko, sed Hispanio post laHispana Enlanda Milito kaj sekva kvardekjara diktaturo iĝis denove monarkio. Ambaŭ ŝtatoj eniris kune enEŭropa Unio.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Spite la diversan historion, la tuta duoninsulo montras saman geografian aspekton, klimaton, bestaron, vegetalaron, ktp. Tiele escepte la ununura grava valo de rivero Ebro kiu fluas al Mediteranea Maro,ĉiuj aliaj iberiaj riveroj fluas okcidenten, tio estas el Hispanio al Portugalio, nome Minjo, Duero, Tajo kaj Gvadiano. Rivero Gvadalkiviro ne atingas Portugalion.

Popoloj

[redakti |redakti fonton]

Pro menciita historio multajkontraŭstarigoj kreskis inter hispanaj kaj portugalaj popoloj, instigitaj de la respektivaj tiamaj registaroj. Tamen post restarigo de demokratio en ambaŭ ŝtatoj kaj eniro en Eŭropa Unio, oni konstatas plikajplianalproksimiĝon. Spite politikan disigon, fine de 19a jarcento kaj komence de la 20a multaj intelektuloj defendis unuiĝon de ĉiu ŝtato iberia; tiu politika sinteno estis nomitaiberiismo.

  • Mapo de Iberio kun ties ĉefaj riveroj.
    Mapo de Iberio kun ties ĉefaj riveroj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Iberio&oldid=9221609"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp