Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ibera skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elIbera Skolo)
Kelkaj anoj de laIbera skolo en Lisbono dum la UK en 2018. De maldekstre:M. Fernández,A. Montagut,A. Valén,Ana Manero (staras),G. Neves,M. Gutiérrez /Liven Dek.

Laŭ tradicio de laesperanta literaturhistorio,Ibera Skolo estas nomo de literatura skolo kiu ekfamiĝis post la eldono de la poemaroIbere libere, kuniganta verkojn deMiguel Fernández,Liven Dek (Miguel Gutiérrez),Jorge Camacho (ekse Georgo Kamaĉo) kajGonçalo Neves. La ĝermo de la Ibera Skolo estis la tiel nomataHispana Opo.

Aliaj nomoj en la grupo estas:Ricardo F. Albert Reyna,Alberto Franco,Hèctor Alòs i Font,Abel Montagut,Joxemari Sarasua kajAntonio Valén.

En aprilo 2007 la plejmulto el ili kunfondis enSantandero la (ĉu nur ŝercan?)Esperantan Respublikon.

"La ibera skolo"

[redakti |redakti fonton]
laŭ artikolo deIstván Ertl

Firma kutimo de literatur-historio estas disdividi la beletristojn kaj ŝovi ilin, kvazaŭ skatolen, en "skolojn". Nome de sia individueco, la verkantoj kompreneble malofte ŝatas tion. Tamen, la "ibera kvaropo" (kaj eventuale kelkaj pluaj en ilia rondo) plenumas plurajn gravajn kondiĉojn de skoleco: ili plejparte loĝas en geografia proksimo kaj efektive renkontiĝadas; ili havas komunajn projektojn kaj intelektan-lingvan majstron (Fernando de Diego); ili konscie kaj subkonscie influas sin reciproke. Aparte rimarkindas ke, male al pluraj literaturaj grupiĝoj (ekz. la "Praga skolo"), sed simile al la "Skota skolo", temas pri junaj homoj. Eble ŝajnas frue levi ilin alParnasa rango; tamen, la krea agado de ĉi tiu opo baziĝas sur tia majstrado de nia lingvo kaj posedo de ties kulturo ke ni certas: la tempopaso pravigos altan juĝon.

Du eventoj en 1993 klare kaj deklare difinas la menciitan kvaropon: la apero de la poemaroIbere libere (1993) kaj ties debuto en laValencia UK, en kiesBelartaj Konkursoj la kvar aŭtoroj falĉis ĉiujn premiojn. La kvaropo enhavas la hispanojnMiguel Fernández (1950-),Liven Dek (Liven Dek , 1950-),Jorge Camacho (Georgo Kamaĉo, 1966-), kaj la portugalonGonçalo Neves (1964-). Al ili apartenas kaj tamen apartas la gravega figuro de la katalunoAbel Montagut (1953). Aldonindas la hispana kritikistoAntonio Valén (1965-) kaj la kataluna redaktoro/kritikistoHèctor Alòs i Font (1965-). Nemirinde, la ĉeesto de tiom da elstaruloj favoras multopan kunkreadon de vigla E-kulturo enIberio: listigeblus ja multaj nomoj, ekz. deAlberto Franco (1965),Rafael Blanco (1963) kajRicardo F. Albert Reyna (1962). Kaj tiam ni eĉ neglektis kultursferojn malpli proksimajn al beletro, kiel rok-muziko aŭ bildstrioj ...

Fernández jam majstris kiel tradukanto de i.a. la poetojFederico García Lorca (1987) kaj deMiguel Hernández (1988). En sia originala cikloLa profil' de viaj spuroj li "miksas prozon kaj poezion, kvazaŭ li volus montri, ke je artisma nivelo diferenco inter ili estas nur nuanco" (M. Nervi). Liaj foje deliraj, sed neniel memcelaj sonludoj verŝiĝis eĉ en muzikon (kantato dePedro Villaroig), en kiesValencia premiero la belkanta poeto mem kunrolis. Per sia total-artisma sinteno Fernández strebas kvintesenci la ĉiusense alproprigatan intenson de la vivo. Literatura sensacio de la jaro 1996 estas la apero de lia unua memstara volumo,El la sonoraj soloj.

Liven Dek ja konvinkas kiel poeto. Li tamen estas pli konata kiel la homo kiu patras - aŭ almenaŭ patronas - la Esperantan sciencfikcion: li redaktas kaj eldonas la novelaran serion poŝlibranSferoj, da kiuj inter 1982 kaj 1994 aperis jam 9 volumoj. SF-novelo lia gajnis enBelartaj Konkursoj (1987), kaj aliaj eĉ elektiĝis porTrezoro kajNova Esperanta Krestomatio.

Alberto Franco elstaras kiel majstra kurtisto. LiaLinie antaŭen, enSferoj 8 (Santander, 1993), elpintas kiel literatura artverko: 15 fragmentoj kun diversaj proponataj legordoj, kiuj malfermas novajn perspektivojn pri la utilo de la propra pensado kaj legado.

Apenaŭ ekzistas ĝenro kie Georgo Kamaĉo ne estus jam pruvinta siajn kapablojn: kolektinte preskaŭ ĉiujn trofeojn de la "Belartaj" (poezio, prozo, eseo), li ankaŭ vaste recenzas, artikolas kaj debatas. Plej fortas ĉe li prozo: lian novelan vojiron dokumentas pecoj enTrezoro (1989), en lia debut-volumetoSur la linio (1991), kaj poste en revuoj. Kamaĉo plene posedas kaj ekspluatas la riĉojn de nia lingvo - krome, li rakontas historiojn precizege realismajn sed potence simbolajn. PerLa Majstro kaj Martinelli (1993) Kamaĉo surpaŝis la glitan grundon de satiro, primokante la korifeon deLF-koop,Giorgio Silfer. La disputo kiu neeviteble sekvis tiun elpaŝon, vastiĝis kaj longe daŭris.

Plej rakete ŝprucas en la kvaropo Gonçalo Neves, kiu enmovadiĝis en laJubilea Jaro. Li plej sentime eksplodigas disen la tradiciajn kadrojn de lingvaĵo kaj formo: liaj poemoj efikas eĉ pli emociaj kajeksklamaciaj ol tiuj de Fernández. Tamen, ne senprave avertasChristian Declerck, parolante pri la - laŭ li - "rotkviĉ talento": "Tian eksperimentan vers-teĥnikon la nacilingvaj poetoj ... jam preterlasis antaŭ jardekoj." Proze Neves prezentiĝis per la volumetoKompreni (1993), lingve same aŭdaca, videble nur enkonduka al esperata proza verkkariero.

Artikolo de István Ertl, novembro 1996

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ibera_skolo&oldid=8238419"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp