Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

ISO 3166-3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloISO 3166-3angle.

ISO 3166-3 estas parto de la normoISO 3166, publikigita fare de laInternacia Organizaĵo por Normigado (ISO). En ĝi estas difinitaj jam ne validaj kodoj de landaj nomoj, kiuj estis forigitaj elISO 3166-1 ekde ties unua eldono en1974. La oficiala nomo de la normo estas:Kodoj por reprezentado de nomoj de landoj kaj de ties subdividaĵoj – Parto 3: kodoj por landaj nomoj, kiuj estis uzataj antaŭe.[1] Unuafoje ĝi estis publikigita1999.

Al ĉiu eksa nomo de lando en la normo ISO 3166-3 oni donas kvarliteran kodon. La unuaj du literoj estas la dulitera (alpha 2) kodo de la eksa landa nomo laŭ la normo ISO 3166-1, kaj la lastaj du literojn oni donas laŭ sekvaj reguloj:[2]

  • Se la lando ŝanĝis sian nomon, oni uzas la novan duliteran kodon laŭ ISO 3166-1. Ekzemple,BirmoBU ŝanĝis sian nomon al MianmaroMM, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estasBUMM. Se dum la noma ŝanĝo la dulitera kodo laŭ ISO 3166-1 restis la sama, do oni uzas kodonAA. Ekzemple,Belorusa SSRBY ŝanĝis sian nomon alBelorusioBY, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estasBYAA.
  • Se la tuta lando iĝis parto de alia ekzistanta lando, do oni uzas ties duliteran kodon laŭ ISO 3166-1. Ekzemple, laGermana Demokratia RespublikoDD iĝis parto deGermanioDE, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estasDDDE.
  • Se la lando estis dividita inter pluraj landoj, do ili uzas la kodonHH. Ekzemple,ĈeĥoslovakioCS fariĝis du landoj:Ĉeĥio kajSlovakio, do ĝia kodo laŭ ISO 3166-3 estasCSHH. PosteSerbio kaj Montenegro ricevis la saman duliteran kodonCS kaj poste dividiĝis, la kodoCSHH jam estis okupita, kaj ĝi ricevis kodonCSXX laŭ ISO 3166-3. Estis nur unu fojo, kiam la saman duliteran kodon oni dufoje forigis el ISO 3166-1.

Krom la eksan landan nomon kaj ĝian kodon laŭ ISO 3166-3, ĉiu registraĵo en ISO 3166-3 enhavas ankaŭ ĝiajn eksajn kodojn laŭ ISO 3166-1, la periodon de ĝia valideco, la nova(j)n landa(j)n nomo(j)n kaj la nova(j)n kodo(j)n laŭ ISO 3166-1.

Post kiam la lando estas forigita el ISO 3166-1, ĝiaj eksaj kodoj estas rezervitaj por transira periodo ne malpli ol 50 jarojn daŭra, poste li povas esti donitaj al iu lando.

Se lando ŝanĝas sian nomon sen iu teritoria ŝanĝo, do ĝia cifera kodo laŭ la normo ISO 3166-1 restas la sama. Ekzemple, kiam en1989 Birmo ŝanĝis sian nomon al Mianmaro, ĝiaj aulitera kaj trilitera kodoj estis ŝanĝitaj, sed la cifera restis104.

Nuntempe iujnaciaj domajnoj de la alta nivelo, respektivaj al forigitaj duliteraj kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 estas plu uzataj. Tamen, kelkaj duliteraj kodoj, forigitaj en la fino de1980-aj aŭ en la komenco de1990-aj neniam estis uzataj por iu nacia domajno.

Kodoj

[redakti |redakti fonton]

Sube estas la kompleta listo de la aktualaj kodoj de la normo ISO 3166-3 kun la sekvaj kolumnoj:

  • Eksa landa nomo (eo).
  • Eksa landa nomo (en) – mallonga landa nomo, anglalingve oficiale uzata fare de ISO 3166/MA (angle ISO 3166 Maintenance Agency).
  • Eksaj kodoj – kodoj dulitera, trilitera kaj cifera laŭ la normo ISO 3166-1.
  • Periodo de valideco – jaroj, en kiuj nun eksaj kodoj oficiale validis.
  • Kodo de ISO 3166-3 – kvarlitaeraj kodo, atribuita al eksa landa nomo.
  • Novaj landaj nomoj kaj kodoj – nomo(j) de heredinta(j) lando(j) kaj ties kodo(j).
Eksa landa nomo (eo)Eksa landa nomo (en)Eksaj kodojPeriodo de validecoKodo deISO 3166-3Novaj landaj nomoj kaj kodoj
Brita Antarkta TeritorioBritish Antarctic TerritoryBQ,ATB, - 1974–1979BQAQIĝis parto deAntarkto (AQ,ATA,010)
BirmoBurmaBU,BUR,1041974–1989BUMMNomo ŝanĝiĝis alMianmaro (MM,MMR,104)
Belorusa SSRByelorussian SSRBY,BYS,1121974–1992BYAANomo ŝanĝiĝis alBelorusio (BY,BLR,112)
Insuloj Kantono kaj EnderberoCanton and Enderbury IslandsCT,CTE,1281974–1984CTKIIĝis parto deKiribato (KI,KIR,296)
ĈeĥoslovakioCzechoslovakiaCS,CSK,2001974–1993CSHH
Dividiĝis inter:
Ĉeĥio (CZ,CZE,203)
Slovakio (SK,SVK,703)
DahomeoDahomeyDY,DHY,2041974–1977DYBJNomo ŝanĝiĝis alBenino (BJ,BEN,204)
Lando de MaudDronning Maud LandNQ,ATN,2161974–1983NQAQIĝis parto deAntarkto (AQ,ATA,010)
Orienta Timoro[noto 1]East TimorTP,TMP,6261974–2002TPTLLa nomo ŝanĝiĝis alTimor-Leste (TL,TLS,626)
Ĉeflanda FrancioFrance, MetropolitanFX,FXX,2491993–1997FXFRIĝis parto deFrancio (FR,FRA,250)
Franca Teritorio deAfaroj kajIsaojFrench Afars and IssasAI,AFI,2621974–1977AIDJNomo ŝanĝiĝis alĜibutio (DJ,DJI,262)
Francaj Sudaj kaj Antarktaj TeritoriojFrench Southern and Antarctic TerritoriesFQ,ATF, - 1974–1979FQHHDividiĝis inter:
Antarkto (AQ,ATA,010)(Adelilando)
Francaj Sudaj Teritorioj (TF,ATF,260)
Germana Demokratia RespublikoGerman Democratic RepublicDD,DDR,2781974–1990DDDEIĝis parto deGermanio (DE,DEU,276)
Insularoj Gilbert kaj ElliceGilbert and Ellice IslandsGE,GEL,2961974–1979GEHHDividiĝis inter:
Kiribato (KI,KIR,296)
Tuvalo (TV,TUV,798)
JonstonatoloJohnston IslandJT,JTN,3961974–1986JTUMIĝis parto deUsonaj Malgrandaj Insuloj (UM,UMI,581)
MidvejinsulojMidway IslandsMI,MID,4881974–1986MIUMIĝis parto deUsonaj Malgrandaj Insuloj (UM,UMI,581)
Nederlandaj AntilojNetherlands AntillesAN,ANT,530
[noto 2]
1974–2010[noto 3]ANHHDividiĝis inter:
Bonaire, Sint Eustatius kaj Saba (BQ,BES,535)
Kuracao (CW,CUW,531)
Sint-Maarten (SX,SXM,534)
Neŭtrala ZonoNeutral ZoneNT,NTZ,5361974–1993NTHHDividiĝis inter:
Irako (IQ,IRQ,368)
Sauda Arabio (SA,SAU,682)
Nov-HebridojNew HebridesNH,NHB,5481974–1980NHVUNomo ŝanĝiĝis alVanuatuo (VU,VUT,548)
Kuratora Teritorio Pacifikaj InsulojPacific Islands (Trust Territory)PC,PCI,5821974–1986PCHHDividiĝis inter:
Marŝala Insularo (MH,MHL,584)
Federacio de Mikronezio (FM,FSM,583)
Nord-Marianoj (MP,MNP,580)
Palaŭo (PW,PLW,585)
Zono de la Kanalo de PanamoPanama Canal ZonePZ,PCZ, - 1974–1980PZPAIĝis parto dePanamo (PA,PAN,591)
Serbio kaj MontenegroSerbia and MontenegroCS,SCG,8912003–2006CSXX
[noto 4]
Dividiĝis inter:
Montenegro (ME,MNE,499)
Serbio (RS,SRB,688)
SikimoSikkimSK,SKM, - 1974–1975SKINIĝis parto deBarato (IN,IND,356)
Suda RodezioSouthern RhodesiaRH,RHO,7161974–1980RHZWNomo ŝanĝiĝis alZimbabvo (ZW,ZWE,716)
Usonaj Diversaj Pacifikaj InsulojUnited States Miscellaneous Pacific IslandsPU,PUS,8491974–1986PUUMIĝis parto deUsonaj Malgrandaj Insuloj (UM,UMI,581)
Supera VoltalandoUpper VoltaHV,HVO,8541974–1984HVBFNomo ŝanĝiĝis alBurkina Faso (BF,BFA,854)
USSRUSSRSU,SUN,8101974–1992SUHHDividiĝis inter:[noto 5]
Armenio (AM,ARM,051)
Azerbajĝano (AZ,AZE,031)
Estonio (EE,EST,233)
Kartvelio (GE,GEO,268)
Kazaĥio (KZ,KAZ,398)
Kirgizio (KG,KGZ,417)
Latvio (LV,LVA,428)
Litovio (LT,LTU,440)
Moldovio (MD,MDA,498)
Rusio (RU,RUS,643)
Taĝikio (TJ,TJK,762)
Turkmenio (TM,TKM,795)
Uzbekio (UZ,UZB,860)
Vjetnama Demokratia RespublikoViet-Nam, Democratic Republic ofVD,VDR, - 1974–1977VDVNIĝis parto deVjetnamio (VN,VNM,704)
VejkinsuloWake IslandWK,WAK,8721974–1986WKUMIĝis parto deUsonaj Malgrandaj Insuloj (UM,UMI,581)
Demokratia Popola Respubliko JemenoYemen, DemocraticYD,YMD,7201974–1990YDYEIĝis parto deJemeno (YE,YEM,887)
JugoslavioYugoslaviaYU,YUG,891
[noto 6]
1974–2003YUCSNomo ŝanĝiĝis alSerbio kaj Montenegro (CS,SCG,891)
ZaireZaireZR,ZAR,1801974–1997ZRCDNomo ŝanĝiĝis alDemokratia Respubliko Kongo (CD,COD,180)

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Orienta Timoro ĉeestis en ISO 3166-1 kun la nomoPortugala Timoro ekde 1974 ĝis 1977.
  2. La ISO 3166-1 cifera kodo de the la Nederlandaj Antiloj estis ŝanĝita de532 al530 kiamArubo apartiĝis en 1986.
  3. La periodo de valideco estis korektita de 1974–2011 al 1974–2010 ĉe la reeldono de la bulteno I-6 en 2013.
  4. Dekomence la kodoCSHH laŭ la normo ISO 3166-3 estis atribuina al Serbio kaj Montenegro (Bulteno I-4), kvankam tiun kodon jam havis Ĉeĥoslovakio. Poste ĝi estis ŝanĝita alCSXX (Bulteno I-5).
  5. Malgraŭ tio, ke ili estis partoj de USSR, Belorusa SSR kajUkraina SSR jam havis siajn proprajn kodojn laŭ la normo ISO 3166-1, ĉar ili estis membroj deUN ekde 1945.
  6. La numera ISO 3166-1 kodo de Jugoslavio estis ŝanĝita de890 (por laSocialisma Federacia Respubliko Jugoslavio) to891 (por la Federacia Respubliko Jugoslavio) en 1993.

Ŝanĝoj

[redakti |redakti fonton]

Se necesas, ISO 3166/MA ĝisdatigas la normon ISO 3166-3. La ĝisdatigo de la normo ISO 3166-3 plene dependas de la ĝisdatigo de la normo ISO 3166-1.

ISO anoncis ŝanĝojn en bultenoj kiuj ĝisdatigis la aktualan normon, kaj eldonis novan version de la normo, kiu akumulas ĉiujn ŝanĝojn el la bultenoj. Ekde la julio de2013 ŝanĝojn estas publikigitaj nur en la interreta katalogo de ISO, kaj bultenoj ne plu eldoniĝas. La malnovaj bultenoj plu atingeblas en la paĝaro de ISO.

Eldono/BultenoDatoAlonitaj eksaj kodojNotoj
ISO 3166-3:19991999-03-11La unua eldono de ISO 3166-3
Newsletter I-1PDF2002-11-15Orienta TimoroKonforme al ISO 3166-1 Bultenoj V-5 kaj V-6
Newsletter I-2PDF2002-11-22Ĉeflanda FrancioKorektado. Aldono de la noto neintence preterlasita dum la unua eldono de ISO 3166-3 en 1999
Newsletter I-3PDF2003-07-23JugoslavioKonforme al ISO 3166-1 Bulteno V-8
Newsletter I-4PDF2006-09-26Serbio kaj MontenegroKonforme al ISO 3166-1 Bulteno V-12
Newsletter I-5PDF2006-12-01NeniuKorektado de la Bulteno I-4: la kodoCSXX estas atribuita alSerbio kaj Montenegro
Newsletter I-6PDF2011-03-14
(korektita
2013-02-06)
Nederlandaj AntilojKonforme al ISO 3166-1 Bulteno VI-8
ISO 3166-3:20132013-11-19La dua eldono de ISO 3166-3

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. ISO 3166-3:2013 (angle). Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). Alirita 2020-01-10 .
  2. Clive Feather (2003-07-25). Country codes in ISO 3166 (Table 2: codes withdrawn from use) (angle). Alirita 2020-01-10 .

Fontoj kaj eksteraj ligiloj (angle)

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
ISO 3166
ISO 3166-1
Kodoj de landoj:duliteratriliteracifera
ISO 3166-2
Kodoj de sub-unuoj:ADAEAFAGAIALAMAOAQARASATAUAWAXAZBABBBDBEBFBGBHBIBJBLBMBNBOBQBRBSBTBVBWBYBZCACCCDCFCGCHCICKCLCMCNCOCRCUCVCWCXCYCZDEDJDKDMDODZECEEEGEHERESETFIFJFKFMFOFRGAGBGDGEGFGGGHGIGLGMGNGPGQGRGSGTGUGWGYHKHMHNHRHTHUIDIEILIMINIOIQIRISITJEJMJOJPKEKGKHKIKMKNKPKRKWKYKZLALBLCLILKLRLSLTLULVLYMAMCMDMEMFMGMHMKMLMMMNMOMPMQMRMSMTMUMVMWMXMYMZNANCNENFNGNINLNONPNRNUNZOMPAPEPFPGPHPKPLPMPNPRPSPTPWPYQARERORSRURWSASBSCSDSESGSHSISJSKSLSMSNSOSRSSSTSVSXSYSZTCTDTFTGTHTJTKTLaTMTNTOTRTTTVTWTZUAUGUMUSUYUZVAVCVEVGVIVNVUWFWSYEYTZAZMZW
a Ŝanĝita de TP
ISO 3166-3
Eksaj kodoj:Listo
Internacia Organizaĵo por Normigado
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=ISO_3166-3&oldid=8886423"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp