Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

ISBN

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elISBN‑numero)

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je19 dec. 2022.
Sen fontoj!
Ĉi tiu artikolocitas neniun fonton.
Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Majo 2017)

ISBN estas internacia normigita numero delibro (angleInternationalStandardBookNumber, signifeInternacia Standarda Libronumero). En Esperanto oni uzas, konservante la literojn ISBN:InternaciaSistemaBibliografiaNumero.

Ĝin difinas la normoISO 2108. ISBN unusignife identigas neperiodan publikaĵon: libron aŭ alian similan komunikilon. Por gazetoj kaj aliaj periodaĵoj validasISSN.

Konsisto

[redakti |redakti fonton]

ISBN konsistas el la vortoISBN sekvata de kvar-parta numero kun disigaj streketoj. La numero longas 10 signojn antaŭ 1997 (ISBN-10), kaj 13 signojn ekde 2007 (ISBN-13), sen enkalkulante la streketojn. Se la kvar partoj sume malpli longas ol 10 aŭ respektive 13 signoj, oni ŝtopas la trian parton per nuloj.

  • la unua parto signas lingvan-landan areon, ekzemple1 por anglalingvaj landoj,7 por Ĉinio,9954 por Maroko
  • la dua parto signas la eldonejon kun mallongaj kodoj por grandaj eldonejoj, kaj pli longaj kodoj por malgrandaj
  • la tria parto estas orda numero de la libro mem ĉe la eldonisto
  • la kvara parto estas kontrol-kodo kalkulita laŭ la antaŭaj partoj.

En la nova ISBN-13, laGS1-prefikso estas 978 kaj fariĝos 979, kiam la nunaj ISBN-oj elĉerpighos.

Kontrolcifero en la malnova sistemo ISBN-10

[redakti |redakti fonton]

La lasta cifero dekstre estas kontrolcifero, kiu estas kalkulita permodulo 11 kun pezoj maldekstre-dekstren de 10 ĝis 2, uzante X anstataŭ 10 (kaj 0 anstataŭ 11). Tio signifas ke oni multiplikas la 9 unuajn ciferojn de la ISBN, per sekvenco de 10 ĝis 2 kaj ke oni dividas la sumon per 11. La reston de la divido oni subtrahas de 11 kaj jen la kontrolcifero.

Ni prenu kiel ekzemplon la ISBN 0-415-28807-? de la libro deRobert Phillipson "Ĉu nur-angla Eŭropo?" redaktita en la angla.

sumo = 0×10 + 4×9 + 1×8 + 5×7 + 2×6 + 8×5 + 8×4 + 0×3 + 7×2

 =    0 +  36 +   8 +  35 +  12 +   40 +  32 +   0 +  14 = 177

177 / 11 = 16 restas 1

11 - 1 = 10

Tiel la kontrolcifero estas "X" kaj la tutaISBN 0-415-28807-X

Kontrolcifero en la nova sistemo ISBN-13

[redakti |redakti fonton]

La lasta cifero dekstre estas kontrolcifero, kiu estas kalkulita per multipliko de la 12 ciferoj de la ISBN, maldekstre-dekstren per alternative 1 kaj 3. Poste oni dividas la rezulton per 10 (modulo 10) kaj subtrahas la reston el 10 por obteni la kontrolciferon. Se la resto de la divido estas 10, oni anstataŭas ĝin per 0.Ekzemple, la kontrocifero (ISBN-13) de la sama libro, 978-9209-17084-? kalkuliĝas ĉi-tiele:

s = 9×1 + 7×3 + 8×1 + 9×3 + 2×1 + 0×3 + 9×1 + 1×3 + 7×1 + 0×3 + 8×1 + 4×3

 =   9 +  21 +   8 +   27 +   2 +   0 +   9 +  3 +   7 +  0 +   8 +  12 = 106

106 / 10 = 10 restas 6

10 – 6 = 4

Tiel la kontrolcifero estas 4 kaj la tuta ISBN-13 estasISBN 978-92-0-917084-4

Administro

[redakti |redakti fonton]

Centre kunordigas la disdonon de ISBN la Internacia ISBN-agentejo. La eldonejoj petas la donon de ISBN ĉe ilia respektiva ŝtata ISBN-agentejo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=ISBN&oldid=8127661"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp