Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elIKUE)
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
esperanto-organizaĵo
neprofitcela organizaĵo
specializita Esperanto-asocio
internacia asocio de kredantojRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1910vd
Lando(j)Italiovd
SidejoRomo
Lingvoj

Esperantovd

RetejoOficiala retejo
vdr
Flago de la katolikaj esperantistoj
Sankta meso en Esperanto dum la95-aUK enHavano (celebrasPeter Knauer).

LaInternacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) estastegmenta organizaĵo dekatolikajesperantistoj. Ĝi fondiĝis en1910 kaj havas sian sidejon enRomo.

Celoj de IKUE

[redakti |redakti fonton]

IKUE deziras disvastigi la uzon de la neŭtrala kaj facile lernebla lingvoEsperanto inter katolikoj por tiamaniere kontribui al kompreniĝo, unueco kajpaco. Ĝi krome celas diskonigi lakristanan kredon kaj funkcii kiel internacia komunumo de fideluloj. Por realigi tiujn ĉi celojn, la asocio eldonas publikaĵojn kaj organizas internaciajn kunvenojn kaj spiritajn aranĝojn.Sacerdotoj de IKUE ofte ofertas esperantlingvajnDiservojn kadre de aranĝoj de la ĝeneralaEsperanto-movado.

En lastatuto de IKUEArkivigite je 2006-02-13 per la retarkivoWayback Machine, la asocio formulis siajn celojn jene:

a) plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Mar 16,15); travivi kaj atesti la belecon de la vero kaj la ĝojon esti kristanoj, por estigi fervoregon por la Regno de Dio;
b) montri la unuecon de la Eklezio en Kristo, uzante la internacian lingvon Esperanton en ĝia liturgio kaj apostola agado;
c) kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo;
d) strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17,21).

Agado

[redakti |redakti fonton]
Katolika Esperanto-Tendaro en Ĉeĥio, 1995

Renkontiĝoj kaj Diservoj

[redakti |redakti fonton]

IKUE organizas ĉiujarankongreson kun prelegoj, diservoj, preĝadoj kaj abunda distra programo. Nuntempe ĉiun duan jaron laIKUE-Kongreso estas organizata kunlabore kunKristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kielEkumena Esperanto-Kongreso.

Krome IKUE aŭ ĝiaj landaj ligoj organizas multajn pliaj internaciajn aranĝojn, ekzempleKatolikajn Esperanto-Tendarojn (ĉiusomere dum unu semajno enĈeĥio),Junularajn Ekumenajn Esperanto-Tendarojn, bibliajn semajnfinojn kaj pilgrimadojn.

Esperantlingvaj Diservoj okazas regule en kelkaj preĝejoj, ekzemple ĉiun duan monaton en laKatedralo deSpeyer (Germanio) sub gvido de pastroAlbrecht Kronenberger, kaj krome enUniversalaj Kongresoj de Esperanto kaj multaj pliaj Esperanto-aranĝoj.

RevuoEspero Katolika

[redakti |redakti fonton]

La revuo de IKUE,Espero Katolika, aperas de1903 kaj estas la plej malnova daŭre aperanta Esperanto-gazeto. En interreto oni trovasla lastajn numerojn kajkompletajn malnovajn jarkolektojn: temas pri progresanta projekto, kiu celas enretigi ĉiujn numerojn ekde 1903.

Libroj kaj aliaj publikigaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Jam en1912 aperis laNova Testamento en esperanta traduko, kaj en1926 sekvis la kompletaBiblio. Komplete rekompostita eldono, prizorgita de la pastrojBernhard Eichkorn kajAlbrecht Kronenberger, aperis en2006.

En2001 aperis, eldonita de IKUE kaj KELI, la 1472-paĝaekumena kant- kaj preĝlibroADORU.

IKUE kaj ĝiaj landaj sekcioj aperigas - jen en siaj retpaĝoj, jen en papera formo - multajn publikaĵojn aŭ kunlaboras en tiaj eldonoj. Ekzemple en aprilo 2006 aperis kiel 43-paĝa broŝuro laencikliko "Deus caritas est" de PapoBenedikto la 16-a.

Entute la kristana literaturo en Esperanto, inkluzivante tiun realigitan de aliaj subjektoj ekster IKUE, ampleksas kelkmil volumojn.

Radio kaj interreto

[redakti |redakti fonton]

Ekde januaro1977Radio Vatikana elsendas regule en Esperanto, komence unufoje, ekde 1981 dufoje kaj ekde oktobro1998 trifoje semajne. La elsendoj estas aŭskulteblaj ankaŭ en interreto sur laretejo Vatican News.

Inter multaj retaj forumoj de katolikaj esperantistoj, plej vigla estas ladissendolisto de IKUE ĉe yahoogroupsArkivigite je 2006-06-16 per la retarkivoWayback Machine.

Bonfara agado

[redakti |redakti fonton]

Same kiel preskaŭ ĉiuj kristanaj organizoj, ankaŭ IKUE aktivas karitate. Ekzemploj estas la agadoj starigitaj de du iamaj IKUE-prezidantoj, ekzemple la bonfarado al blinduloj starigita deJacques Tuinder kaj la helpaj projektoj, ĉefe enAfriko, iniciatitaj de pastroDuilio Magnani. Kun la paso de la jaroj, la menciitaj iniciatoj sendependiĝis el IKUE, kiu tamen ne forlasis tiajn agadojn.

Landa kaj dioceza agado

[redakti |redakti fonton]

IKUE iam havis pli ol 10 landajn asociojn, el kiuj hodiaŭ aktivas nur ĉ. 3. En la retejo de IKUE troviĝaslisto de landaj reprezentantojArkivigite je 2006-05-06 per la retarkivoWayback Machine en 15 landoj, el kiuj tamen kelkaj kielLajos Kóbor kajGiovanni Daminelli jam mortis. Iam ekzistis ankaŭdiocezaj ligoj (ekzemple en lagermanaj diocezojFreiburg kajSpeyer, ambaŭ iam agnoskitaj de la respektivaepiskopo).

Iamaj landaj ligoj estas:

Nuntempe ekzistas la sekvaj landaj ligoj:

Historio

[redakti |redakti fonton]
Emile Peltier

Estiĝo kaj evoluo de IKUE

[redakti |redakti fonton]

En1902 la franca pastroEmile Peltier (1870-1909) fondis, kune kunHenri Auroux kaj kun permeso de la episkopo deTours, la societonEspero Katolika. Pro manko de kunlaborantoj Peltier kaj Auroux ne sukcesis registrigi la asocion laŭ franca leĝo kaj decidis unue fondi gazeton kun la sama nomoEspero Katolika, kiu aperas ekde1903. Nur post la morto de Peltier, en1910, okazis enParizo la unuaKatolika Esperanto-Kongreso. Kadre de ĝi fondiĝis IKUE.

En1951 IKUE ekhavis kunlaborajn rilatojn kunUniversala Esperanto-Asocio (UEA). Tamen, kiel ĉiuj religiaj organizoj, ĝi ne rajtas aliĝi al UEA kiel faka asocio.

Aliaj katolikaj Esperanto-asocioj

[redakti |redakti fonton]

Dum la ĉirkaŭ 100-jara historio de IKUE, aperis ankaŭ aliaj organizoj de katolikaj esperantistoj. La plej gravaj el ili estasInternacio Katolika, kiu ekzistis de1920 ĝis la2-a Mondmilito, kajInternacia Katolika Informejo (IKI), kiu aktivis de1936 ĝis1974 enNederlando.

Prezidantoj de IKUE

[redakti |redakti fonton]
  1. Austin François Richardson Taylor (1843-1913), 1910-1913
  2. Patrick Parker (1869-1948), 1913-1920
  3. Lambert Johan Joseph Marie Poell (1872-1937), 1920-1921
  4. Paulus Antonius Schendeler (1878-?), 1921-1924
  5. Francisko de Paŭla Meštan (1865-1941), 1924-1927
  6. Joan Font i Giralt (1899-1936), 1927-1935
  7. Marie Larroche (1854-1940), vicprezidantino aganta kiel prezidanto, 1934-1935
  8. Petrus Heilker (1883-1964), 1935-1950
  9. Alfons Beckers (1908-1994), 1950-1966
  10. Jacques Tuinder (1933-2011), 1966-1971
  11. Ferdinando Longoni (1916-1975), 1971-1975
  12. Czesław Biedulski (1936-2018), 1976-1979
  13. Duilio Magnani (1928-2010), 1979-1995
  14. Antonio De Salvo (1942-2021), 1995-2003
  15. Miloslav Šváček (*1941), 4-a de septembro 2003 ĝis 20-a de februaro 2012
  16. Giovanni Daminelli (1943-2019), elekto en la 20-a de februaro 2012, mortis la 26-an de marto 2019
  17. Marija Belošević (*1965), 2019-

Aktuala estraro de IKUE

[redakti |redakti fonton]

En reta balotado en somero 2022, la sekvaj personoj elektiĝis estraranoj por la mandata periodo 2022-2026:

Kielkontorevizoroj elektiĝisGábor Márkus,Umberto Canelada Campos kajFlory Witdoeckt.

En sia kunsido de oktobro 2023, la estraro alelektis konforme al la statuto lagrekkatolikan pastronSerhij Prudko elUkrainio kiel religian konsilanton.

IKUE-Junularo

[redakti |redakti fonton]

Jam de1920 ĝis ĉirkaŭ1935 ekzistisMondjunularo Katolika (MOKA), kiu tamen ne estis ligita al IKUE, sed alInternacio Katolika.

La unua junulara organizo de IKUE,La Alta Flugo, ekzistis de ĉirkaŭ1960 ĝis ĉirkaŭ1965. Ĝi eldonis la gazetonBirdo, kiun redaktis i.a.Stefan Maul.

La nuntempa IKUE-Junularo (IKUEJ) fondiĝis en1996 kadre de laKatolika Esperanto-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio).

Agnosko fare de la Eklezio

[redakti |redakti fonton]

Esperanto kiel liturgia lingvo

[redakti |redakti fonton]

La8an de novembro1990 la vatikanaKongregacio pri la Dia kulto kaj la disciplino de la sakramentoj aprobis la mestekstojn en Esperanto. Tiamaniere Esperanto definitive fariĝisliturgia lingvo. Ekde somero 1995 la "Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festoj" estas havebla en formo de du lukse binditaj volumoj.

Agnosko de la Papa Konsilio por Laikoj

[redakti |redakti fonton]

Depost ĝia starigo en 1910, IKUE kolektis aprobojn de ĉiuj Papoj, de Kardinaloj kaj de Episkopoj. En multaj diocezoj (precipe enPollando kajItalio, sed ankaŭ aliloke) la katolikaj esperantistaj grupoj estas agnoskitaj de la koncernaj Episkopoj, kaj aktive partoprenas en la apostola agado. Ĝis1992 IKUE en si mem, tamen, ankoraŭ ne estis ricevinta oficialan agnoskon fare de la centraj instancoj de la Eklezio. Kontaktoj kun la ekleziaj aŭtoritatuloj komenciĝis en1980, kelkajn jarojn post la translokigo de la asocia sidejo enRomo. En la postaj jaroj la demando pri agnosko de IKUE estis iom preterlasita por atingi la aprobon de laMeslibro en Esperanto, sed fine la11an de januaro1992 IKUE estis agnoskita per dekreto de la Papa Konsilio por Laikoj kiel internacia asocio de fideluloj laŭpontifikajuro. Per la dekreto la Papa Konsilio por Laikoj aprezas la laŭstatutajn celojn de IKUE same kiel "la diversajn aktivecojn plenumatajn de la Unuiĝo en siaj programoj kaj servoj (kristana formado, publikaĵoj kaj komunikado, bonfara kaj ekumena agado)".

Papoj

[redakti |redakti fonton]

Ĉiuj papoj ekdePio la 10-a, kromJohano Paŭlo la 1-a (kies papado daŭris apenaŭ 33 tagojn), montris ian favoron al la agado de katolikaj esperantistoj.

PapoJohano Paŭlo la 2-a dufoje (en1991 kaj1997) alparolis kunvenojn rekte en Esperanto kaj ekde1994 ĝis sia morto en2005 regule uzis Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siapaska kajkristnaska salutparoladoj. Ekde pasko2006 ĝis sia demisio en2013, lia posteulo, papoBenedikto la 16-a daŭrigis la tradicion.

Malkiel liaj du antaŭuloj, papoFrancisko en printempo2013 ne salutis post sia unuapaska benoUrbi et orbi la spektantojn en multaj lingvoj, do ankaŭ ne enEsperanto. Esperantistoj gvidataj deGiovanni Conti kun panelo konsistiganta la vorton "ESPERANTO" tamen ĉeestis sur laPlaco Sankta Petro.

Kardinaloj kaj episkopoj

[redakti |redakti fonton]

Almenaŭ 56 kardinaloj iel subtenis Esperanton, kiel montras detala listo enfranclingva eldono de la libro "Esperanto - la nova latino de la Eklezio".

La ĉefepiskopo dePrago, KardinaloMiloslav Vlk, lernis Esperanton kiel studento kaj kunlaboris kiel juna pastro enKatolikaj Esperanto-Tendaroj. En 1995 Vlk celebris enIKUE-Kongreso meson en Esperanto kaj akceptis esti alta protektanto de IKUE.

La ĉefepiskopoAlba Iulia (Rumanio),Györgyi Jakubinyi, flue parolas Esperanton kaj trifoje, en 1991, 1999 kaj 2009, pledis en Sinodoj pri Eŭropo por Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en la Eklezio. Plurfoje, ekzemple en laGermanaj Katolikaj Foiroj de1994,1998 kaj2000, Jakubinyi celebris Meson en Esperanto kaj reeldiris sian pledon por Esperanto.

IKUE kaj ekumenismo

[redakti |redakti fonton]

Jam la iniciantinto de Esperanto,Zamenhof engaĝiĝis por frateco inter homoj de diversaj religioj aŭ konfesioj. La "patro" de IKUE,Emile Peltier, pledis en sia revuoEspero Katolika por la unuiĝo de la kristanaj religioj, kaj forte deziris kunlaboron kun protestantaj esperantistoj.

Multaj pliaj aktivuloj de IKUE sekvis tiujn ĉi instigojn. Mejloŝtonoj sur la vojo deekumenismo inter kristanaj esperantistoj estis la unuaEkumena Esperanto-Kongreso en1968 kaj la apero de laEkumena Diserva Libro ADORU en2001. Nuntempe IKUE kajKELI frate kaj intense kunlaboras en la spirito deekumenismo. Dum en nacilingva medio katolikoj kaj protestantoj ankoraŭ kutimas uzi malsamajn kant- kaj preĝlibrojn, en la Esperanto-movado oni uzas ĉefe la saman libron.

Esperanto kiel "nova latino de la Eklezio"

[redakti |redakti fonton]

Katolikaj esperantistoj ofte nomas Esperanton "la novalatino de la Eklezio". Kutime ili tamen ne celas malpliigi la rolon de la latina lingvo en la Katolika Eklezio (kies graveco en internacia komunikado ĉiukaze jam delonge tre malkreskis), sed doni novajn impulsojn favore al kompreniĝo, unueco kaj paco. Ĉi-lastan strebadon subtenis ankaŭ PapoJohano Paŭlo la 2-a, kiu en sia salutletero al laUniversala Kongreso en1993 enValencio kuraĝigis la esperantistojn "daŭrigi sian estimindan klopodon por realigi mondon, en kiu regu la interkompreniĝo kaj unueco".

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Esperanto

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Internacia_Katolika_Unuiĝo_Esperantista&oldid=9095076"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp