Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elIFEF)

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je5 jan. 2024.
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
emblemo
esperanto-organizaĵoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1948vd
MotoLa reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn.
Lingvoj

Esperantovd

RetejoOficiala retejo
vdr

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (mallongeIFEFI.F.E.F.) estas tutmonda asocio deesperantistajfervojistoj. Ĝi fondiĝis en1948 kaj sekvas tradicion de sia antaŭuloIAEF daŭrantan ekde1909. IFEF estasfaka sekcio deUEA ekde1953 kaj ĝi estas ankaŭ membro deFISAIC (Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj). La celo de IFEF estas disvastigi kaj aplikiEsperanton en lafervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. Ĝia devizo estas:"La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn."

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloInternacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj.
IFEF-kongreso en Fulda, 1967

Komence aperis alvoko en la revuoEsperanto, en marto1909, fare de la franca fervojistoArmand Berlande. Sekve de tiu ĉi alvoko fondiĝis dum la5-aUK enBarcelono laInternacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj (IAEF). La nova organizaĵo komencis eldonadi gazetonFervojista Esperantisto kaj sufiĉe vigle agadi.

Dum tiu ĉi periodo oni faris multajn promesplenajn eksperimentojn surkampe de terminologio, eldonado de periodaĵoj kaj praktika utiligo de la lingvo. Dum tiu periodo personaj kontaktoj maloftis, ununuraj regulaj aranĝoj restis la IAEF-kunvenoj okaze de la Universalaj Kongresoj.

Nova postmilita organizaĵoInternacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) fondiĝis dum la kongreso deSAT enAmsterdam la4-an de aŭgusto1948 kaj daŭrigis la tradicion de IAEF. En majo1949 ĝi kunvokis sianunuan kongreson. 149 partoprenantoj el 8 landoj decidis, ke ekde tiam, krom duhoraj kunvenoj en la UK, oni ĉiujare organizos memstaran IFEF-kongreson kun riĉaj kulturaj, turismaj kaj fakaj programoj.

Bulteno

[redakti |redakti fonton]

IFEF eldonas bultenonInternacia Fervojisto, en kiu oni povas legi pri ekz. :

  • la aktivaĵoj de IFEF
  • fervojaj aktualaĵoj en la mondo
  • anoncoj de venontaj kongresoj
  • raportoj de pasintaj renkontiĝoj

Ankaŭ kelkaj naciaj asocioj, membroj de IFEF, eldonas proprajn bultenojn.

Terminologia laboro

[redakti |redakti fonton]

IFEF partoprenas en la laboro deRailLex. Temas pri tradukado al plej multaj lingvoj de pli ol 16000 terminoj de la internacia fervoja terminaro de laUIC (Internacia Fervoja Unio). Notinde estas, ke la Esperanto-parto enestas inter ĉirkaŭ 20 aliaj lingvoj kaj troviĝas inter la plej kompletaj, ĉar la tutan jaron prilaboras ĝin diverslandaj fakuloj, perkoresponde aŭ dum kunvenoj.

Listo de landaj asocioj de IFEF

[redakti |redakti fonton]

Kongresoj

[redakti |redakti fonton]

Kongreson IFEF okazigas ĉiujare en malsama lando. Lastaj kongresoj :

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Kongresa retejo :http://esperanto-andalucia.info/Arkivigite je 2018-12-26 per la retarkivoWayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Internacia_Fervojista_Esperanto-Federacio&oldid=8875631"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp