Laitala arborano aŭ pli simpleitala rano (Hyla intermedia) estas specio derano en la familio deHiledoj, kiu troviĝas enItalio, kaj apudaj landoj kiajSlovenio,Svisio, kaj ebleSan Marino. Ties naturaj habitatoj estas moderklimataj arbaroj, riveroj, intermezaj riveroj, nesalakvajmarĉoj, intermitaj nesalakvaj marĉoj,plugebla tero, kaj urbaj areoj. Ĝi estas minacata prohabitatoperdo.
Laitala arborano estas tre simila laŭ koloro al laEŭropa arborano (Hyla arborea) kies subspecio estis antaŭe konsiderita.[1] Ĝi kreskas ĝis longo de 4 al 5 centimetroj kaj inoj estas kutime pli grandaj ol maskloj. La haŭto en la dorsa surfaco estas milda kaj brilverda. La ventra surfaco estas blankeca kaj klare dismarkita el la dorsa surfaco pere de avel-kolora linio. Nigra strio etendas el la okulo al la akselo. La ino havas blankan gorĝon dum la masklo havas ĝin flavbruna kun pufeblavoĉosako. La malantaŭaj kruroj estas pli longaj ol la antaŭaj kaj la fingroj kaj de manoj kaj de piedoj finas en alglueblaj diskoj.[1]