Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Huttwil

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je30 maj. 2024.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojnHuttwil (stacidomo) kajHuttwil Sportzentrum (stacidomo).
Huttwil
Blazono de Huttwil
Blazono de Huttwil
Blazono de Huttwil
Ĉefstrato en la urbo centro
Ĉefstrato en la urbo centro
Ĉefstrato en la urbo centro
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoSupra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009Trachselwald
Geografia situoCH1903: 631219 / 218459(mapo)47.1163888888897.85Koordinatoj:47° 7′ N,7° 51′ O;CH1903: 631219 / 218459(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj4704
Areo17,24 km²
Alteco638 msuper marnivelo
Poŝtkodo4950
Komunumkodo0954
Mapo de Huttwil
Mapo de Huttwil
Mapo de Huttwil
vdr

Huttwil estishistoria urbeto, ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Trachselwald kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Supra Argovio enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 4704 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Hutwil situas en laSvisa Mezlando en la supra parto de la valo de la riveroLangete, proksimume 18 kilometrojn sude de la urboLangenthal proksimume en la mezo interLucerno kajBerno. La urbeto konsistas el la kvartalojOberdorf,Neuhaus,Rütistalde,Moos kajUech, krome al la komunumo apartenas la setlejojChaltenegg (tute en okcidento sur alteco de 762 ms.m.),Schwarzenbach (okcidente de la urbo kun la nacia sportcentro),Ettishüsere (sur alteco de 703 ms.m. norde de la urbo),Tschäppel,Nyfenegg,Nyffel kajHübeli, kaj diversaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj kaj domoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,24 km², de kiuj 21,9% estas kovritaj dearbaro, 64,4% servas poragrikulturo kaj 13,6% porsetlado.[1]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Huttwil limas en nordo alAuswil, en nordoriento alGondiswil, en oriento alUfhusen (LU), en sudoriento alEriswil, en sudokcidento alWyssachen, en sudsudokcidento alDürrenroth, en okcidento alRohrbachgraben, kaj en nordokcidento alRohrbach.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra Huttwil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 23 deSursee alBurgdorf. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A2 situas en distanco de proksimume 20 kilometroj nordoriente enDagmersellen kaj al lasvisa aŭtovojo A1 apudKirchberg en distando de proksimume 25 kilometroj okcidente. La kantona vojo nr-o 244 kondukas de Huttwil alLangenthal. Huttwil disponas pristacidomo ĉe la trajnlinio de Langenthal alLucerno. Krome ekzistas ankaŭ trajnlinio de Huttwil al Burgdorf, kiu tamen inter Huttwil kaj Weier ne plu estas uzata por persona transporto kaj anstataŭigita per buslinio de Huttwil al Burgdorf. La trajnlinio de Huttwil al Eriswil jam en la jaro1975 estis anstataŭigita per aŭtobuso.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Huttwil datiĝas el la jaro850 kielHuttiwilare. Huttwil estis fortigita kiel urbo dum laGrafa Milito interRudolfo de Habsburgo kajPetro de Savojo inter1270 kaj1270. La ekzakta dato de la urbofondo ne estas konata. En la jaro1313 Huttwil la unuan fojon en dokumento estis menciita kiel urbo, tamen jam en la jaroj1280 kaj1294 estis menciita urbestro en Huttwil. Post laBatalo de Laupen la urbeto Huttwil en la jaro1340 estis detruita de labernanoj, tamen poste rekonstruita. Dummezepoko la urbeto apartenis al laGrafoj de Kiburgo, kiuj devis ĝin en la jaro1378 pandigi al la Barono Johann Grimm von Grünenberg. De la Baronoj de Grünenberg en la jaro1404 la bernano Burkhard de Sumiswald akiris la urbeton. En la jaro1516 la bernanoj atribuis la urbeton al laVoktejo Trachselwald, el kiu post la fino de laHelveta Respubliko en la jaro1803 fariĝis la distrikto Trachselwald. Post la dissolvo de la distrikto Trachselwald Huttwil estis atribuita al laadministra distrikto Supra Argovio, kaj tiel refariĝis parto de la regiono, al kiu ĝi historie apartenis. En la jaro1653 Huttwil estis centro de la ribelado dum la Kamparana Milito. En Huttwil estis konkludita la Federacio de Wohlhusen de la bernaj kamparanoj.[2] La 8-an de junio 2007 post fulmotondro okazis granda inundo de la riveretoLangete, kiu kaŭzis en la urbeto Huttwil kaj la najbaraj komunumoj grandegan damaĝon kun tri mortintoj.[3]

Esperanto-Movado

[redakti |redakti fonton]

En1910 aperis sub la redaktado deFriedrich Uhlmann la Esperanto-periodaĵoVespera Horo.[4]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto:Jürg Rettenmund:Huttwil enHistoria Leksikono de Svislando(2008-06-16)
  3. Fonto:Retejo de MetoradarArkivigite je 2011-12-26 per la retarkivoWayback Machine
  4. (Fonto:Andreas E. Künzli:Universalaj Lingvoj en Svislandop 223)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Ligna domo en Huttwil
    Ligna domo en Huttwil
  • Preĝejo de Huttwil
    Preĝejo de Huttwil
  • Ĉefstrato en la malnova urbo
    Ĉefstrato en la malnova urbo
  • Ettishüsere vidita de la vojo al Huttwil
    Ettishüsere vidita de la vojo al Huttwil
  • Bieno en Ettishüsere
    Bieno en Ettishüsere
  • Biendomoj en Ettishüsere
    Biendomoj en Ettishüsere
  • Loĝdomoj en Ettishüsere
    Loĝdomoj en Ettishüsere
  • Ponto de la Lucerna vojo en Huttwil
    Ponto de la Lucerna vojo en Huttwil


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Supra Argovio
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Trachselwald ĝis 2009
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Huttwil&oldid=8944211"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp