I. (Szent) István • Hunyadi Mátyás • Bethlen Gábor • Bartók Béla • Hugonnai Vilma • Csontváry Kosztka Tivadar • Bolyai János • Orczy Emma • Eötvös József • Eötvös Loránd • Kodály Zoltán • Arany János • Széchenyi István • II. Rákóczi Ferenc• Laborfalvi Róza
Hungaroj (ankaŭ nomatajmadjaroj por la nekristanaj praaj hungaroj) estas lanomo de nacio loĝanta precipe enHungario.
La hungaroj nombras dismonde ĉirkaŭ 15 milionojn, el kiuj 10 milionoj vivas en Hungario kaj grava nombro kiel malplimulto en la najbaraj landoj (Rumanio,Slovakio,Serbio,Ukrainio) — ĉirkaŭ 3 milionoj.
Lasikuloj (Székely hungare) estas hungara popolo kun specifaj vestaĵoj kaj vivantaj en la montara parto de Transilvanio (Rumanio).
legu aparteprahistorio de la hungaroj La madjaroj vivis originale ĉe la sud-orienta rando de laUrala montaro. Poste (-500) ili migris al lastepo de sudaUkrainio (hungare Levedia posteEtelköz, neprecize konata areo inter du riveroj), kie ili estis subkazara regado. La hungaroj devis fuĝi pro atakoj depeĉenegoj kaj ili ekokupis laKarpat-basenon (ĉefe laebenaĵojn) en896, kie ili setlis. (Plia detala historio ĉeHistorio de Hungario)
Kiam la turkoj okupis parton de lando, la ĉiamaj bataloj inter la turkoj kaj hungaroj senloĝantarigis grandajn sudajn areojn de la iama Hungario. Post malvenko de la osmanoj, Hungario venis tute sub Aŭstran regadon kiuj setligis tiujn senhomajn areojn (la 3 ĉefa setligo okazis en 1690, 1711 kaj 1745) perslovakoj,germanoj kaj aliaj.
La vortomagyar (pli fruemagyeri) estas hodiaŭ memnomumigo de la hungaroj. Ĝi aperas jam en la 9-a kaj 10-a jc en mohamedanaj verkoj. Ĝi venas verŝajne el lamagy (< ugra *mańćε = homo; similas al la nomo de la mansi popolo) kajer(i) (same homo ĉe finna ürke, ĉeremisa erge).
Tiu nomo (madjaro) estis komence nur vorto de unu el la 7 nomadaj triboj (Meder (madjaro), Tárján, Jenő, Kér, Keszih, Kürt-Gyarmat kajNyek. ) La landookupo okazis sub gvido de la madjara tribo sub gvido de la ĉefa tribestroArpado.
La nuntempe uzataj formoj kiel(H)ungarus, (H)ungarn, Uhri, Vengry, Hungarian, Hongrois ktp. venas el al slavaog(ъ)r- per germana perado al la aliaj eŭropaj lingvoj. La slava vorto originas el la bulgara-turka tribonomumoonogur (on= dek +ogur= tribo), kiu estiĝis en la 5. kaj 6. jarcento, kiam la madjaroj vivis en strikta rilato kun laonoguroj, kies gvidanta triba alianco nomiĝisOnoguren. La H-litero en la latina Hungarus (kaj tiel en kelkaj aliaj lingvoj) estiĝis, kiam la nomon oni false rilatigis al la hunoj (Hunni).