Nacia ParkoHortobágy, unu el la plej grandaj protektitaj mallong-herbajebenaĵoj enEŭropo, kun la Naŭtrua Ponto en Hortobágy, la Ĉardo Hortobágy kaj la Muzeo pri Kamparana Vivo, 1999
Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. Laĉefministro (gvidanto deministroj) respondecas pri la agado de laregistaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj.
LaRegistaro de Hungario (hungareMagyarország Kormánya) estas la plenuma povo en Hungario. Ĝi estas gvidita fare de la ĉefministro, kaj konsistas el diversaj ministroj. La ĉefministro estas elektita fare de la Nacia Asembleo. La ĉefministro estas kutime la gvidanto de la plej granda partio en parlamento. La ĉefministro nomumas la ministrojn de la registaro kaj estas la sola kiu povas demisii ilin. La registaro estas kontrolita kaj kontrolita fare de la prezidanto kaj parlamento.
Laparlamento estas unukamera, kaj havas 386 anojn. La parlamentaj balotadoj okazas po 4 jaroj, kaj la partioj devas atingi minimume 5 %-ojn por havi la rajton pri reprezentado en la parlamento. Plimulton en Hungario havas la koalicio de la Asocio de Junaj Demokratanoj (hungareFiatal Demokraták Szövetsége, mallongeFides) kaj la Kristana-demokratia Popola Partio (Kereszténydemokrata Néppárt,KDNP).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defiileĝojn, kiuj ne konformas al lakonstitucio.
Hungarajtriboj alvenis al la baseno deKarpatoj sub la gvido de la ĉeftribestro Árpád. Tio okazis en fino de la9-a jarcento (895, nomePatrujokupo). En 907 la okcidentanoj atakis la hungaran teritorion, sed la armeo de la madjaroj venkis. Poste la hungaroj plurfoje (komisiite kelkfoje de fremdajreĝoj) prirabis okcidentaeŭropajn urbojn. Tio daŭris ĝis la jaro 955, kiamgermanoj haltigis la hungarojn en labatalo de Augsburg. Laŝtato Hungario kun sia reĝo elformiĝis en la jaro 1000 aŭ 1001, kiam lapapo donis kronon por la reĝoStefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta, sendependa lando (fine de la 11-a jarcento estis okupita Kroatio, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversajdinastioj.
La mongola invado en Hungara reĝlando okazis en la jaroj 1241 kaj 1242, sed en la sama jarcento okazis multe pli malgranda en 1285. En 1241-42 ja atakis la landon mongolaj trupoj. En 1456 ĉe Nándorfehérvár Johano Hunyadi (pron. hunjadi) venkis kontraŭ la grandega turka armeo, provizore gardanta sendependecon de la Hungara Reĝlando.
La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ laturkoj,(1526,batalo de Mohács). La lando estis dividita je tri partoj interAŭstrio, laOtomana Imperio kajTransilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (legu pli) kun laHabsburgoj kaj kondukis al estigo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en1867. Hungario partoprenis en la1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio ĝi perdis grandan parton de siateritorio.
Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de laEntento kaj transdonis la potencon al la socialistoj kaj komunistoj. Hungario batalis sola kontraŭ la malamikoj, sed en1919Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la enpotenciĝon deMiklós Horthy (guberniestro de Hungario de1920 ĝis1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la2-a Mondmilito denove je la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en1944) kaj Hungario perdis ĉirkaŭ 1 miliono da homoj (multajnjudojn) kaj valoregojn de la lando. La sovetaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute liberigis la landon de faŝistoj printempe de1945.
La komunistoj en1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis en Hungario kielHungara Popola Respubliko ĝis1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ Sovetio kaj por la sendependa Hungario, gvide deImre Nagy, ĉefministro. Sovetaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de larevolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partioJános Kádár. Mortis 3000 personoj. Fuĝis al eksterlando pli ol 200 000 personoj. Kádár ekzekutigisImre Nagy en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (sovetaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 1970-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 1980-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994, 2002 kaj 2006 venkis lasocialisma partio en la parlamentaj balotadoj. En la parlamentaj elektoj de 2010 venkis la dekstra organizaĵo Fidesz-KDNP, akirante pli ol 2/3 de la parlamentaj lokoj.
LaHungaria Esperanto-Asocio, mallongigite HEA (hungare: MESZ,Magyarországi Eszperantó Szövetség) estis Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1906, Hungara Esperanto-Organizaĵo 1906-1911, Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio 1911-1950, Tutlanda Esperanto-Konsilantaro 1950-1955, Hungara Esperanto-Asocio 1960-1991, kaj ekde 1991 Hungaria Esperanto-Asocio estas kultura organizaĵo, kiu subtenas kaj helpas la instruadon de lingvo Esperanto, kaj por tio ĝi eĉ mem organizas kursojn, programojn, respektive ankaŭ kadre de internacia kunlaboro ĝi helpas la lingvoinstruadon.
Hungara Esperanto-Kongreso (en iuj jaroj ankaŭ nomata Hungaria kaj Hungarlanda) estas nacia kunveno de esperantistoj en Hungario, kiu okazas ekde 1912. La komencaj kongresoj estas interrete kompare bone dokumentitaj, poste ankoraŭ estas grandegaj informtruoj, tamen ĝi publikiĝu en espero de kumune eblas plikompletigi la informojn.