La Hummers estis origine konstruitaj fare deAM General, la produktanto de la armea HMMWV[3]. La firmao jam planis konstrui civilan version de la HMMWV en la malfruaj 1980-aj jaroj. La HMMWV ricevis multan publikan diskonigon en launua Golfa Milito. En1992, AM General komencis vendi civilan version de la HMMWV sub la nomo "Hummer". En1998 la firmao vendis la markon alGeneral Motors kiu distribuis kaj surmerkatigis ilin, dum la produktado daŭre estis aranĝita fare de Am General. En la sekvaj jaroj, General Motors prezentis du novajn modelojn de la Hummer nomitaj la H2 kaj H3, kaj renomis la originan Hummer la H1. La H1 kaj H2-modeloj estis produktitaj fare de AM General, dum la H3 estis produktita fare de General Motors[4].
Komence de2009, produktado de la H2 estis ĉesigita pro la tutmondaekonomia krizo kiu komenciĝis en2008 kaj vundis General Motors-vendojn. Enmajo2010, produktado de ĉiuj modeloj estis tute ĉesigita.
En septembro 2017,Arnold Schwarzenegger prezentis sian Hummer H1 kiu estis konvertita de interna brulmotoro al elektra stirado.
En oktobro 2019, General Motors sciigis ke ĝi pripensas oficiale lanĉi elektran version de la Hummer. En oktobro 2020, la marko estis oficiale lanĉita denove kun elektra stirado La aŭtomobilo estos disponebla en 2022, kun veturdistanco de ĉirkaŭ 560 km.