Humenné, hungare Homonna, germane Homenau estasurbo enSlovakio , enRegiono Prešov , enDistrikto Humenné , kies distriktejo estas. La nomo signifas ŝedo aŭgarbejo .
Urboparto de Humenné Centro de Humenné La urbo situas envalo , laŭ bordo deLaborec proksime de enfluejo derivero Cirocha , laŭ ĉefvojo kajfervoja kruciĝo de linioj:Sanok (Pollando ) -Medzilaborce -Humenné -Michalovce -Michaľany ;Prešov -Humenné kaj ankaŭ loka fervojoStakčín -Snina - Humenné tra valo Cirocha.Prešov troviĝas 70 km.
La komunumo estis loĝata dum laneolitiko . La unua mencio devenis el1317 , tiam lareĝo donacis tiujn kampojn alfamilio Drugeth. En la 14-a j.c. ankaŭklostro fondiĝis, la komunumo iĝis doganejo. Ĝi ricevis urbajn privilegiojn deJohano Hunyadi . Iom poste la loko nomiĝiskampurbo . Lahusanoj okupis la ĵus konstruitankastelon , sedMatiaso la 1-a reokupis ĝin. En1619 okazis batalo inter 2 bienuloj Drugeth kajGeorgo Rákóczi la 1-a .Ferdinando la 3-a donacis al la kampurbo foirorajton en1638 . Korporacio por buĉistoj formiĝis en1603 .Emeriko Thököly akiris la kastelon en1684 , kiun sekvisfamilioj Zichi (ziĉi), Althan, fine Andrássy. En1874 la fervojo interBudapeŝto -Pollando atingis la urbon. En1910 loĝis en la urbo 4508 dahomoj (1724hungaroj , 1389slovakoj kaj 952germanoj ). ĜisTraktato de Trianon la urbo apartenis alZemplén , al distrikto deHomonna , kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto deĈeĥoslovakio , fine parto de Slovakio. En2004 loĝis en la urbo 35 mil homoj.
gotika katolika paroĥapreĝejo omaĝe al "Ĉiuj Sanktuloj", baldaŭe ĝi barokiĝis, laŭ bildkarto ĝi estas pilgrimloko kastelo de Homonnay el la 15-a j.c., kiu trakonstruiĝis al renesanca burgo en1641 , poste barokiĝis, en1787 labastionoj malkonstruiĝis, nun ĝi estasmuzeo baroka-klasikisma grek-katolika preĝejo omaĝe al VirgaMaria el1767 novgotika luteranatemplo el1890 novklasikisma kalvaria templo el1891 ortodoksa preĝejo omaĝe alSankta Kiril kajSankta Metodo grek-katolika preĝejo omaĝe alSankta Petro kajSankta Paŭlo grek-katolika templo omaĝe al Sankta Spirito En la iama Homonna naskiĝis:
En Humenné naskiĝisOldřich Kníchal .