Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hulst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
flagoblazono
flago de la urboblazono de la urbo

Hulst estas urbo en lanederlanda provincoZelando. La preskaŭ 28.000 loĝantoj estas grandparte katolikaj, parolas dialekton multe pli similan al tiu de la proksima parto deFlandrio ol al tiu de la resta Zelando, multaj detaloj kiel ekzemple la urba flago memorigas pri Flandrio, kaj la stilo de la urbeto estasburgunda, tial la urbo nomiĝas "la plej flandra de Zelando" kaj per tio altiras belgajn turistojn. La flandra urboAntverpeno foras 30 kilometrojn. La orienta limo de la municipo estas ankaŭ la landlimo kun Belgio. La riveroSkeldo estas en la nordo la natura limo. Tiu limo historie plurfoje estas ŝovita pro digokonstruado. Sed la rivero revenis pro digotrarompoj kaj inundoj. La iama vilaĝo Saeftinghe pro tio malaperis kaj la tiea riverborda naturrezervejo ricevis la nomon "la droninta lando de Saeftinghe".

situo en Zelando
siuo en Zelando

Partnera urbo

[redakti |redakti fonton]
la urba muelejo el la jaro 1792
Monumento priRenardo la vulpo enHulst

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Nederlando
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priNederlando.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
ProvincoZelando
Borsele |Goes |Hulst |Kapelle |Middelburg |Noord-Beveland |Reimerswaal |Schouwen-Duiveland |Sluis |Terneuzen |Tholen |Veere |Vlissingen
Nederlando |Provincoj |Municipoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hulst&oldid=8227524"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp