Kiel ekestas fosilioj? - video de la jutuba kanaloScivolemo pri fosilioj, precipe pri hufumkraboj.Subaĵo de hufumkrabo montranta krurojn kaj folibrankojn.
Hufumkraboj estas marajartropodoj de la familioLimuledoj (Limulidae) kaj ordoXiphosura aŭXiphosurida. Ili estassenvertebruloj, tio estas ke ili ne havas spinon. Hufumkraboj vivas ĉefe en kaj ĉirkaŭ neprofundaj oceanaj akvoj sur mildaj sablecaj aŭ kotecaj fundoj. Ili foje venas surborde porpariĝado. Ili estas ofte uzataj kiel fiŝkapta allogaĵo kaj kielsterko.
En ĵusaj jaroj, okazis malpliiĝo en la populacio de tiuj animaloj kiel konsekvenco de marbordahabitata detruo enJapanio kaj troa kolektado laŭlonge de la orienta marbordo deNordameriko. Tetrodotoksino povas esti en lafrajo de specioj kiuj loĝas en la akvoj deTajlando.[1] Pro sia origino antaŭ 450 milionoj da jaroj, hufumkraboj estas konsideratajvivantaj fosilioj.[2]
La hufumkrabo povas mezuri ĝis 50 centimetroj kaj vivi ĝis 30 jaroj. Ĝi konsistas el kapo kaj torako kunfanditaj kaj kovritaj perkarapaco, dornoza abdomeno kaj vostaspino.
↑ Attaya Kungsuwan; Yuji Nagashima; Tamao Noguchi; et al. (1987). "Tetrodotoxin in the Horseshoe Crab Carcinoscorpius rotundicauda Inhabiting Thailand" (pdf). Nippon Suisan Gakkaishi. 53 (2): 261–266. doi:10.2331/suisan.53.261.[1] Alirita la 18an de Majo 2017.
↑ David Sadava; H. Craig Heller; David M. Hillis; May Berenbaum (2009). Life: the Science of Biology (9th ed.). W. H. Freeman. p. 683.ISBN 978-1-4292-1962-4.[2] Alirita la 18an de Majo 2017.