Antaŭe erare identigata kiel Abahai (kiu reale estis ŝatatakonkubino de Nurhaĉi kaj patrino de liaj pli junaj fratoj - Dorgon i Dodo). Lia veranomo estas nekonata, oni ne scias kialojn por kiuj perdiĝis. En la jaroj 1627-1636 li regis sub ĉinaj nomoj -Tiāncōng (天聰), manĉure -Abkai sure; kaj en la periodo 1636-1643, respektive ĉineChóngdé (崇德), manĉureWesihun erdemungge, kajmongole -Degede Erdemtü. Dum morto de la patro estis la plej juna el kvar princoj (beile), sed plej verŝajne la plej kapabla. Danke al lertajintrigoj, li transprenis komandon super la plej prestiĝaj el Ok Standardoj kaj estis proklamita GrandaĤano en 1627.
Post la patro heredis la ŝtaton konsistanta el la norda kaj centra Manĉurio, kun la ĉefurbo enMukdeno. Li vastigis kaj plifortigis ĝin, laŭvice forigante eksterajn minacojn. En 1627-29 kelkfojearmisticis kun komandanto de ladinastio Ming - Yuan Chuanghong, kiu defendis Ningyuan (kaj supervenkis tie la patron de Huangtaiji, Nurhaĉi, estante pro tio respondeca je lia morto). Dum armistico invadis nordan Ĉinion, kio kondukis al akuzo de Yuan pri laperfido kaj liaekzekuto. Samtempe Huang invadisKoreon kaj devigante ĝin subskribi pakton pri neagreso (regule rompatan, kio fine kondukis al la duamilito en 1637).
Eliminante minacon de la sudo, en pluraj kampanjoj li konkeris orientanMongolion, profitante konflikton intermongolaj gentoj kaj strebanta al plena regado super Mongolio, nepopularaĥano Ligdan (kiu estis ankaŭ aliancano de Mingoj). Post morto de Ligdan, lia filo agnoskis superecon de Huangtaiji.
En 1636 Huang alinomigis sianĥanaton alimperio, entroniĝante kiel la unua imperiestro de ladinastio Qing. Lian imperion ne agnoskis Koreio, kio kondukis al la milito, en kiu Huang konkerisdinastion Chosǒn. Koreo do agnoskis superecon de Qingoj, aliancis kun ili kaj estis elspezonta al ilitributon, samkiel faris tion pli frue rilate al Mingoj (kun kiuj devis rompi la aliancon). Samtempe Huang subigis al si la tutanInternan Mongolion.
Huang estis preta agnoski sian subigecon koncerne Ĉinion, rekompence de subvencioj kajkomercaj paktoj.Pekino tamen forĵetis la proponojn, kio kaŭzis preparojn al la milito. Taĉmentoj de Qingoj estis pretaj invadi, kiam Huang subite mortis; lia pli juna frato Dorgon konkeris Pekinon kelkajn monatojn post lia morto, kielregento de la filo de Huang, Shunzhi, la unua imperiestro de ladinastio Qing en Ĉinio.
Kvankam li utiligis ĉinajn metodojn deregado, estis konscia pri minacoj desenkulturigo kaj avertis subulojn kontraŭ troa imitado de ĉinajmodeloj.
Li plifortigis ekonomie Manĉurion, antaŭ ĉiomonopoligante kontaktojn kunKoreo kaj peradon en komerco Koreo-Ĉinio. Danke al plivastigo de sia regado superagrikulturaj-metiaj terenoj de suda Manĉurio, pliigis eblecojn de produktado. Kaj utiligistibetan budhismon por plifortigo de sia pozicio.
Huangtaiji plu konstruis sistemon de standardoj: por ĉinoj el la sudo de Manĉurio, anstataŭ enkorpigi ilin kiel apudulojn aŭsklavojn al manĉuraj standardoj, organizis por ili ok proprajn standardojn en 1642. Pli frue same faris kun subigitaj gentoj demongoloj en 1635. Antaŭ atako al Ĉinio ĉefa forto de la manĉura armeo estis 24 standardoj, nombrantaj sume ĉ. 150 mil soldatoj. Iliaetna konsisto estis ekstreme malsama. Sed post la invado ili estis identigitaj kun "manĉuroj", diference de subigitajhanoj.
Huang kreis ankaŭ fortan korpuson artilerian kaj pafistan, kiu akompanis ĉevalan armeon, kio montriĝis decida en bataloj ene de Ĉinio, kaj en postaj kampanjoj kontraŭĝungaroj, gvidataj de lia nepo.
Edward J.M. Rhoads,Manchus & Han. Ethnic Relations and Political Power in Late Qing and Early Republican China, 1861-1928, University of Washington Press,Seattle 2000,ISBN 0-295-97938-0.