La kuntirita urbego kuŝas laŭ dolĉakva lago proksime de riverdelto deJangzio sur areo 5 827 km² kaj administras 6 distrikt-nivelajn dividojn. Tra la areo fluas kanalo, ĝi ankaŭ estas nomata la "Orienta Rejna Rivero" pro la kontinua barĝa transportado. Provinca sidejoHangĝoŭo troviĝas 64,Vuŝi 80,Ŝanhajo 136,Ningbo 178,Nankino 182,Hefejo 289, ĉefurboPekino 1057 km laŭ[1].
La areo havas historion de pli ol 2 300 jaroj. En 1949 la urbo Huĝou fariĝis la sidejo de la registaro de la Unua Speciala Distrikto de Ĝeĝjango. En 1983 ĝi estis levita al prefektujnivela urbego.
Huĝou estas konata kiel la Urbo deSilko, estas unu el la kvar silkaj ĉefurboj en Ĉinio. En la historio ĝi estas unu el la 14 ŝlosilaj urboj en la jangzia riverdelto, kiu malfermiĝis al la ekstera mondo. En la urbego troviĝas ankaŭ signifa armea grupo de Ĉinio.
La klimato estas tipa subtropika musonklimato kun kvar apartaj sezonoj kaj abunda pluvokvanto. La someroj estas varmaj, la vintroj mildaj. La jara averaĝa temperaturo estas17°C kaj varias inter13-21°C. Jare averaĝe pluvas 1336 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed laprecipitaĵo koncentriĝas inter marto-septembro.