Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hormigos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hormigos
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoToledo
KomarkoKomarko de Torrijos
Poŝtkodo45919
En TTTOficiala retejo[+]
Politiko
UrbestroBasilio Damián Solórzano Sánchez
Demografio
Loĝantaro830  (2011)
Loĝdenso29,64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo40° 6′ N,4° 27′ U(mapo)40.097222222222-4.4488888888889Koordinatoj:40° 6′ N,4° 27′ U(mapo)[+]
Alto457 m[+]
Areo28 km² (2 800 ha)
HorzonoUTC+01:00[+]
Hormigos (Hispanio)
Hormigos (Hispanio)
DEC
Situo de Hormigos

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoHormigos[+]
vdr
Situo de laprovinco Toledo en Hispanio
Situo de Hormigos en laprovinco Toledo kaj en Hispanio

Hormigos [ormIgos] (Virformikoj) estasmunicipo deHispanio, en laProvinco de Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.

Toponimio

[redakti |redakti fonton]

La termino "Hormigos" estas de necerta deveno, kvankam probable devenas ellatinaformica, formiko.[1]

Loĝantoj

[redakti |redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝasHormigueños. La censita populacio en2011 estis de 830 loĝantoj kaj la denseco estas de 29,64 loĝ/km².

Situo

[redakti |redakti fonton]

Hormigos estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarkodistriktoKomarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 457 m; je 52 km elToledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28 km². Lageografiaj koordinatoj estas 40°5′50″ N 4°26′56″ Ok.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La municipo situantas «sur valo, sed aerumita el ĉiu loko»,[2] en lakomarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj deEscalona kajNombela norde,Maqueda oriente,Santa Olalla kajOtero sude, kajEl Casar de Escalona okcidente.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Agrikulturo (tritiko, hordeo, oleo) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj) tradicie. Nune ĉefe vitejoj kaj la municipo posedas bienojn. Plivivigis la lokon du urbanizaĵoj ĉe la rivero Alberĉe dekomence por semajnfinoj, sed poste por definitiva loĝado.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Komence de la 15a jarcento, la loĝantoj de la antikva loko de La Higuera del Campo (figarbo) ekabandonis ĝin pro sanproblemoj kaj proksime formiĝis la kerno nomota Hormigos. La elekto de la lokor eble rilatis al proksimeco al grava brutovojo kaj al du vadejoj en la riveroAlberĉe. Meze de la 16a jarcento la vilaĝo nomiĝis Hormigos kaj La Higuera del Campo.

Ĝi apartenis al duklando de Escalona, depende ties parokoj el arkiprestaro de tiu vilaĝo. En 1749 ĝi akiris la titolon devilaĝo, kaj fine de tiu jarcento La Higuera del Campo senloĝiĝis, kvankam restis la ermitejo kaj la densa figarbo kiu estis nomiginta ĝin kaj el kiu la lokanoj konservis foliojn kiel kuraciloj.

Dum la1960-aj jaroj la populacio ege malpliiĝis pro elmigrado.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Jairo Javier García Sánchez,Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, pág. 192,ISBN 84-95432-05-6.
  2. Madoz, volumo 9, paĝo 229.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Municipoj de Provinco Toledo
AjofrínAlameda de la SagraAlbarreal de TajoAlcabónAlcaudete de la JaraAlcañizoAlcolea de TajoAldea en CaboAldeanueva de BarbarroyaAldeanueva de San BartoloméAlmendral de la CañadaAlmonacid de ToledoAlmoroxArcicóllarArgésAzutánAñover de TajoBarcienceBargasBelvís de la JaraBoroxBuenaventuraBurguillos de ToledoBurujónCabañas de YepesCabañas de la SagraCabezamesadaCalera y ChozasCaleruelaCalzada de OropesaCamarenaCamarenillaCamuñasCardiel de los MontesCarmenaCarranqueCarrichesCasarrubios del MonteCasasbuenasCastillo de BayuelaCazalegasCebollaCedillo del CondadoCervera de los MontesChozas de CanalesChuecaCiruelosCobejaCobisaConsuegraCorral de AlmaguerCuervaDomingo PérezDosbarriosEl Campillo de la JaraEl Carpio de TajoEl Casar de EscalonaEl Puente del ArzobispoEl Real de San VicenteEl RomeralEl TobosoEl Viso de San JuanErustesEscalonaEscalonillaEspinoso del ReyEsquiviasFuensalidaGarciotumGerindoteGuadamurGálvezHerreruela de OropesaHinojosa de San VicenteHontanarHormigosHuecasHuerta de ValdecarábanosIllescasIllán de VacasLa EstrellaLa GuardiaLa IglesuelaLa MataLa Nava de RicomalilloLa Puebla de AlmoradielLa Puebla de MontalbánLa PueblanuevaLa Torre de Esteban HambránLa Villa de Don FadriqueLagarteraLas HerenciasLas Ventas con Peña AguileraLas Ventas de RetamosaLas Ventas de San JuliánLayosLilloLomincharLos CerralbosLos NavalmoralesLos NavalucillosLos YébenesLucillosMadridejosMagánMalpica de TajoManzanequeMaquedaMarjalizaMarrupeMascaraqueMazarambrozMejoradaMenasalbasMesegar de TajoMiguel EstebanMocejónMohedas de la JaraMontearagónMontesclarosMoraMéntridaNambrocaNavahermosaNavalcánNavalmoralejoNavamorcuendeNoblejasNoezNombelaNovésNumancia de la SagraNuño GómezOcañaOlías del ReyOntígolaOrgazOropesaOteroPalomequePantojaParedes de EscalonaParrillasPelahustánPepinoPolánPortillo de ToledoPuerto de San VicentePulgarQueroQuintanar de la OrdenQuismondoRecasRetamosoRielvesRobledo del MazoSan Bartolomé de las AbiertasSan Martín de MontalbánSan Martín de PusaSan Pablo de los MontesSan Román de los MontesSanta Ana de PusaSanta Cruz de la ZarzaSanta Cruz del RetamarSanta OlallaSanto Domingo-CaudillaSartajadaSegurillaSeseñaSevilleja de la JaraSonsecaSotillo de las PalomasTalavera de la ReinaTemblequeTorralba de OropesaTorrecilla de la JaraTorricoTorrijosTotanésTurlequeUgenaUrdaValdeverdejaValmojadoVeladaVillacañasVillafranca de los CaballerosVillaluenga de la SagraVillamiel de ToledoVillaminayaVillamuelasVillanueva de AlcardeteVillanueva de BogasVillarejo de MontalbánVillarrubia de SantiagoVillaseca de la SagraVillasequillaVillatobasYelesYepesYunclerYunclillosYuncos
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hormigos&oldid=8226758"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp