Horatio aŭHorace WALPOLE (n. la24-an de septembro1717 enLondono - m. la2-an de marto1797), 4-agrafo de Orford kaj filo deRobert Walpole, estisbritapolitikisto kajverkisto.
Li verkis interalie la famanLa Kastelon de Otranto, kiu startigis longan modon prigotikaj romanoj (anglalingvegothic tales). Al li oni cetere ŝuldas la koncepton "serendipo". Walpole estas la plej juna filo de la brita ĉefministro Robert Walpole. Li studadis ene de la kolegioEton, kaj sekve en laKing's College deCambridge.
En 1739 li faris vojaĝon Eŭropon kun la akompanado deThomas Gray.Strawberry Hill (eo „fragomonteto“) estas kasteleca vilao, kiun konstruigis Horace Walpole en la jaroj 1749 ĝis 1776 ĉe la rivero Tamizo proksime deLondono. La konstruaĵo fariĝis modelo por granda nombro da similaj vilaoj kaj kasteloj en Eŭropo kaj iniciatis lanovgotikon, kiu celis la revivigon degotika arĥitekturo.
Walpole estis pacaktivulo, kiu avertis kontraŭ la uzo devarmaerbalono (inventita de lafratoj Mongolfier en1783) por militaj celoj kaj skribis:
"Mi esperas, ke ĉi tiuj maŝinoj estos uzataj kiel amuzo por malsaĝuloj kaj erudiciuloj, kaj ne fariĝos militaj armiloj, kiuj kondukos al detruo de la homa raso, kiel kutime okazas kun sciencaj malkovroj."