Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hopman-Pokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hopman-Pokalo
ripetiĝanta tenisa turniro • tennis team event
Nomita laŭHarry Hopman
LandoAŭstralio
Fondita en1989
EnTTTOficiala retejovd
vdr
Hopman-Pokalo
Internacia Tenisa Federacio
lokoPerto
lando Aŭstralio
specohala turniro
retejo:www.hopmancup.com.auArkivigite je 2006-03-07 per la retarkivoWayback Machine

En la monda turniroHopman-Pokalo -angleHopman Cup,hispaneCopa Hopman,ruseКубок Хопмана - konkuras la tutmonde plej bonaj ok naciaj teamoj pri unuopaj matĉoj kaj duoblaj paraj matĉoj deteniso. En ĉiu komparo inter du naciaj teamoj estas ludataj po unu vira kaj virina unuopaj matĉoj, kaj aldone unu duobla para matĉo (nomatamixed, do sekse "miksita"). Ĝi konsideriĝas samranga al la tutmondaj turnirojDavisa Pokalo (Davis Cup) por viraj naciaj tenisaj teamoj kajFederacia Pokalo (Fed Cup) por virinaj naciaj tenisaj teamoj. Sian nomon la pokalo havas de la aŭstralia tenisistoHarry Hopman.

La ideo por tia regula turniro unuafoje diskutiĝis en1984, sed daŭris ĝis la jaro1989, kiam la unua turniro vere realiĝis. Ekde tiam la evento ĉiujare fine de decembro respektive komence de januaro okazas en la aŭstralia urboPerto.

La reguloj por la turniro plurfoje iom ŝanĝiĝis intertempe. La nombro de la partoprenantaj naciaj teamoj alternis inter 8 (en la unua turniro 1988/89) kaj 12 (en la dua ĝis sepa eldono de la turniro). Ekde la oka eldono de la evento denove partoprenas 8 teamoj. La vico de la unuopaj matxoj komence estis virina unuopa matĉo, duobla para kaj fine vira unuopa matĉo, sed ekde la tria turnira jaro la vico estas virina, poste vira unuopa matĉoj kaj fine la duobla para matĉo, por doni al la duobla fortokomparo la eblecon eventuale decidi pri la gajnanta teamo kaj doni al ĝi publike pli altiran pozicion. Komence laŭ lotumo konkurencis po du el la entute ok teamoj, poste konkurencis po du el la kvar gajnintaj teamoj ("duon-finalo") kaj sekve enfinalo la du teamoj gajnintaj en la duonfinalaj matĉoj. Ekde la deka eldono de la turniro komence interkonkurencas ĉiuj teamoj en du grupoj de entute kvar teamoj, poste sekvas duonfinalo inter la du plej sukcesaj teamoj el tiuj du grupoj, kaj fine la finalo. La nova turnira sistemo estas aparte aprezata de la publiko kaj konsiderata pli justa.Ankaŭ la maniero kiel kvalifikigi la ok turnire partoprenantan teamojn kaj la maniero kiel disdividi la interkonkurantajn teamojn respektive teamogrupojn, ŝanĝiĝis plurfoje.

Rekorda venka temao estas tiu de Usono, kiu ĝis2010 gajnis kvinfoje en la turniro, lastfoje en2008.

Por la spektantoj la turniro aparte interesas pro tio, ke kutime videblas la plej bona vira kaj plej bona virina tenisistoj de ĉiu partoprenanta lando, kaj ke en la duoblaj paraj matĉoj tiuj pintaj tenisistoj eĉ kune ludas. Ekzemple foje kune partoprenis la germanaj tenisistojBoris Becker kajSteffi Graf, kiuj krome tre malofte kune ludis tenison kaj ne facile interharmoniis; tamen komune ili ne venkis la turniron, kvankam kun aliaj partneroj ambaŭ ja gajnis ĝin -Steffi Graf en1993 kajBoris Becker en1995.

Listo de la gajnintoj

[redakti |redakti fonton]
JaroGajninta teamoFinala malvenkintoRezultoGajnintaj tenisistoj
1989 Ĉeĥoslovakio Aŭstralio2:0Miloslav Mečíř,Helena Suková
1990 Hispanio Usono2:1Emilio Sánchez,Arantxa Sánchez-Vicario
1991 Jugoslavio Francio3:0Goran Prpić,Monica Seles
1992  Svislando Ĉeĥoslovakio2:1Jakob Hlasek,Manuela Maleeva-Fragnière
1993 Germanio Hispanio2:1Michael Stich,Steffi Graf
1994 Ĉeĥio Germanio2:1Petr Korda,Jana Novotná
1995 Germanio Ukrainio2:1Boris Becker,Anke Huber
1996 Kroatio  Svislando2:1Goran Ivanišević,Iva Majoli
1997 Usono Sud-Afriko2:1Justin Gimelstob,Chanda Rubin
1998 Slovakio Francio2:1Karol Kucera,Karina Habšudová
1999 Aŭstralio Svedio2:1Mark Philippoussis,Jelena Dokić
2000 Sud-Afriko Tajlando3:0Wayne Ferreira,Amanda Coetzer
2001  Svislando Usono2:1Roger Federer,Martina Hingis
2002 Hispanio Usono2:1Tommy Robredo,Arantxa Sánchez-Vicario
2003 Usono Aŭstralio3:0James Blake,Serena Williams
2004 Usono Slovakio2:1James Blake,Lindsay Davenport
2005 Slovakio Argentino3:0Dominik Hrbatý,Daniela Hantuchová
2006 Usono Nederlando2:1Taylor Dent,Lisa Raymond
2007 Rusio Hispanio2:0Dmitrij Tursunov (Дмитрий Турсунов),Nadja Petrova (Надежда Петрова)
2008 Usono Serbio2:1Mardy Fish,Serena Williams
2009 Slovakio Rusio2:0Dominik Hrbatý,Dominika Cibulková
2010 Hispanio Britio2:1Tommy Robredo,María José Martínez Sánchez
2011 Usono Belgio2:1John Isner,Bethanie Mattek-Sands
2012 Ĉeĥio Francio2:0Tomáš Berdych,Petra Kvitová
2013 Hispanio Serbio2:1Fernando Verdasco,Anabel Medina Garrigues

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hopman-Pokalo&oldid=8266735"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp